Al la enhavo

Retorika demando

de StefKo, 2020-marto-25

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-25 21:08:05

Kiam mi faras demandon mi skribas tiel (ekz.):

„Ĉu mi ne estas esperantisto?”

Kiam mi faras demandon ne atendante de mia interparolanto ian respondon mi uzas ĝustan intonacion.
Mia demando estas: “Kiel skribi tian demandon?”. Mi povas fari tiel:

– Ĉu mi ne estas esperantisto? – mi demandis retorike.

Sed tamen kiam mi ne volas uzi la vorton “retorike” kiun homoj malkleraj ne komprenas (aŭ pro aliaj kaŭzoj), kiel skribi tiun demandon?

Vi imagu tian situacion. Mi diskutas kun forumano pri ia esperanta afero kaj li diras, laŭ mi ofende:

– Vi ne estas esperantisto.

Mi, kolera, rediras:

– Mi ne estas esperantisto?

En tiu ĉi eldiro mi ne demandas mian interparolanton, ĉu mi ne estas esperantisto, mi kategorie asertas ke mi estas esperantisto kaj ne atendas la respondon de li! Kiel ĉi frazon vi skribus en via nacia lingvo kaj kiel en Esperanto? Ĉu tiel:

– Mi ne estas esperantisto!?

En la Pola en tia demando mi uzus, anstataŭ la partikulo "czy" (esp. ĉu), la partikulon "czyż" ( esp. ???):

- Czyż ja nie jestem esperantystą?
- Ĉu (???) mi ne estas esperantisto?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-25 22:00:42

– Mi ne estas esperantisto!?
Miapense tio ĉi taŭgas.

Ĉu mi skribu honeste? Jen! : mi ja rimarkis freŝdate, ke vi ne uzis "ĉu" tie, kie mi certe skribintus "ĉu". Kaj mi imagis, ke vi uzis la pol-devena "ĉu" tiel, kiel vi uzas pole "czy".
Mi do pravis!

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-26 04:27:03

En la rusa mankas vorto samradika kun pola "czy", sed "-ż" estas - "ж(е)". En Esperanto - "ja". Sed vi ne poa uzi ĝin kun "ne".
Mi proponas:
– Ĉu ja mi estas esperantisto?!
– Ĉu mi jam ne estas esperantisto?!
– Ĉu mi vere ne estas esperantisto?!

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-26 08:06:59

Stefko

Vi pravas, ke certe en naturaj lingvoj oni uzas intonacion por distingi inter vera kaj retorika demando. Mi kredas, ke oni ankaŭ povas uzi intonacion kun gestoj kaj mienoj por esprimi retorikan demandon, kiam oni Esperante parolas. Se oni ne vidas la parolanton aŭ temas pri skribita teksto, oni bezonas aliajn rimedojn. Mi skribus:

- Ĉu mi ne estas esperantisto?!
- Ke mi ne estus esperantisto?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-26 08:18:38

sergejm:En la rusa mankas vorto samradika kun pola "czy", sed "-ż" estas - "ж(е)". En Esperanto - "ja". Sed vi ne poa uzi ĝin kun "ne".
Etaj rimarkoj

La verbo "manki" estas malfacile uzi, ĉar oni devas indiki tion, kio ne havas, per dativa esprimo "al": Al la rusa mankas… Ĉi tial mi preferas uzi "manki" nur tiam, kiam oni ne bezonas indiki malhavanton. Ekz. Mankas monon. Se oni bezonas indiki malhavanton, mi preferas uzi la verbon "malhavi", kiu estas pli simple uzi. Ekz. La rusa malhavas… Fakte via esprimo "En la rusa mankas…" similas la finnan esprimon "De la finna mankas…" tiel, ke vi ŝajnas percepti ne-havanton iel kiel loko ridulo.gif

Oni ja povas uzi la vorton "ja" kun "ne" (vd. diskuton ĉi tie en Lernu):

- Ĉu mi pravas?
- Ne, vi ja ne pravas!

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-26 12:50:49

Retorikaj demandoj estas utilaj en diskutoj. Kial? Retorika demando havas du funkcioj - ĝi enhavas konstaton kaj samtempe estas demando. Do nia interparolanto ricevas nian decidan vidpunkton kaj invito (provoko) por plue diskuti.
Kio rezultas el tio? En skribaĵo devas esti demandosigno (ĉusigno). Povas esti ke tian demandon oni devas skribi sen "ĉu"? Tiel:

– Mi ne estas esperantisto!? - retorika demando (en parolo mi estas akcentata, ĉe la fino !?)
– Ĉu mi ne estas esperantisto? - kutima demando (intonacio alsupra)

Reen al la supro