Al la enhavo

Ekzameno!

de Ergazomai, 2008-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-05 17:01:47

Helpu!

Je la fino de Aŭgusto mi subtenos mian unuan ekzamenon pri Esperanto, en la itala kongreso ĉe Groseto.

En la ekzameno:

- mi skribos E-an tekston diratan de la ekzamenanto.

- mi tradukos tiun tekston en la itala.

- mi skribos leteron pri mi mem.

- mi subtenos voĉan ekzamenon.

Mi iom timas ne kapabli... kiel devus mi trastudi antaŭ la ekzameno? Ĉu tralegi hazarde la vortaro povus utili okulumo.gif? Mi atendas konsilojn por kiel eble plej bone studi.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-05 18:49:01

Ergazomai:Helpu!
.. mian unuan ekzamenon pri Esperanto, en la itala kongreso...
Mi iom timas ne kapabli... kiel devus mi trastudi antaŭ la ekzameno?
Mi mem faris ekzamenojn pri Esperanto, en Esperanto, dum la lasta Universala Kongreso. Ankaŭ mi iom timis pri ili! Jen miaj sugestoj al vi:

1. Tralaboru specimenan paperon.
2. Studu la gramatikajn partojn de la lernolibro rekomendita de via instruisto. Restudu la vortarojn.
3. Estas normale iĝi iom nervoza antaŭ ekzamenoj. Se eble, antaŭ la ekzameno, havigu trankvilan manĝon, kaj ĵus antaŭ la ekzameno, promenadu, malrapide, provante trankviliĝi kaj koncentriĝi.

Mi volas al vi bonan ŝancon!

Reen al la supro