Al la enhavo

Ĉu finaĵoj "e" kaj "o" povas reciproke anstataŭi unu la alian se ili troviĝas antaŭ finaĵo "n" kiam "n" signifas direkton?...

de Vivuesperanto, 2019-majo-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-27 09:34:52

Ĉu finaĵoj "e" kaj "o" povas reciproke anstataŭi unu la alian se ili troviĝas antaŭ finaĵo "n" kiam "n" signifas direkton? Ĉu diri "mi veturas Varsovien" anstataŭ "mi veturas Varsovion", "mi iras hejmon" anstataŭ "mi iras hejmen" estas eble laŭ la reguloj?

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-27 12:08:44

Lau PMEG oni povas uzi la rolfinaĵon por montri direkton de movo.

      Mi veturas Varsovion

sed nuntempe oni preferas

      Mi veturas al Varsovio

La signifo estas, ke oni atingas la celon: fine oni estas en Varsovio. Eblas diri

      Mi veturas Varsovien

sed tiam la signifo estas, ke oni ne nepre atingas la internon de la loko nek eĉ la lokon entute. Do

Mi veturas Varsovien = Mi veturas al la direkto de Varsovio (sed ekz. haltas kaj restas en malgranda vilaĝo, kiu situas 50 km antaŭ la urbo).

Notu, ke la signifo de hejmen estas escepto de la supra regulo, ĉar ĝi signifas, ke oni atingas hejmon.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-27 12:23:31

Metsis:Lau PMEG oni povas uzi la rolfinaĵon por montri direkton de movo.

      Mi veturas Varsovion

sed nuntempe oni preferas

      Mi veturas al Varsovio

La signifo estas, ke oni atingas la celon: fine oni estas en Varsovio. Eblas diri

      Mi veturas Varsovien

sed tiam la signifo estas, ke oni ne nepre atingas la internon de la loko nek eĉ la lokon entute. Do

Mi veturas Varsovien = Mi veturas al la direkto de Varsovio (sed ekz. haltas kaj restas en malgranda vilaĝo, kiu situas 50 km antaŭ la urbo).

Notu, ke la signifo de hejmen estas escepto de la supra regulo, ĉar ĝi signifas, ke oni atingas hejmon.
Dankegon!

sudanglo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 11:44:33

Mi konsentas kun Metsis, Mi iras Varsovion sonas arcĥaike.

Sed rilate Varsovienal Varsovio la demando, ĉu oni atingos la celon ne estas tiel klara.

Ĉu vi iros al la kongreso en Kanado venontjare? Ĉu ĉi tiu trajno iras al Londono?

Per la respondo "Jes" oni havus certan atendon rilate la alvenon. Sed ĉio povas okazi.

Kaj cetere, Mi estis survoje hejmen kiam .... Tio ne implicas ke poste oni certe atingis la hejmon.

Tamen la formo '-en' povas esti uzata pri direkto. Ni devas nun ekiri Norden. La trajno haltis kaj komencis iri malantaŭen

Juĝu laŭ la konteksto

amigueo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 12:35:14

A) gapigas esperanto.
"aliri", "alveni" implicas plenumon,
sed "iri al", "veni al" ne implicas plenumon.

cxu la imito de kelkaj naturaj lingvoj perfidigis logikan simplon?

B) "mi estas/iras direkt/voj Varsovio"
proponeto por angla vorto "toward".

"iri etal ie" estas propono meritis silenton.
cxu ankoraux?

gxeneraligo al aliaj prepozicioj
cxu meritas silenton?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 21:18:05

amigueo:A) gapigas esperanto.
"aliri", "alveni" implicas plenumon,
sed "iri al", "veni al" ne implicas plenumon.

cxu la imito de kelkaj naturaj lingvoj perfidigis logikan simplon?

B) "mi estas/iras direkt/voj Varsovio"
proponeto por angla vorto "toward".

"iri etal ie" estas propono meritis silenton.
cxu ankoraux?

gxeneraligo al aliaj prepozicioj
cxu meritas silenton?
Silentigu vian Esperantaĉon. Vi devas paroli prave...

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 16:29:34

ekzistas ankaŭ ``ĉe ____n``. ekzemple: ``mi iris ĉe lin`` tute montras proksimecon kaj atingon al celo. tiu ĉi stilaĵo tamen raras.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 16:44:07

kvarelcentenorvega:… tamen raras.
Eta rimarko, preferu "…estas rara". Legu pli de la artikolo de Tomaso.

Reen al la supro