Al la enhavo

"Pour un débutant, il est très fort" : Kiel Esperantigi?

de Zam_franca, 2019-decembro-23

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-23 09:55:09

"Pour un débutant, il est très fort" signifas "Por komencanto, li estas tre forta".
Ĉu tiu "por" estas korekta ĉi tie? "Pour" estas tie iom kiel la anglalingva as.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-23 16:11:08

Ruse: Для начинающего, он очень силён. - Por komencanto, li estas tre forta.
Eblas ankaŭ diri:
Как начинающий, он очень силён. - Kiel komencanto, li estas tre forta.
Sed la unua varianto estas pli ofta.
Sed estas okazoj kiam eblas nur unu varianto.

Ekz.:
Kiel la unua ludanto Petro ricevas 20 monerojn; kiel la dua ludanto Maria ricevas 21 monerojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-23 16:49:31

Miakomprene oni uzas "kiel" kiel montrilo de esivo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-23 17:17:17

Ĉu oni uzas esivon se:
Li laboras kiel instruisto kaj li estas instruisto.
Li laboras kiel instruisto, sed li ne estas instruisto kaj nur anstataŭas lin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-23 17:17:36

sergejm:Ruse: Для начинающего, он очень силён. - Por komencanto, li estas tre forta.
Eblas ankaŭ diri:
Как начинающий, он очень силён. - Kiel komencanto, li estas tre forta.
Sed la unua varianto estas pli ofta.
Sed estas okazoj kiam eblas nur unu varianto.

Ekz.:
Kiel la unua ludanto Petro ricevas 20 monerojn; kiel la dua ludanto Maria ricevas 21 monerojn.
Metsis:Miakomprene oni uzas "kiel" kiel montrilo de esivo.
Mi dankas vin.
Ĉu "dum" taŭgus ĉi tie? :
Dum [li estas] komencanto, li estas tre forta.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-23 18:17:25

Malgraŭ ke li estas komencanto, li estas tre forta.
Dank'al ke li estas komencanto, ...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-23 18:28:44

sergejm:Malgraŭ ke li estas komencanto, li estas tre forta.
Dank' al ke li estas komencanto, ...
Bone, dankon.


Mi serĉis unusilaban vorton por traduko. Mi fine uzis "por".

thyrolf (Montri la profilon) 2019-decembro-24 12:28:24

sergejm:Ruse: Для начинающего, он очень силён. - Por komencanto, li estas tre forta.
Eblas ankaŭ diri:
Как начинающий, он очень силён. - Kiel komencanto, li estas tre forta.
Sed la unua varianto estas pli ofta.
Sed estas okazoj kiam eblas nur unu varianto.

Ekz.:
Kiel la unua ludanto Petro ricevas 20 monerojn; kiel la dua ludanto Maria ricevas 21 monerojn.
mi skribus, (sed eble germanisme):

Kiel la unua ludanto Petro ricevas 20 monerojn, tiel la dua ludanto Maria ricevas 21 monerojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-24 12:51:24

sergejm:Ĉu oni uzas esivon se:
Li laboras kiel instruisto kaj li estas instruisto.
Li laboras kiel instruisto, sed li ne estas instruisto kaj nur anstataŭas lin.
Jes, esivo esprimas nur staton, ne ĉu temas pri profesio nek provizora stato. Miakomprene oni uzas la germanan "als" simile, t.e. "Ich arbeite als Lehrer, aber nur zufällig".

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-24 13:05:18

thyrolf:
mi skribus, (sed eble germanisme):

Kiel la unua ludanto Petro ricevas 20 monerojn, tiel la dua ludanto Maria ricevas 21 monerojn.
Sonas strange. "Tiel" montras manieron, kaj ne temas pri maniero. Ĉu vi germane uzus la vorto "dazu"? Ĉiokaze oni povus diri Esperante: ĉi tial la dua ludanto Maria... Alivorte ĉar Petro estas la unua ludanto, tio kaŭzas, estas kialo por ke Maria ricevas la alian sumon. Sed laŭ mi temas pri listigi la ludantoj per sia stato, pozicio en la ludo, do uzu esivon:

Kiel la unua... Kiel la dua... Kiel la tria...

Reen al la supro