Al la enhavo

Miaj demandoj por aliseksemuloj.

de Jxusteno, 2020-marto-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-04 20:53:25

Kiam vi komprenis ke vi estas aliseksema?
Kiel vi aliseksemiĝis?
Ĉu via aliseksemo estas kaŭzita de ia propagando? Eble de iaj modaj ideoj?
Ĉu vi certas ke vi estas aliseksema?
Kiel vi povas certi ke vi estas aliseksema, ne havinte samseksan koramikon?
Eble via aliseksemo estas nur baldaŭ pasonta fazo de via vivo? Eble vi simple konfuziĝis?
Kiel vi elŝrankiĝis kiel aliseksemulo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-04 22:23:43

Ĉu "aliseksemiĝo" volas diri "iu vira ulo, kiu iniĝas / iu ulino, kiu viriĝas"? Mi ŝatus esti certa.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-05 04:56:31

Zam_franca:Ĉu "aliseksemiĝo" volas diri "iu vira ulo, kiu iniĝas / iu ulino, kiu viriĝas"? Mi ŝatus esti certa.
"Aliseksema" tradukiĝas per la francaj hétérosexuelle (ina) kaj hétérosexuel (iĉa).
Aliseksemiĝi signifas iĝi aliseksema.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-marto-05 08:29:08

Oni povus ankaŭ diri: malgeja ridulo.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-05 18:18:29

Jxusteno:
Zam_franca:Ĉu "aliseksemiĝo" volas diri "iu vira ulo, kiu iniĝas / iu ulino, kiu viriĝas"? Mi ŝatus esti certa.
"Aliseksema" tradukiĝas per la francaj hétérosexuelle (ina) kaj hétérosexuel (iĉa).
Aliseksemiĝi signifas iĝi aliseksema.
Ho bone, dankon, nun mi komprenas.
En kiu socio okazas nuntempe - aŭ okazis - elŝrankiĝo de aliseksemuloj? Mi scivolas.
Historie ne okazis tiaj elŝrankiĝoj, ĉu ne? Miakone, ĉiam devis esti tiel, homoj ne komprenis la aliajn kazojn kaj bedaŭrinde, historie toleremo ne nepre kutimis.

Kaj jen kion mi pensas : en pli bona socio, la timo de fari sian "elŝrankiĝon" devus malaperi. Toleremigo ne sufiĉas, kutimigo necesas. Ne tiom gravu malaperenda farendaĵo!


PS (=Post-Skribo) : en la franca ekzistas "l'écriture inclusive" (= la inkluziva skribo). Ekstremistoj volas uzi ĝin ĉiasituacie (ekzemple 'infano', 'knabo' estas en la franca " un enfant", ne ekzistas "une enfante". Tiaj ekstremistoj tamen skribas "un.e enfant.e)", sed homoj kiuj opinias tiel, kiel mi, uzas ĝin en precizaj situacioj (sciu, ke por labori oni kvazaŭ neniam uzas ĝin), kiel tio ĉi : vi ja povis skribi pli rapide kaj pli simple : "hétérosexuel.le", kaj estas tre utila.
Notu bone, ke, laŭ mi, ĝi ne nepre funkcias : 'instruisto' estas en la franca "instituteur" (vire) kaj "institutrice" (ine). Ĉi-foje, "l'écriture inclusive" ne estas facile uzebla : ĉu ni do devas skribi "institut.eur.rice"? Eble, sed mi ne scias, kaj kiel vi povas vidi, "l'écriture inclusive" ĉi-foje ne mallongigas la vorton.

Reen al la supro