Ke daftar isi

Slovianski

dari StefKo, 24 November 2019

Pesan: 232

Bahasa: Esperanto

StefKo (Tunjukkan profil) 16 Januari 2020 17.01.05

nornen:on užival = "li uzis" aux "li gxuis"??? 🤔
Li uzis (uživati - uzi)

nornen (Tunjukkan profil) 16 Januari 2020 17.59.24

OK, dankon.

Mi konfundis pro la kroata "uživajte!", kiu signifas "ĝuu!", "fartu bone!", "havu bonan tempon".

- - - -
Aldoneto:
Mi traserĉis vortarojn, kaj trovis ĉi tion:
uživati v.tr. ipf. use, enjoy
uživati v.tr. ipf. używać
Dum la angla vortaro donas du signifojn, la pola donas nur unu. Konfuze.

Konsiderante, ke uživati estas markata kiel transitiva verbo, eble en la MS ĝi regas la akuzativon kaj ne la genitivon kiel używać en la pola, aŭ ĝi povas regi ambaŭ kazojn. Eble kaj "užival penisa" kaj "užival penis". Tamen mi tute ne scias certe.

nornen (Tunjukkan profil) 16 Januari 2020 19.09.17

Higiena

Hlapec vhodi v bar i sede. Prsna plava kelnerka nalije mu napitok i zapytyvaje, či on hoče jela. On smotri na menju, ktoro glasi:
  • Supa – 2,00
  • Hamburger – 5,00
  • Drkanje – 10,00
On zapytyvaje kelnerku, “Děvo, to je ty, ktora daš drkanje?” Ona migaje i odgovarjaje, “Da, to ja.” On reče, “Nu, umyj ruky. Hoču hamburger.”

StefKo (Tunjukkan profil) 16 Januari 2020 20.29.01

nornen:OK, dankon.

Mi konfundis pro la kroata "uživajte!", kiu signifas "ĝuu!", "fartu bone!", "havu bonan tempon".

- - - -
Aldoneto:
Mi traserĉis vortarojn, kaj trovis ĉi tion:
uživati v.tr. ipf. use, enjoy
uživati v.tr. ipf. używać
Dum la angla vortaro donas du signifojn, la pola donas nur unu. Konfuze.

Konsiderante, ke uživati estas markata kiel transitiva verbo, eble en la MS ĝi regas la akuzativon kaj ne la genitivon kiel używać en la pola, aŭ ĝi povas regi ambaŭ kazojn. Eble kaj "užival penisa" kaj "užival penis". Tamen mi tute ne scias certe.
En la pola używać regas genitivon. La vorto używać havas du esperantajn sencojn: "uzi" kaj, se sekvas ĝin la vorto sobie, ĝi signifas "ĝui" (angle enjoy) kaj ankaŭ se vorto używać (użyć signifas "ekuzi") ne koncernas objektojn sed vivon, junecon, mondon, tiam ankaŭ signifas "ĝui", ekz.

Kiedy byłem młody nie używałem życia! - Kiam mi estis juna mi ne ĝuis vivon!
Kiedy byłem młody nie używałem auta - Kiam mi estis juna mi ne uzis aŭton.

Mi supozas ke tiel same estas en MS! Se mi volus uzi la vorton "ĝui", mi devus aldoni la vorton sobě, tiel:

on užival sobě... - li distriĝis, petolis...

TIO ESTAS NUR MIA SUPOZO! MI NE KONAS LA MS-an GRAMATIKON POR DIRI RESPONDECE!

StefKo (Tunjukkan profil) 16 Januari 2020 20.47.52

nornen:Higiena

Hlapec vhodi v bar i sede. Prsna plava kelnerka nalije mu napitok i zapytyvaje, či on hoče jela. On smotri na menju, ktoro glasi:
  • Supa – 2,00
  • Hamburger – 5,00
  • Drkanje – 10,00
On zapytyvaje kelnerku, “Děvo, to je ty, ktora daš drkanje?” Ona migaje i odgovarjaje, “Da, to ja.” On reče, “Nu, umyj ruky. Hoču hamburger.”
Mi pensas ke anstataŭ sede devas esti sěda (esp. li sidiĝas). Pro ke on vhodi.. do devas esti ...i sěda

sěděti - sidi (pole siedzieć)
sědati - sidiĝi (pole siadać)
sesti - eksidiĝi (pole siąść)
sědnuti - eksidiĝi (pole usiąść)
??? - sidigi (pole sadzać)
??? - eksidigi (pole posadzić)

Tiel estas en la vortaro Polsko-Międzysłowiański.

Kvankam... eble vi pravas (aŭ ambaŭ vortoj estas ĝustaj).

Nornen, pluan fojon respekto antaŭ via interesiĝo kaj esploremo pri slavaj lingvoj! Uvažanje! Respekt!

nornen (Tunjukkan profil) 17 Januari 2020 00.02.03

Mi multe dankas pro via detala klarigo pri “sidi(ĝi)”. Ŝajnas al mi, ke ĉe la verbo “sesti” okazas io stranga en la MS. Kvankam pole “siąść” kaj ruse “сесть” estas perfektivaj verboj, la MS’a “sesti” estas neperfektiva!

Tial mi miras pri la vortara traduko “sesti (impf)→ siąść (pf)”; kiel oni povas traduki verbon perfektivan per verbo neperfektivan?

Laŭ la vortaro estas du verboj neperfektivaj por diri “sidiĝi”, nome “sesti” kaj “sědati”, kaj iliaj perfektivaj fratoj “usesti” kaj “sědnuti”.

Mi teorie kokludas, ke kaj “sesti” kaj “sědati” pli malpli spegulas la polan neperfektivan “siadać”; dum aliflanke kaj “usesti” kaj “sědnuti” pli malpli sepegulas la polajn perfektivajn “siąść” kaj “usiąść”.

Mi tute ne komprenas, kial la vortaro tradukas la polan verbon perfektivan “siąść” kiel neperfektiva “sesti” kaj samtempe kiel perfektiva “sědnuti”…
Uvažanje! Respekt!
Dankon. Tamen kiel ni diras en la hispana: “No me lo digas mucho, que me lo voy a creer” ridulo.gif

nornen (Tunjukkan profil) 17 Januari 2020 00.16.02

??? - sidigi (pole sadzać)
??? - eksidigi (pole posadzić)
Se la morfologio de la MS estas pli malpli regula, mi konjektas, ke la kaŭzativaj verboj devus esti: saditi (impf) kaj (za)sadžati (pf), signifante kaj “sidigi” kaj “planti”.
Tamen tio estas nur konjekto.

nornen (Tunjukkan profil) 17 Januari 2020 00.50.45

Kura i Jajce

Včera jesm šel na zabavu oděty kak jajce, i strětl děvu odětu kak kura. Jedna věč vodila k drugoj, i jesmo razrěšili pradavnu zagadku: Jajce bylo prvym.

StefKo (Tunjukkan profil) 17 Januari 2020 09.25.42

nornen:Mi multe dankas pro via detala klarigo pri “sidi(ĝi)”. Ŝajnas al mi, ke ĉe la verbo “sesti” okazas io stranga en la MS. Kvankam pole “siąść” kaj ruse “сесть” estas perfektivaj verboj, la MS’a “sesti” estas neperfektiva!
(...)
Mi tute ne komprenas, kial la vortaro tradukas la polan verbon perfektivan “siąść” kiel neperfektiva “sesti” kaj samtempe kiel perfektiva “sědnuti”…
(...)
Mi ne rilatos al tio ĉar mi ne scias MS-an gramatikon, mi povas nur supozi la kaŭzon, ekz.
- eblas ke en aliaj slavaj lingvoj ekzistas analogia vorto estanta tamen neperfektiva,
- eblas ke la aŭtoroj de MS eraris,
- eblas ke tradukanto eraris,
- eblas ke aŭtoro de la vortaro eraris,
- eblas ke aŭtoro de retejo eraris.

Rimarko:

En la Pola la verboj siąść kaj usiąść estas perfektivaj kaj ili ne havas prezencon! Se ni havas diri pri sidiĝo en prezenco ni uzas la vorton siadać. Siadam signifas mi sidiĝas. Pole oni ne povas uzi formon "mi eksidiĝas".
Cetere en la pola ekzistas multaj prefiksoj analogiaj al esperantaj ek- kaj -ad, ekz. z-, ze-, s-, u-, po-, w-, we-, z-, ze-... Iuj estas dusignifaj ekz. iść = iri, sed wejść signifas laŭlitere ekeniri. Wejść ne havas tamen la prezencon. Se mi volus uzi formon neperfektivan prezencan mi uzus wchodzić. Ĝenerale la Pola estas tre vortfara kiel Esperanto (iafoje plu) sed ĝiaj reguloj ne estas tiel universalaj, logikaj kaj konsekvencaj. Iuj slavaj lingvoj ne estas tiaj, ekz. la Serba (mi legis ie pri tio). Esperanto estas kiel kampo kultivita, la Pola estas kiel kampo duonsovaĝa, la MS - forcejo.

Por diskutado detale pri gramatiko vi devas serĉi ian lingviston (ĉi-kaze filologon de la Pola). Mi ne estas lingvisto do mi ne povas respondi (aŭ bone respondi) al multaj demandoj.

StefKo (Tunjukkan profil) 17 Januari 2020 09.46.19

nornen:
(...)
“No me lo digas mucho, que me lo voy a creer” ridulo.gif
Laŭlitere mi tradukis tion sed mi ne komprenas la sencon.

Kembali ke atas