Al la enhavo

Puno per mortigo

de Ergazomai, 2008-junio-25

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-julio-02 15:40:40

En Brazilujo tio nepre estas necesa, ĉar la brazilaj rabistoj kaj gangsteroj estas kaplabaj fari terurajn malbonecojn.
Aliflanke, nia lando ne havas monon por financi la vivon de tiuj rabistoj en prizonoj, ni estas 3a kategoria lando.

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-04 04:56:38

skeptikulo:ni estas 3a kategoria lando.
ĉu? Ni estas el sama grupo kiel Meksiko kaj Argentino, "evoluantaj landoj". Kompreneble tio ne gravas.

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-julio-04 05:32:17

Mi favorus mortpunon se la juĝa sitemo estus senkrima, ĝusta kaj justa. Ĉu via nacia juĝa sistemo estas tia??? Kiu rajtas decidi se oni meritas morton? Ĉu vi? Aliflanke, la krimuloj devas kompensi siajn krimojn kaj la morto tute ne sufiĉas, laŭ mi.

collare (Montri la profilon) 2008-julio-04 16:57:05

Oh, karaj, multege da anoj de registaro en Ukrainio meritas por mortaĉi... Sed se jam akcepti mortigan punon, do fari tion necesas demonstre (povas esti eĉ monstre ridulo.gif, por aliaj homoj timu krimadi.

Mi mem kun plezuro ekzekutus kelkajn "homojn"...

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-julio-05 01:29:07

collare:Oh, karaj, multege da anoj de registaro en Ukrainio meritas por mortaĉi... Sed se jam akcepti mortigan punon, do fari tion necesas demonstre (povas esti eĉ monstre ridulo.gif, por aliaj homoj timu krimadi.

Mi mem kun plezuro ekzekutus kelkajn "homojn"...
Kiu decidis, ke ili meritas por "mortaĉi"? Ĉu vi? Ĉu vi estas Dio? Dum sovetia reĝimo oni mortpunis multegajn homojn, kiel "malamikojn de la popolo". Poste oni diris, ke tio estis eraro... Sed kiu nun revivigos ilin?
Tamen rabistojn kaj murdistojn neniu mortpuno haltigas. Tion pruvas historio de la homaro.

collare (Montri la profilon) 2008-julio-05 10:25:43

Ne, Mikaelo, mi ne estas dio, certe do... Sed mi estas civitano de mia ŝtato. Mia ŝtato - mia domo, kaj mi devas fari ĉi tie ordon.
Des pli, ke mi ne tre kliniĝas al fakto de ekzisto de dio. Mi pensas, ke post morto homon atendas nur trankvilo.
Tial mi ne volas perdi ŝancon montri al krimulo, ke tiel ne licas fari. Kaj mi ankaŭ volus trademonstri tion al multaj aliaj homoj.
Se unufoje mortpuni kelke da dekoj da ŝtatestraroj, do sekvaj jam ne ŝtelus tiel arogante.
Mi ie aŭdis, ke antaŭe pro koruptaĵoj juĝistojn senhaŭtigis oni kaj faris el tiu haŭto fotelon por sekva juĝisto. Mi pensas, ke sidante en tia fatelo, li ne tre volis preni koruptaĵojn...

Kaj due, persone mi ne volas vivteni krimulojn en prizonoj. Mi per tiu mono prefere farus ion pli bonan.

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-05 11:57:15

collare:Ne, Mikaelo, mi ne estas dio, certe do... Sed mi estas civitano de mia ŝtato. Mia ŝtato - mia domo, kaj mi devas fari ĉi tie ordon.
Des pli, ke mi ne tre kliniĝas al fakto de ekzisto de dio. Mi pensas, ke post morto homon atendas nur trankvilo.
Tial mi ne volas perdi ŝancon montri al krimulo, ke tiel ne licas fari. Kaj mi ankaŭ volus trademonstri tion al multaj aliaj homoj.
Se unufoje mortpuni kelke da dekoj da ŝtatestraroj, do sekvaj jam ne ŝtelus tiel arogante.
Mi ie aŭdis, ke antaŭe pro koruptaĵoj juĝistojn senhaŭtigis oni kaj faris el tiu haŭto fotelon por sekva juĝisto. Mi pensas, ke sidante en tia fatelo, li ne tre volis preni koruptaĵojn...
Kaj due, persone mi ne volas vivteni krimulojn en prizonoj. Mi per tiu mono prefere farus ion pli bonan.
Nu, vi estas juna kaj eble vi tro simpligas la aferon.

Unue, vi ne devas vivteni la krimulojn en prizono, ili ja povus labori tie kaj tiel vivteni sin mem.

Due, vi ne povas eviti ke homoj prenas monon kiun preni ili ne rajtas. Ĉu tiu ne estas laŭ la naturo de la homo? Unue pensi pri si mem, des pli se oni ne kredas je vivo post la morto?
Vi ne povas ŝanĝi la homon. Laŭ mia opinio oni devas ŝanĝi la sistemon, tiel ke la homoj ne plu povas fari tiajn krimojn.

collare (Montri la profilon) 2008-julio-05 12:09:42

horsto:
Unue, vi ne devas vivteni la krimulojn en prizono, ili ja povus labori tie kaj tiel vivteni sin mem.

Due, vi ne povas eviti ke homoj prenas monon kiun preni ili ne rajtas. Ĉu tiu ne estas laŭ la naturo de la homo? Unue pensi pri si mem, des pli se oni ne kredas je vivo post la morto?
Vi ne povas ŝanĝi la homon. Laŭ mia opinio oni devas ŝanĝi la sistemon, tiel ke la homoj ne plu povas fari tiajn krimojn.
Vi ankaŭ pravas. Plejprobable, en mi parolas sento de venĝo. Kiel diriĝas: "Pereu la mondo, nur justeco triumfu"
Mi ne volas murdadi homojn, mi ankaŭ tre volus, por en la mondo regu nur vero kaj justeco. Nu, kaj por ĉiuj estu bonkoraj kaj feliĉaj... Sed ial ĉio estas tute ne tiel ridulo.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-06 00:03:08

collare:Mi ne volas murdadi homojn, mi ankaŭ tre volus, por en la mondo regu nur vero kaj justeco.
Mi klare komprenis ke per timigo de krimuloj, eble ekzistus malpli krimuloj. Sed se iu volas ke regu en la mondo nur vero kaj justeco, oni ne povas plenumi tion per "brutaĵoj".

Aldone, ne eblas korekti erarojn en kazoj kiam la puno estas morto, do, oni bezonas havi konvinko ke oni ne maltrafis. Estante ankaŭ ne kredanto je Dio, mi pensas ke oni devas pensi plej multe antaŭ fortiri ies vivon, ĉar post perdi vivon, nenio plu restas.

Babusxka (Montri la profilon) 2008-julio-06 15:52:00

Absolute ne - kion ni gajnus per la morto de murdulo? Sufiĉas ke li ne faru maljustaĵon plu. Neniam plu. "Puno per mortigo!" estas certe unua penso kiam ni mem perdis iun proksiman, sed mi opinias ke tio ne estas bona vojo. Kostojn de malliberigado de krimuloj suferas civito, tial mi ne konsentas ke malliberejo estu kiel sanatorio kun kabla televido kaj baseno.

Reen al la supro