Al la enhavo

Fola demando: kiel oni diras "meme" en Esperanto?

de Mcfero, 2020-novembro-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Mcfero (Montri la profilon) 2020-novembro-25 14:56:12

Saluton! Mi estas komencanto, kaj mi provas lerni novajn vortojn. Mi ĉiam praktikas per skribi sur miajn blogojn, kaj mi renkontas ĉi tiu problemo. Kiel oni diras "meme"?

Ĉu jam estas vorto por tio? Ĉu ĝi estas nur "memeo" aŭ kuna vorto? Mi estas scivola! Mi serĉis Vikipedio sed mi trovis nenio.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-25 16:39:05

Mi legis ie la vorton "memeo", kiu al mi ŝajnas taŭga. Mi ne konas alian vorton samsignifantan.
Mi serĉis sur/en Vikipedio (aŭ: traserĉis Vikipedion) sed mi trovis nenion.
Jen.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-25 17:57:39

Mi trovis "memeo" en vortaro de Kondratjev kun traduko "мем"
Google ankaŭ tradukas tiel kaj anglen "meme".

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-26 19:49:14

nornen:Mi legis ie la vorton "memeo", kiu al mi ŝajnas taŭga. Mi ne konas alian vorton samsignifantan.
Mi serĉis sur/en Vikipedio (aŭ: traserĉis Vikipedion) sed mi trovis nenion.
Jen.
Kvankam la vorto estas la sama, tiu artikolo ne temas pri interretaj memeoj, sed pri la teorio, el kie oni prenis la nomon por interretaj memeoj.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro