Al la enhavo

Hebreaj vortoj en Esperanto.

de Jxusteno, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 08:21:46

Ŝajnas al mi ke la Fundamentaj vortoj "maco" (מצה) kaj "manao" (מן) estas hebredevenaj. Eble ankaŭ la vorto "gargari" estas hebrea kaj devenas de la vorto לגרגר /legar'ger/. Esperanto do ne estas tiom hindeŭropeca, ĉu?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 12:08:40

Ĉu vi scias pri iuj aliaj ekzemploj de hebredevenaj vortoj?

robinvdv (Montri la profilon) 2020-januaro-09 13:10:39

"maco" kaj "manao" laŭ PIV estas vortoj rilataj al judismo, do laŭ mi ne tiom strangas, ke ili venas de la hebrea. La vorto "gargari" venas de la latina "gargarizo", kaj rilatas al la franca "gargariser" kaj la hispana "gargarizar".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 13:17:29

robinvdv:"maco" kaj "manao" laŭ PIV estas vortoj rilataj al judismo, do laŭ mi ne tiom strangas, ke ili venas de la hebrea. La vorto "gargari" venas de la latina "gargarizo", kaj rilatas al la franca "gargariser" kaj la hispana "gargarizar".
Fakte, la vorto "manao" rilatas ankaŭ al kristanismo, islamo kaj eble al iuj aliaj abrahamaj religioj.
"Maco" rilatas ankaŭ al kristanismo. Laŭ mi, PIV estas iom misgvida en tiu ĉi okazo.
Dankon por la informo pri "gargari", mi tamen supozas ke eble Zamenhof elektis ĝin ankaŭ pro tio ke en la hebrea la pasinttempa virseksula formo de la verbo לגרגר estas גרגר /gar'gar/.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 15:16:44

Bonvolu legi Vikipedion.

La ek-estiĝo de ne-hindoeŭropaj vortoj en Esperanton je 5% estu celita kaj atingita. Multe da nocioj jam ne ekzistas en Esperanto.
La indonezia, la araba, la svahila la ĉina estu pli reprezentitaj (estas lingvo kun multo da estantaj/estontaj parolantoj, kaj kiuj influis aliajn lingvojn de iliaj lingvaroj).
El la tri unuaj estu prenitaj kulturaj vortoj, el la ĉina estu prenitaj novvortoj pri novaj teknologioj (interalie).
La okcidentaj hindoeŭropaj lingvoj (konsideru la slavan lingvaron ene) ne plu estu uzita por novaj vortoj kiuj necesas en Eo!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:35:23

Zam_franca:
La okcidentaj hindoeŭropaj lingvoj (konsideru la slavan lingvaron ene) ne plu estu uzita por novaj vortoj kiuj necesas en Eo!
Certe la vortoj prava, pilko, vosto kaj kelkaj aliaj relative maloftaj vortoj sufiĉas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:45:26

Jxusteno:
Zam_franca:
La okcidentaj hindoeŭropaj lingvoj (konsideru la slavan lingvaron ene) ne plu estu uzita por novaj vortoj kiuj necesas en Eo!
Certe la vortoj prava, pilko, vosto kaj kelkaj aliaj relative maloftaj vortoj sufiĉas.
Mi ĉefe pensis pri la "internaciaj vortoj" (komprenu : tiuj kiuj estas en la plejparto de la eŭropaj ingvoj), kiel "atomo", kiu ekzistas en la franca, la angla, la germana (tre supozeble), kaj ankaŭ en la rusa kaj en slavaj lingvoj.

Reen al la supro