Al la enhavo

Kiun revivigi? Opini-sondado

de Zam_franca, 2020-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-08 17:54:33

Se vi povus revivigi dummomente tri famajn historie gravajn homojn, por babili dum kelkaj horoj, kiujn vi elektus?
Ĉu Zamenhof, ĉu grava homo en via religio se vi havas, ĉu heroo de via lando, ĉu artisto, ĉu... historia aĉulo, ĉu nunamonde tre ŝatata homo kiel Gandio...?

Mi mem elektus la iniciatinton de nia lingvo, Zamenhof, la franca verkiston kaj politikiston Viktoro Hugo, kaj poste mi hezitus inter la murdita franca pacema politikisto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj Jean Jaures, la tirana imperiestro Napoleono, la brita verkisto Orvelo kaj la franca martiro de la dua mondmilito Jean Moulin. Mi supozas, ke mi elektus ĉi tiun lastan homon.

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-09 09:30:45

Savinien Cyrano de Bergerac
Johannes Vermeer
Johann Sebastian Bach (Johano Sebastiano Baĥo)

Reen al la supro