Al la enhavo

Lingvokreantoj

de Ergazomai, 2008-junio-18

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 13:43:50

Grava problemo estos la elekto de la vortaro. Zamenhof provis elekti radikojn bazitaj sur vortoj troviĝantaj en la plimulto de la lingvoj, kiujn li konis. Claude Piron demandis retorike kiel oni povus fari tion pri malsimilaj Afrikaj lingvoj. Eble necesas ke oni laboru je la nivelo de sonoj kaj silaboj.

Jen ekzemplo. Laŭ Piron, estas inter la sekvantaj Afrikaj lingvoj (fulani, haŭsa, joruba kaj svahili) respektive egalecoj al viro: gorko, mutum, okunrin, mwanamume.

En du el ĉi tiuj oni havas du silabojn, do por simpleco ni supozu ke nia vorto havos du silabojn. Kion pri la konsonantoj kaj vokaloj? Du lingvoj havas m, du havas o, du havas r, kaj du havas ie (ne tro malsimile, almenaŭ por ni). Do mori estas unu ebleco.

Provu ĉi tiujn por domo:
suudu, gida, ile, nyumba.

La sekva vortaro espereble estos egale malfacila por ĉiuj homoj. Sed necesos enhavi ĉiuj el la lingvo-grupoj en la mondo, ne nur la afrika, sed ankaŭ la hinda-eŭropa, La ĉina-tibeta, la altaja (enhavante eble turka, japana kaj dravida), kaj la semida. Kaj me ni menciis aliajn lingvo-grupojn kiel pacifika (enhavante malagasa), aŭ la hungara, aŭ la baska...

Kaj ec post tiam, necesas rafini kaj testi novajn ideojn per tradukado kaj konversacio..

Eble vi konsentos ke estas laboro por komitato de majstroj, tro por unu homo. Ĝis tiam, ni kontentu per Esperanto!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 14:12:02

Miland:
Eble vi konsenstos ke estas laboro por komitato de majstroj, tro por unu homo. Ĝis tiam, ni kontentu per Esperanto!
En la epoko de Zamenhoff, ĝi bezonis armeon de scientistoj. Nun, dan'al kumputilo, vi "nur" bezonas internacian liston de vortoj, taŭgan programon, kaj iom da ruzo.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 15:02:06

jan aleksan:Nun, dan'al kumputilo, vi "nur" bezonas internacian liston de vortoj, taŭgan programon, kaj iom da ruzo.
Mi ne konsentas. Oni celas al parolebla lingvo. Kiel oni programos nekonatajn sonojn? Vi bezonos diskutadon kun parolantoj. Do, eĉ la programo ne fariĝeblos sen komitato. La komputilo povos esti nur ilo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 15:42:44

Miland:
jan aleksan:Nun, dan'al kumputilo, vi "nur" bezonas internacian liston de vortoj, taŭgan programon, kaj iom da ruzo.
Mi ne konsentas. Oni celas al parolebla lingvo. Kiel oni programos nekonatajn sonojn? Vi bezonos diskutadon kun parolantoj. Do, eĉ la programo ne fariĝeblos sen komitato. La komputilo povos esti nur ilo.
Ah jes vi pravas. Vi bezonas fonetikan liston de vorto. Sed antaŭe vi devas simplifigi la sonoj por ke tiuj samas la sonojn de via lingvo.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 18:18:34

Mi pensas ke oni povas alie koncipi la vortaron. Jen unu imaginata ekzemplo.

Ĉiu nomo finas kun -uc (singularo) aŭ -uĉ (pluralo), kaj ĉiu verbo (infinitivo) kun -ef, ktp.

Ĉiu radiko kies la signifo estas :

objekto natura finas kun -l-
objekto home konstruati kun -ĥ-

abstrakta realeco finas kun -d-
sentimento kun -id-
senco kun -ed-
kono kaj racio kun -od-
homa agado kun -ad-
arto kun -fad-
teatro kun -afad-
muziko kun -efad-
alia ideo kun -ud-

vivanta esto finas kun -v-
planto kun -av-
besto kun -iv-
birdo kun -biv-
mara birdo kun -abiv-
strigo kun -obiv-
insekto kun -tiv-
mamulo kun -miv-
primato kun -amiv-
simio kun -samiv-
paviano kun -esamiv-
ĉimpanzo kun -isamiv-
homo kun -ramiv-

ktp ...

Do, oni havas kelkajn vortojn, kies :
duc (abstrakta realeco), duĉ (abstraktaj realecoj), iduc (sentimento), eduĉ (sencoj), avuc (planto), ivuc (besto), isamivuĉ (ĉimpanzoj), ramivuc (homo), ramivef (humanigi), efadef (ludi muzikon), ktp. Ĉiuj konformas al logika klasifiko.

Mi pensas, por ke ĉiu sistemo bone funkciu, ke oni devas havi sufiĉe da literoj (por alternigi multaj kategorioj kaj subkategorioj). Tiam, oni povus konsideri paraj konsonantoj (lt, mv, gr, fr, ktp) tiel konsonantoj kaj paraj vokaloj (ai, ea, uo, iu, ktp) kiel vokaloj.

Sed, honeste, mi neniam ekperimentis tiun !

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 19:53:46

Mi kredas ke Zamenhof estis destinita al kreado de lingvo, kaj aldone, li pasis multe da jaroj rafini kaj testi lian kreaĵon - kaj rekonstruis ĝin post bruldetruo. Aliaj lingvoj ne fariĝis sub ĉi tiaj cirkonstancoj. Pro tio, miaopinie, Esperanto sukcesis dum aliaj ne.
Do, verŝajne pli bone resti kun Esperanto kaj forlasi provojn krei ankoraŭ alian Volapukidon!

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 20:00:12

Sebasities, via ideo pensigas min pri la planlingvo Ro.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 23:28:44

Mutusen:Sebasities, via ideo pensigas min pri la planlingvo Ro.
Dankon !
Mi ne sciis tiun lingvon. La ideo estas simila sed, post la legado de reta ligo, mi konstatas ke mia ideo ne estis tre bona : ĉiu sistemo estas tro konfuzanta !

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 00:15:30

Ĵuse, 29% da lernuzantiloj balotis ke ili kreas lingvojn. Same Sebasities, mi ŝatus vidi ilian kreaĵon ! sal.gif
Donu al ni kelkajn ekzemplojn!!

Mie, mi provis uzi la kontraktaĵon de la pronomo kun la verbo (vidu la fadeno pri la fadeno de la rugbeo), ekz:
- mi provas = provimas.
- ni faros = farinos
...

Sed mi konstatis ke kelkefojojn, ne estis tre simpla, nek tre komprenebla.

Fakte, mi opinias ke ekzistas tiom sistemaj lingvoj ke ekzistas Eoparolantojn.
La esperanto ne estas la plej simpla lingvo, nek la plej logika.
Sed funkcias bone, ĉu ne? okulumo.gifokulumo.gif Jes Jes !

Persone, mi opinias ke la Eo povus esti ankoraŭ pli simpla...

Sed, estos alia fadeno... okulumo.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 00:59:46

Frankouche:Mie, mi provis uzi la kontraktaĵon de la pronomo kun la verbo (vidu la fadeno pri la fadeno de la rugbeo), ekz:
- mi provas = provimas.
- ni faros = farinos
...
Multe ŝatimas tion.

Kredimas ke tio devus esti oficiala rideto.gif

Kaj ŝatimas tiun forumon. Neniam kreimis lingvon.

Sed havimas unu demando. Kiel dirionas la pronomon "ĝi" kun verbo, se la sufikso -iĝ jam ekzistas?

Reen al la supro