Al la enhavo

Seksneŭtralaj vortoj en Esperanto

de Jxusteno, 2019-novembro-20

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-20 15:45:36

Saluton, karaj samideanoj! En Esperanto ekzistas vortoj por paroli pri iu, sen mencii rian sekson. La novaj vortoj ankoraŭ ne estas oficialaj, sed ilin oni tamen povas uzi jam nun. Eble, se la novaj vortoj iĝos sufiĉe vaste uzataj, la Akademio de Esperanto oficialigos ilin.

Kio estas “seksneŭtrala“?

Oni povas nomi “seksneŭtrala” la vortojn, kiujn oni povas uzi koncerne ulon, sen mencii rian sekson, nek genron. Ekzemple, la anglaj vortoj “parent”, “grandparent”, “spouse”, “offspring” kaj "kid" estas seksneŭtralaj.

Jen estas seksneŭtralaj vortoj en Esperanto:

ri – seksneŭtrale li/ŝi
parento – seksneŭtrale patr(in)o
eŝo – seksneŭtrale edz(in)o
fianceo – seksneŭtrale fianĉ(in)o
sahodo – seksneŭtrale frat(in)o
avuo – seksneŭtrale av(in)o
nepoto – seksneŭtrale nep(in)o
ĉaĉo – seksneŭtrale onkl(in)o
nievo – seksneŭtrale nev(in)o
kuzeno - seksneŭtrale kuz(in)o
anako – seksneŭtrale fil(in)o
kido – seksneŭtrale knab(in)o
viduo – seksneŭtrale vidv(in)o
sioro – seksneŭtrale sinjor(in)o

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-20 16:56:03

Diru al mi la celon, laŭ vi, de la lingvo Esperanto mi petas.

Via "reformo" nur malfaciligas Esperanton. Ĉu vi memoras, ke se Esperanto estas tiom popolara azie, estas ĉar sia gramatiko ne estas hindeŭropa same sia vort-aro?
Danke al tiu gramatiko, ĉiu povas lerni Esperanton en malpli ol tri jarojn.

Knab' = Knab'o' = Knab'in'o' = Knab'in'et'o', ktp...
Do kial vi volus, ke ni diru "kidon"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-20 17:31:21

Jam estas seksneŭtralaj infano kaj ido - "kido" estas tute superflua.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-20 17:45:57

Pri seksa egaleco, mi opinias, ke la virinoj atendas ĉefe salajran egalecon, punadon de viraj perfortoj al ili, ka eĉ malplian atendadon el la publikaj necesejoj ol ŝanĝon de kelkaj esperantaj vortoj.

Sammaniere, multaj gemaljunuloj preferus plialtiĝon de sia pensio ol pompajn titolojn kiel "altaĝuloj", "malnovuloj", "veteranoj", "respektinduloj", ktp. kiujn oni malavare disdonas al ili por ŝpari la ŝtatajn financojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-20 20:41:07

Zam_franca:Diru al mi la celon, laŭ vi, de la lingvo Esperanto mi petas.

Via "reformo" nur malfaciligas Esperanton. Ĉu vi memoras, ke se Esperanto estas tiom popolara azie, estas ĉar sia gramatiko ne estas hindeŭropa same sia vort-aro?
Danke al tiu gramatiko, ĉiu povas lerni Esperanton en malpli ol tri jarojn.

Knab' = Knab'o' = Knab'in'o' = Knab'in'et'o', ktp...
Do kial vi volus, ke ni diru "kidon"?
La celoj de "mia" (fakte, ĝi unuafoje estis farita de aliaj personoj) propono:
1) Povi paroli pri la homo sen mencii rian sekson (nu, oni ja povas paroli pri homo sen mencii rian aĝon aŭ naciecon).
2) Povi paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata
3) Povi paroli pri la neduumulo
4) Ne mallogi komencantojn per tio, ke la inaj vortoj estas farataj el la iĉaj vortoj (la kvara argumento tamen kredeble ne estas tiom grava...).

Aldone, tio ĉi NE estas reformo, ĉi tio estas simpla listo de novaj vortoj, kiujn oni povas uzi por la celoj, kiujn mi jam listigis. Se uzado de novaj vortoj estas "reformo", do nedelonge la Akademio faris "reformon" per tio, ke faris la naŭan oficialan aldonon al la Fundamento de Esperanto. Mi ne pensas, ke dektrio da vortoj povas malfaciligi Esperanton. Antaŭ kelkaj jaroj la Sveda Akademio oficialigis la singularan triapersonan pronomon "hen", kiun oni povas uzi koncerne ulon, kies sekso estas nekonata aŭ koncerne neduumulon.
La vorto "knabo" estas iĉa. Kiun vorton viaopinie oni uzu por paroli pri kido, a) kies sekson oni ne volas mencii, b) kies sekso estas nekonata, c) kiu estas neduumulo.?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-20 20:45:40

sergejm:Jam estas seksneŭtralaj infano kaj ido - "kido" estas tute superflua.
La vorton "kido" oni eble povas tute ne uzi. Mi ĝin menciis pro tio, ke la vortojn "knabo" kaj "knabino" oni povas uzi ankaŭ koncerne la adoleskanton, sed ne nur koncerne la infanon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-20 21:49:34

Mi jam demandis tion al vi, eble multafoje, kiu estas via denaska lingvo?
Uzi "iĉan" anstataŭ uzi "viran" estas nur neutila agacaĵo.
La vorton "kido" oni eble povas tute ne uzi.
Kiel aliaj vortoj en kio estas ja reformo : «anako» (iu spamaĵo kun «fil'o'» ĉi tie, ĉu ??), «ĉaĉo» (same), «sahodo» (ankaŭ same), kaj la aliaj vortoj estas malpli frenezaj, sed ne koneblaj por tiuj, kiuj konas la radikon, ekzemple, sinjor' («sioro» en via reformo, sed povus esti «sinoro», « sijoro», ktp...)

Jen la PIV : «reformo» : Pli bona formo donita al io.
Vi deziras plibonigi Esperanton. Tial estas reformo. Sed vi ne komprenadas tute ke Esperanto ne estas perfekta kaj ne celas perfektiĝi.

Via reformo ja malfaciligus Esperanton. Vi proponas sensencajn vortojn.

Anstataŭ agadi por diskonigi reformojn en Esperanto, eku per disvastigi Esperanton.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-20 23:05:13

Zam_franca:Via reformo ja malfaciligus Esperanton. Vi proponas sensencajn vortojn.
Tiu ideo efektive plifaciligas kaj riĉigas Esperanton, ĉar sen tiaj vortoj tute ne eblas paroli genroneŭtrale.

Kiel oni parolu pri neduuma eŝo? Kiel oni demandu al iu ion pri riaj parentoj? Se oni uzus la vorton "gepatroj", oni aŭtomate faras la aĉan supozon, ke temas pri du personoj de malsamaj genroj, sed ne nepre estas tiel en nia nuna mondo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-21 01:30:17

gepatroj ĉiam estas de malsamaj seksoj - tio estas boilogia leĝo.
Hazarde la angla havas "parent", "spouse", "sibling" k.t.p., sed multaj alia linvoj tiajn vortojn ne havas kaj feliĉe vivas sen ili.
Sekneŭtrala "child" estas ofte ĉeestas, sed en Esperanto jam estas "infano".

Ĉu vi scias ke angla vorto "girl" dekomence estis seksneŭtrala? Kaj samdevena vorto en la germana signifas "knabo"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-21 05:20:34

Ekzistas ja adoptintaj parentoj ktp. Krome, eĉ sekson de biologia parento oni povas ne scii. Aŭ ekzemple parento povas esti biologie (!) interseksulo.

Reen al la supro