Al la enhavo

Kion vi plej volas fari post La COVID-19?

de Lumo_destino, 2020-aprilo-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

pstudier (Montri la profilon) 2020-aprilo-18 02:41:20

Ne morti kai manĝi ĉe restoracio.

ksb1020 (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 18:18:32

Post la kvaranteno mi iros ankaŭ al la frizisto, miaj haroj nun estas tre longaj.
2. Mi iros kun mi fianĉino al feriejo!

ksb1020 (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 23:23:45

La kvaranteno daŭros ĝis la 26a de majo en mia stato.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 01:14:20

Reiros al mia hejmurbo, interna mongolo, por manĝi ŝafaĵon aŭ ŝafviandon tiom kiom mi volas laŭplaĉe !

jchthys (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-07 11:13:35

Brakumi geamikojn.
Danci kaj kanti kun aliuloj.
Ricevi la sanktan komunion.

Komunismesperant (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-07 22:58:11

Lumo_destino:Kion vi plej volas fari post La Covid-19?

what will you do most after the Covid-19 ?

疫情结束后你最想做什么?
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Mia novjara revo kaj plano de 2020:
ekzercado(✘)
ricevu A en ekzameno(✘)
vojaĝi(✘)
legi librojn(✘)
amikiĝi(✘)
...
sana(✔)
Mi volas apologii post kiam la pandemio de Covid-19 malkomenciĝos, la tre necesajn bonaĵojn kiuj, la feminismo, la internaciismo, la komunismo, la ekologiismo, la pacifismo, la kontraŭmilitarismo kaj la esperantismo estas!

Kaj mi volas defendi ankaŭ ĉiam, eĉ antaŭ kiam ĉi tiu pandemio malaperos, ĉi tiujn bonaĵojn!

ur4qtp (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 13:31:50

Fone de kardiovaskulaj malsanoj, kancero, trafikakcidentoj kaj ceteraj delonge kutimaj ĉarmecoj de vivo la koronavirusa epidemio vere ne ekzistas. Se ne estus amaskomunikiloj, tiam neniu nenion rimarkus.
Mi vivis kaj vivas ordinaran vivon. Kaj Dio estu laŭdata!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 14:48:56

"Se ne estus amaskomunikiloj, tiam neniu nenion rimarkus."
Krom almenaŭ mi (kaj mi ja ne estas escepto!), pro tio ke unu el mia familianoj ege malfortiĝis, varmfebriĝis, kaj tusegadis dum deko da tagoj, kaj ke alia, tiam maljuna familiano de mi kvazaŭ mortis (laŭ kuracistoj ŝi havis nur kelkajn horojn por vivi plu) pro aĉa malsanego, kiu malfortegigis ŝin ekstreme.

ur4qtp (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-13 06:40:52

Bloomberg demandis "kial la koronaviruso ne mortigis multe da Rusoj?" Vi, verŝajne, ankaŭ afliktita de ĉi tio. Tiel mi aprezas vian "-".

Mi nur priskribis mian situacion. Vian situacion mi ne scias.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-13 09:04:29

Komunismesperant:Mi volas apologii post kiam la pandemio de Covid-19 malkomenciĝos, la tre necesajn bonaĵojn kiuj, la feminismo, la internaciismo, la komunismo, la ekologiismo, la pacifismo, la kontraŭmilitarismo kaj la esperantismo estas!

Kaj mi volas defendi ankaŭ ĉiam, eĉ antaŭ kiam ĉi tiu pandemio malaperos, ĉi tiujn bonaĵojn!
Neniu ismo estas bonaĵo per si mem. Tio dependas pri tio, kion oni faras nome de ĝi. Komunismo ne kapablis eviti sian deflankiĝon al stalinismo. Pacifismo ne sukcesis eviti la duan mondmiliton kaj eĉ kuraĝigis la plej fiajn. Internaciismo povas iĝi imperiismo...

Pli bone oni uzu la kovidan tempon por pripensi kaj interŝanĝi ideojn por ne estigi novajn aĉaĵojn el bonaj intencoj...

Reen al la supro