Al la enhavo

Utilega informo.

de Nomighanto, 2019-julio-15

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Nomighanto (Montri la profilon) 2019-julio-15 20:38:50

"I. NI KONSTATAS, ke en la kvinlingva Universala Vortaro de la “Fundamento de Esperanto” la Esperantaj vortoj estas prezentitaj sen finaĵo kiel nudaj radikoj kaj estas tradukitaj en la naciajn lingvojn parte per substantivo, parte per adjektivo, parte per infinitivo de verbo. Laŭ tio do oni povas distingi tri grandajn kategoriojn de radikoj: substantive tradukitajn, adjektive tradukitajn kaj infinitive (verbe) tradukitajn. Ĉar laŭ la sama Vortaro la substantivecon markas la finaĵo -o , la adjektivecon la finaĵo -a kaj la verbo-reprezentan infinitivon la finaĵo -i , tiujn tri kategoriojn oni povas nomi O-radikoj, A-radikoj kaj I-radikoj kaj signi per O-, A- kaj I-.

RIM. Krome ekzistas ankaŭ adverbe tradukitaj radikoj (E-radikoj) kaj aliaj elementoj, kiuj ne estas finaĵbezonaj (numeraloj, pronomoj, tabelvortoj, primitivaj adverboj, prepozicioj, konjunkcioj, partikuloj, interjekcioj). Ĉiuj ĉi tamen aŭ ne havas signifon en la vortfarado, aŭ estas klaseblaj en iun el la tri grandaj kategorioj, aŭ postulas specialan konsideron.

II. NI KONSTATAS, ke laŭ la Fundamenta Gramatiko la finaĵoj “estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj” (R. 11). Tio tamen ne signifas, ke ili estas uzataj kiel memstaraj vortoj, ĉar tiaj provoj sporadaj (ekz‑e “la mastro as fore” aŭ “l’ o necesa” aŭ “a birdo”) ĝis nun ne estis imitataj; tio signifas nur, ke ili povas funkcii kiel substantiviga, adjektiviga aŭ verbiga elementoj (sufiksoj). Efektive, el la tri kategorioj de radikoj (O-, A-, I-) kaj el la tri finaĵoj (-o, -a, -i) oni povas fari naŭ kombinaĵojn: O + o, O + a, O + i; A + a, A + o, A + i; I + i, I + o, I + a). Ekzemple oleo, olea, olei; avida, avido, avidi; skribi, skribo, skriba.

III. NI KONSTATAS, ke en la “Fundamento de Esperanto” ne troviĝas regulo, kiu malpermesus, ke iun ajn finaĵon oni uzu kun iu ajn radiko; la sola kondiĉo de la uzebleco estas, ke la formita vorto havu ian sencon.

IV. NI KONSTATAS, ke, kiam la kategorio de la radiko estas identa kun la karaktero de la finaĵo (O + o, A + a, I + i), la finaĵoj havas ja gramatikan signifon, ĉar ili signas la singularon kaj la nominativan kazon, aŭ la infinitivon, sed ili ne havas vortfaran, ĉar la vortoj formitaj per ili havas la saman tradukon, kiel la nuda radiko en la Universala Vortaro. Oni povas do diri, ke la finaĵoj tiaokaze estas pleonasmaj el la vidpunkto de la vortfarado. Tiu pleonasmeco signifas, ke ne nur la finaĵoj markas la signifo-kategorion substantivan, adjektivan aŭ verban, sed ke ankaŭ la substantiva, adjektiva aŭ verba traduko de la radikoj en la Universala Vortaro markas ties signifo-kategorion substantivan, adjektivan aŭ verban. La O‑radikojn oni do povas nomi substantivaj, la A‑radikojn adjektivaj, la I‑radikojn verbaj.

V. NI KONSTATAS,

A) ke la substantive tradukitaj radikoj (= O‑radikoj, substantivaj radikoj) havas tre diversajn sencojn: ili signifas ekz‑e individuojn (persono, infano, viro), profesiulojn (tajloro, profesoro, barbiro), familianojn (filo, edzo, onklo), bestojn (leono, kankro, vermo), plantojn (kverko, lilio, fungo), lokojn (hejmo, urbo, lando), instrumentojn (violono, martelo, broso), materialojn (oro, metalo, ŝtono), sciencojn (fiziko, matematiko, logiko), nociojn (ideo, eklezio, poezio), ktp. ktp., sed ili havas la komunan karakterizaĵon, ke

1. kun la o‑finaĵo ili havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;

2. kun la a‑finaĵo ili povas havi tri signifojn: a) identa al la radiko (reĝa persono); b) karakterizata de la kvalito de la radiko (reĝa sinteno); c) rilata aŭ apartena al la radiko (reĝa palaco). Alivorte: O + a povas esti: a) O‑identa, b) O‑kvalita, c) O‑rilata aŭ O‑apartena;

3. kun la i‑finaĵo ili havas la sencon: agi aŭ stati kiel la radiko (tajlori, gasti), aŭ agi per la radiko (marteli), aŭ agi karakterizate de la radiko (ondi, nesti). Alivorte: O + i = manifestiĝi (agi aŭ stati) O + e.

B) ke la adjektive tradukitaj radikoj (= A‑radikoj, adjektivaj radikoj)

1. kun la pleonasma a‑finaĵo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;

2. kun la o‑finaĵo ili signas la nomon de la kvalito donita en la Universala Vortaro (la bono, la belo) aŭ la konkretan manifestiĝon de la respektiva kvalito (la forto, la varmo);

3. kun la i‑finaĵo ili signifas: manifestiĝi (stati aŭ efiki) karakterizate de la radiko (rapidi, verdi, sani).

C) ke la infinitive tradukitaj radikoj (= I‑radikoj, verbaj radikoj)

1. kun la i‑finaĵo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;

2. kun la o‑finaĵo ili signas la nomon de la ago donita en la Universala Vortaro, ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestiĝo aŭ rezulto (promeno, flego, parolo; altaj konstruoj, sigelita skribo, rompita baro);

3. la a‑finaĵo laŭsence gluiĝas ne senpere al la verba radiko, sed al ties substantivigita formo, do I+a = I+o+a. La senco de la a‑finaĵa verbradiko, tiel same kiel ĉe la a‑finaĵaj substantivradikoj, povas esti: a) identa kun la ago (ama sento, detrua ago); b) havanta la agon kiel kvaliton (ama koro, detrua vento); c) rilata aŭ apartena al la ago (ama letero, detrua intenco). Alivorte: I + a povas esti: a) I + o‑identa, b) I + o‑kvalita, c) I + o‑rilata aŭ I + o‑apartena.

VI. NI KONSTATAS, ke pri la granda plimulto de la radikoj estas per si mem evidente, al kiu kategorio ili apartenas. Tiu kategorio, cetere, estas aludita en la Universala Vortaro (uv), Oficialaj Aldonoj (oa) kaj en la bonaj vortaroj.

Tamen ni konstatas, ke tiuj verkoj principe ne estis verkitaj kun la intenco montri la signifo-kategoriojn, kaj tial en pluraj okazoj oni devas esplori la Zamenhofan lingvuzon kaj la lingvuzon de bonaj aŭtoroj por konstati la kategoriecon, ĉar okazis, ke elementoj transiris el unu kategorio en alian.

Ekz‑e: flori (uv), floro (uv) estas O‑kategoria, ĉar flori = manifestiĝi flore (t.e. produkti florojn).

firma (uv) (= solida) kaj firmo (uv) (= komerca societo) efektive estas du radikoj homonimaj: firma estas A‑kategoria, firmo estas O‑kategoria.

piki (uv) (per pinto) estas I‑kategoria, sed piko (uv) (ludkarta figuro) estas O‑kategoria.

planti (uv), (plantisto, plantado, ...) origine estis I‑kategoria; planto en la fruaj tempoj simple ne estis uzata. Ĝia ekuzo kun la signifo de kreskaĵo transportis la radikon al la O‑kategorio; la ceteraj kunmetaĵoj ne modifiĝis.

VII. NI KONSTATAS, ke la elementojn, krom la radikoj, ĉu pro ilia reala signifo-kategorio (afiksoidoj), ĉu pro la funkcioj, kiujn ili ekhavas en efektivaj kunmetoj, oni povas praktike klasi jene:

En la O‑kategorio: la finaĵon -o, sufiksoidojn: ad, aĵ, ec, ul; an, ar, ej, er, estr, id, il, in, ing, ism, ist, uj; obl, on, op;

En la A‑kategorio: la finaĵon -a kaj la parencan -e (kiu estas propre adjektivo kun alia gramatika rolo), la adverbe tradukitajn radikojn aŭ E‑radikojn (el la sama kaŭzo), la prefiksoidojn: dis, ek, for, mis, re; la sufiksoidojn: ebl, em, end, ind; la primitivajn (nesimetriajn kaj aŭ‑finaĵajn) adverbojn; la prepoziciojn, la interjekcion fi;

En la I‑kategorio: la finaĵon -i (kaj la parencajn -as, -is, -os, -us, -u); la afiksoidojn: ig, iĝ; la prepozicion per; la interjekcion ve.

Eksterkategorie staras:

1. ĉiuj elementoj, kiuj ĝenerale ne formas kunmetaĵojn: la artikolo la, la partikulo ĉi, interjekcioj, konjunkcioj;

2. la elementoj obeantaj specialajn regulojn:

a) la numeraloj estas du-kategoriaj: jen O‑kategoriaj; du plus du estas kvar, jen A‑kategoriaj: du birdoj. La a‑finaĵo ĉe ili servas formi vicmontran numeralon kaj tial ĝi konserviĝas ĉe ties pluformado (unuaeco); la substantivan karakteron oni povas plifortigi per la o‑finaĵo (unuo, cento); tamen ĉe la a‑finaĵa pluformado tiu o‑finaĵo ne konserviĝas, sed estas anstataŭata de la sufikso -op- (unuopa, centopa);

b) ĉe la participoj la o‑finaĵo neniam formas la nomon de abstrakta koncepto aŭ kvalito, sed la nomon de estulo aŭ de aĵo, kiu faras – respektive suferas – la agon difinitan de la radiko: ĝenerale temas pri persono (amanto, konato). Ĉi tie do la a‑finaĵa kaj la o‑finaĵa formoj estas sendependaj unu de la alia.

c) la pronomoj personaj estas kvazaŭ apartaj substantivoj, en kiuj la o‑finaĵo ne estas esprimita: mi(o), mi(o)n, mi‑a.

d) la du kares-sufiksoj (ĉj, nj) apenaŭ estas uzataj memstare; se tamen jes, ili havas substantivan karakteron (mia njo, njo‑knabo).

e) la elemento um estas plurkaraktera: jen substantiva (buŝumo), jen adjektiva (proksimuma), jen verba (krucumi).

VIII. NI KONSTATIS,

1. ke post adjektivaj radikoj la o‑finaĵo signas la nomon de la kvalito esprimata de la radiko aŭ ties konkretan manifestiĝon. Tiu konkreta manifestiĝo povas esti konkretaĵo (malfaciloj, malagrabloj), kvalito de iu aŭ de io (belo de virino, malfacilo de tasko), aŭ eĉ individuo (mia kara, mia belo Z). Tiun komunan aŭ resuman formon, tamen, oni uzas nur escepte, precipe en la poezio. Ordinare oni distingas la diversajn specojn de manifestiĝoj per la t.n. kategorio-sufiksoj (aĵo, eco, ulo). La simpla o‑finaĵa formo signifas la respektivan kvaliton kutime nur kiel abstraktan nocion (la belo, la bono) aŭ fizikan nocion (la varmo, la forto). La konkretan manifestiĝon indikas -aĵo (malfacilaĵoj, malagrablaĵoj, belaĵoj, bonaĵoj), la kvaliton de iu aŭ de io indikas -eco (ies beleco, boneco, forteco; malfacileco de tasko). La individuan manifestiĝon signas -ulo (belulo, bonulo, fortulo).

2. ke post verbaj radikoj la o‑finaĵo signas la nomon de la respektiva ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestiĝo aŭ rezulto (konstruo, skribo, danco, kanto; altaj konstruoj, sigelita skribo, folklora danco, populara kanto). Sed se oni konsideras la agon en ties fariĝo, la agon evoluantan en sia daŭro, oni uzas kunmetaĵon per -ado (konstruado, skribado, dancado, kantado); aliflanke, se oni volas konsideri la konkretan manifestiĝon aŭ la rezulton sed ne plu la agon mem, oni uzas kunmetaĵon per aĵo (konstruaĵo, skribaĵo).

IX. NI KONSTATIS, ke el la substantivradikaj substantivoj (O + o), oni povas finaĵe formi kvalit-sencan adjektivon (O + a); ekz‑e: homa sento, edza vivo, hejma atmosfero. Por signi la nomon de tiuj kvalitoj, oni devus kroĉi al la a‑finaĵo la o‑finaĵon: *homao, *edzao, *hejmao. Anstataŭ tio oni uzas la kategorio-sufikson -eco: homeco, edzeco, hejmeco. Laŭ ĉi tio do: eco = aO‑o.

Ni konstatis ankaŭ, ke el ne‑verbradikaj substantivoj (O + o, A + o) oni povas formi finaĵe verbojn (agenti, genui, verdi, rapidi, utili). Por esprimi la nomon de ĉi tiuj agoj, oni devus kroĉi la o‑finaĵon al la i‑finaĵo (*agentio, *genuio, *verdio, *rapidio, *utilio). Anstataŭ tio oni uzas la kategorio-sufikson -ado: agentado, verdado, genuado, utilado, rapidado. Laŭ ĉi tio do: ado = iO‑o.

X. RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu ĉi regulo koncernas ankaŭ la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj aĉa, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “ĉefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, aĉigas) la sencon de la antaŭa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aŭ deriviloj, aŭ modifiloj.

Krom en la vortoj kun ĉi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambaŭ vortoj konservas sian finaĵon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, eĉ tri adjektivoj: surda‑muta, ruĝa‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligiĝas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -aĵo, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, ĉef- kaj -ino.

En la ceteraj kunmetoj, la ĉefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaŭ ĝi. La ĉefan vorton oni povas nomi ĉefelemento kaj la vorton starantan antaŭe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporŝipo la ĉefelemento estas ŝipo kaj la flankelemento estas vapor(o).

Ni konstatas, ke la ĉefelemento vortigas la antaŭan elementon (la flankelementon), laŭ jenaj reguloj de la “rekta vortefiko”.

A) Substantiva ĉefelemento (t.e. ia‑ajn‑kategoria o‑finaĵa radiko staranta en la fino) substantivigas la ia‑ajn‑kategorian flankelementon, t.e. kroĉas al ĝi manifeste aŭ latente la o‑finaĵon. La rilato inter la du elementoj estas esprimebla per la prepozicio de, kiu estas anstataŭigebla ankaŭ per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: homkoro = homo‑koro = koro de homo; varmenergio = varmo‑energio = energio de varmo; skribmaŝino = skribo‑maŝino = maŝino por skribo; kuraĝprovo = kuraĝo‑provo = provo de aŭ pri kuraĝo; libertempo = libero‑tempo = tempo de libero.

B) Adjektiva ĉefelemento substantivigas la antaŭan flankelementon, t.e. kroĉas al ĝi manifeste aŭ latente la o‑finaĵon. La interelementa rilato estas esprimebla per la prepozicio je, kiu estas anstataŭigebla ankaŭ per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: herbriĉa = herbo‑riĉa = riĉa je herbo; varmplena = varmo‑plena = plena de varmo; servpreta = servo‑preta = preta por servo; florsimila = floro‑simila = simila al floro; komunutila = komuno‑utila = utila al komuno.

C) Verba ĉefelemento povas efiki al sia flankelemento trimaniere:

1. substantivige; la interelementan rilaton esprimas la prepozicio per. Ekz‑e.: martelbati = martelo‑bati = bati per martelo; pafmurdi = pafo‑murdi = murdi per pafo;

2. adjektivige, farante ĝin, laŭ la formo, sia predikata adjektivo, laŭ la senco, rezulta adjekto: ruĝpentri = pentri ruĝa; purlavi = lavi pura; sanigi = igi sana;

3. adverbige, farante ĝin manier-adjekto; tiu ĉi efiko, tamen, estas escepta ĉe adjektivradika flankelemento (ekz‑e: bonfarti) kaj validiĝas precipe, kiam la flankelemento estas verba prefikso (disstarti, ekiri, foresti, misuzi, revidi) aŭ prefikse uzata prepozicio (ĉirkaŭrigardi, ĝisatendi, interŝanĝi, kontraŭkuri, trakuri).

Tiuj reguloj A, B, C estas la bazaj reguloj de la vortkunmeto en Esperanto.

RESUME: la interelementa rilato inter la elementoj de kunmetita vorto ĝenerale estas tia, ke la flankelemento rilatas al la ĉefelemento kiel substantivo antaŭata de prepozicio: varmenergio = energio de varmo, servpreta = preta je servo, pafmurdi = murdi per pafo. Krome, la flankelemento de verba ĉefelemento povas esti predikata adjektivo kun senco de rezultadjekto: purigi = igi pura, kaj ankaŭ manier-adjekto adverba, sed prefere nur, se la flankelemento estas adverba aŭ prepozicia prefikso: revidi, ĉirkaŭflugi.

Ĝenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjektiva epiteto de la ĉefelemento (dikonklo, belbirdo, bonprofesoro, diligentstudento, ks.). Evitindaj estas ankaŭ tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flankelemento rilatas al la verba ĉefelemento kiel adverba manier-adjekto (bonlerni, beldanci, precizkalkuli, ks.)

Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz‑e: dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklo aŭ dikporko; nek junedzino pravigas la vortojn: junamiko aŭ junfraŭlino.

Aliajn ŝajnajn esceptojn klarigas la pluformado de la regulaj kunmetoj (Vd. § XI), la vortliga funkcio de la finaĵoj (Vd. § XII, XIII) kaj la inversa vortefiko (Vd. § XIV, XV).

XI. NI KONSTATAS, ke la vortkunmetoj faritaj laŭ la bazaj reguloj estas pluformeblaj per finaĵoj; tiam la finaĵo sendependiĝas de la ĉefelemento kaj rilatas al la tuta kunmeto. Ekz‑e: urbdoma = urbo‑domo‑a; domkonstrua = domo‑konstruo‑a; leterskribi = letero‑skribo‑i = i per leterskribo. Tiaj pluformitaj vortoj ne estas analizeblaj laŭ la bazaj reguloj (domo je urbo, aŭ skribi per letero, skribi letere, skribi letera), ĉar tiamaniere ili ne havas sencon. Oni devas serĉi ilian bazan formon: urbodomo, domkonstruo, kaj al tiu rilatigi la memstaran finaĵon.

XII. NI KONSTATIS en la § IX., ke ĝenerale oni ne povas fari vortkunmeton el substantivo kaj el ties adjektiva epiteto. Tamen memstara a‑finaĵo povas efiki per interkroĉado de tiaj du elementoj, farante el ili unu adjektivan vortkunmeton: facilanima = (facila animo)‑a, bluokula = (blua okulo)‑a, nigrahara = (nigra haro)‑a, larĝaŝultra = (larĝa ŝultro)‑a, samidea = (sama ideo)‑a. Kompreneble, ankaŭ ĉi tiuj vortkunmetoj ne estas analizeblaj laŭ la bazaj vortkunmetaj reguloj; krom ĉi tio ilin rekonigas, ke kun la o‑finaĵo ili donas kontraŭregulan adjektivo-substantivan kunmeton (facilanimo, bluokulo, nigraharo ktp).

En ĉi tiuj kunmetoj, el la strukturo de la vortoj sekvas, ke la finaĵo de la adjektiva elemento devas esti -a kaj neniel -e: do nigranaza, larĝaŝultra, ĉar ne temas pri la adverba epiteto de adjektivo (naza, ŝultra) sed pri adjektiva epiteto de substantivo (nazo, ŝultro).

Kiel la memstara finaĵo, tiel same ankaŭ sufiks(oid)oj povas efiki per interkroĉado de la substantivo kun ties adjektiva epiteto: facilanimeco = (facila animo)‑eco, bluokuleco = (blua okulo)‑eco, nigraharulo = (nigra haro)‑ulo; larĝaŝultrulo = (larĝa ŝultro)‑ulo, samideano = (sama ideo)‑ano.

XIII. NI KONSTATAS, ke la memstara finaĵo povas efiki per interkroĉado ankaŭ de substantivo kun prepozicio: ĉirkaŭurba = (ĉirkaŭ urbo)‑a, eksterlanda = (ekster lando)‑a, transmara = (trans maro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.

Kiel la memstara finaĵo, tiel same ankaŭ sufiks(oid)oj povas efiki per interkroĉado de la substantivo kun ties prepozicio: eksterlandano = (ekster lando)‑ano, senkorulo = (sen koro)‑ulo.

En la kazoj sub § XI., XII. kaj XIII. la vortkunmetoj estas trielementaj: ili konsistas el ĉefelemento, kiu estas finaĵo aŭ sufiks(oid)o kaj el duobla flankelemento, el kiuj la dekstra estas substantiva kaj la maldekstra estas adjektivo aŭ prepozicio.

Ni konstatas, ke ĉe duobla flankelemento ties du elementoj povas interrilati laŭ la vortkunmetaj reguloj: urbodoma = (domo de urbo)‑a, domkonstrua = (konstruo de domo)‑a, kaj ankaŭ laŭ la sintaksaj reguloj, do adjektiva epiteto aŭ prepozicio kun substantivo: nigrahara = (nigra haro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.

XIV. NI KONSTATAS, ke ĉe duobla flankelemento ne nur la dekstra elemento povas difini la vortkarakteron de la maldekstra elemento (ekz‑e: skribmaŝina = skribo‑maŝino‑a), sed ankaŭ la maldekstra elemento povas efiki al la dekstra, difinante ties vortkarakteron. Adjektiva aŭ prepozicia maldekstra elemento efikas substantivige: grandkuraĝa = (granda kuraĝo)‑a = karakterizita de granda kuraĝo; palblua = (pala bluo)‑a; helverda = (hela verdo)‑a; senforta = (sen forto)‑a; senutila = (sen utilo)‑a; senpova = (sen povo)‑a; senduba = (sen dubo)‑a. Verba prefikso kiel maldekstra elemento efikas verbige: reformo = re‑formi‑o; ekmartelo = ek‑marteli‑o. Tio estas la “inversa vortefiko”.

XV. NI KONSTATAS, ke per la inversa vortefiko povas estiĝi plurala aŭ substantiva senco de elemento, kaj per tio la finaĵo povas roli kiel memstara. Ekz‑e, en triangulo “tri” sence pluraligas la elementon “angulo” kaj memstarigas la o‑finaĵon laŭ la strukturo: (tri anguloj)‑o = triangulaĵo. Tiel same: senforto = (sen forto)‑o = senforteco; senpovo = (sen povo)‑o = senpoveco. Tiujn formojn oni nomas “streĉitaj formoj”.

XVI. NI KONSTATAS, ke ekzistas vortkunmetoj ankaŭ kun triobla flankelemento, kiu povas esti:

1. prepozicio + substantivo interkroĉitaj per la a‑finaĵo: enlitiĝi = enlita‑iĝi = (en lito)‑a‑iĝi; altabliĝi = altabla‑iĝi = (al tablo)‑a‑iĝi; elseliĝi = elsela‑iĝi = (el selo)‑a‑iĝi. En tiuj kunmetoj anstataŭ la prepozicioj ĉe aŭ apud oni uzas al kaj anstataŭ ekster oni uzas el.

2. du substantivoj interkroĉitaj per prepozicio: vizaĝaltere = (vizaĝo al tero)‑e, vidalvide = (vido al vido)‑e; korpsurkorpa = (korpo sur korpo)‑a.

XVII. NI KONSTATAS, ke la vortfarado obeas al jenaj reguloj de neceso kaj sufiĉo:

En la konstruon de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.

La faktoroj, kiujn oni konsideras ĉe la neceso kaj sufiĉo, povas kuŝi ankaŭ ekster la vorto, en la kunteksto. Helpe de ĝi oni povas uzi t.n. resumajn formojn anstataŭ la ekzaktaj.

III. REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO
La Akademio de Esperanto,
aprobe konsiderinte la “Konstatojn de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro”,
rekomendas, ke
oni atentu jenajn principojn de vortfarado, kiuj rezultas el la analizo de la konstanta uzado de la lingvo.

§ 1.– La tri ĉefaj finaĵoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri ĉefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenaŭ ĉiu negramatika radiko; nome, la substantivan signifo-kategorion (ekz‑e: arb‑o, hom‑o, ide‑o), la adjektivan signifo-kategorion (ekz‑e: grand‑a, bel‑a, laŭt‑a), kaj la verban signifo-kategorion (ekz‑e: kur‑i, sid‑i, pens‑i).

§ 2.– La finaĵoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran. Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).

Tiu signifo ĉe la tri ĉefaj finaĵoj povas esti resumita jene:

-o: tio, kio estas.

-a: kiu havas la econ de.

-i: manifestiĝi per.

§ 3.– Pli precize,

1) kun radiko de adjektiva kategorio la finaĵo -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestiĝo de tiu kvalito; ekz‑e: la belo, la ruĝo, la eblo. Kontraste, aĵ montras la nuran konkretan manifestiĝon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz‑e: belaĵo, beleco.

2) kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, aĵ montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.

§ 4.– En unu aparta speco de kunmetaĵoj la lasta vorto estas la ĉefa kaj ĝia radiko difinas la signifo-kategorion de la tuto; ekz‑e: tritikkampo estas kampo; vaporŝip- (en: vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe,...) estas substantiv-kategoria, same kiel ŝipo; varmruĝa estas ruĝa; martelbati estas bati.

Se la lasta vorto estas substantiv-kategoria aŭ adjektiv-kategoria, ĝi donas al la antaŭa vorto signifon substantivan; ekz‑e: varmruĝa = ruĝa pro varmo; prespreta = preta por preso; aminda = inda je amo.

Se la lasta vorto estas verbo-kategoria, la antaŭa vorto ricevas aŭ signifon adjektivan (ekz‑e: ruĝpentri = pentri ruĝa; sanigi = igi sana), aŭ signifon adverban (ekz‑e: martelbati = bati martele (per martelo); bonfarti = bone farti).

En tiu speco de kunmetaĵoj la finaĵoj estas interŝanĝeblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj; ekz‑e: vaporŝipo, vaporŝipa kompanio (same kiel: ŝipo, ŝipa); martelbati, martelbato, martelbate.

§ 5.– En alia aparta speco de kunmetaĵoj – ne kompreneblaj laŭ la antaŭa paragrafo – la finaĵo mem estas la ĉefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; ĝi sekve ne estas interŝanĝebla kun alia finaĵo.

Se la radikoj de tia kunmetaĵo apartenas al la tri ĉefaj signifo-kategorioj, la unua ĝenerale havas, aŭ eventuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua – de substantivo; ekz‑e: bluokula, grandkuraĝa, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuraĝo, per sama ideo.

Se la unua radiko estas prepozicio aŭ numeralo, ĝi eventuale trudas substantivan signifon al la dua; ekz‑e: senutila = kiu estas sen utilo; triangulo = tio, kio estas tri anguloj; triangula = karakterizita per tri anguloj.

Por formi derivaĵojn de tiuj kunmetaĵoj, oni estas devigata uzi sufiksojn ; ekz‑e: bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.

RIM.: Esprimoj similaj al blua okulo, bela reĝino, varma radio, ... ne povas transformiĝi al samsignifaj kunmetaĵoj: ili devas resti ĝuste, kiel ili estas.

Aliparte, ekz‑e: belreĝino, varmradio, ... povas signifi nur: reĝino de la belo, radio de varmo.

Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la ĵusa paragrafo; ekz‑e: junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.

§ 6.– En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan."
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/...

Reen al la supro