Al la enhavo

Du demandoj / Two questions

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-30 21:32:34

sergejm:Rapidlimo estas 50 mejloj hore - ĉi tiu ŝildo estas simila al tiu de Metsis, sed Usone oni uzas mejlojn, Eŭrope kilometrojn.

Nutran etikedon vi tradukis ĝuste.
Porcia pezo povas ne esti normita en tuta lando, sed en certa manĝejo normo ekzistas, sed ie kliento povas mendi duonan aŭ duoblan porcion (aŭ grandan/malgrandan kiel diris Metsis).
Aŭ porcion oni pesas kaj pagas laŭ pezo.
Do, ĉu la rapidlimo ne estas po 50 mejloj hore?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 03:28:00

"Po" povas esti uzata, se estas vetkuro (race) de kelkaj aŭtoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 07:10:08

Sergejem ree pravas. Oni bezonas la prepozicion "po" nur tiam, kiam temas pri pluraj aŭtoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 16:10:28

Ĉu https://postimg.cc/K17YD7SW povus esti rapidlima ŝildo en Esperantlingva lando?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 16:11:31

Sergejm, Kial nur povas uzi "po" kun vetkuroj/pluraj aŭtoj ? Kial ne povas esti uzata kun normalaj stratoj/unu aŭto?
Tio ŝajnas mallogika al mi.

ekzemple:

Mi kondukas la buson po 50 mejloj hore. Simple estas unu buso iri po unu repideco, ĉu?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 18:29:03

Ha, vi donas al ĉiu horo po 50 mejloj. Ĉi tio pravigas vian uzon de "po". Sed normale "po" ne estas uzata. Eblas, ke la veturo daŭras malpli ol unu horo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 18:38:19

MiMalamasLaAnglan:Ĉu https://postimg.cc/K17YD7SW povus esti rapidlima ŝildo en Esperantlingva lando?
Ŝildo, kiun montris Metis, estas pli internacia. En USSR ĝis mezo de1970j estis uzata la sama, sed poste la flavan oni ŝanĝis al la blanka. Eble, necesas aldoni "km/h" por montri mezurunuon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 19:58:54

sergejm:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu https://postimg.cc/K17YD7SW povus esti rapidlima ŝildo en Esperantlingva lando?
Ŝildo, kiun montris Metis, estas pli internacia. En USSR ĝis mezo de1970j estis uzata la sama, sed poste la flavan oni ŝanĝis al la blanka. Eble, necesas aldoni "km/h" por montri mezurunuon.
Sed la ŝildo devus havi esperantaj vortojn por uziĝi en Esperantlingva lando, ĉu ne?

Ĉu tiu irlanda ŝildo pli plaĉas al vi? https://en.wikipedia.org/wiki/File:Ireland_road_si...

Mi faris novan bildon: https://postimg.cc/xNjLqwg0

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 20:11:52

https://en.m.wikipedia.org/wiki/File:Road_Warning_...
Mapo de vojsignoj. En Malnova Mondo plejmulte oni uzas Eŭropajn vojsignojn, en Nova Mondo la Usonajn.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 21:04:04

sergejm:https://en.m.wikipedia.org/wiki/File:Road_Warning_...
Mapo de vojsignoj. En Malnova Mondo plejmulte oni uzas Eŭropajn vojsignojn, en Nova Mondo la Usonajn.
Ankaŭ https://en.wikipedia.org/wiki/Comparison_of_Europe... estas interesa.

Reen al la supro