Al la enhavo

Hispanujo, Skotujo kaj Eŭropunio

de Zam_franca, 2021-januaro-02

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-02 20:39:16

La plejparto de la skotoj, almenaŭ laŭ kelkaj francaj komunikiloj kiuj ŝajne ŝategas priparoli tiun temon, vere deziras sendependecon, por reiĝi parto de Eŭropunio.
Sed se Skotujo sendependiĝas kaj deziras realiĝi al EU kiel sendependa ŝtato, ĉu vi pensas ke Hispanujo akceptus tion? Sendependistoj, interalie en Katalunio, povus tiam denunci la - laŭ ili - hipokritecon de la hispana ŝtato kiu neniam akceptus sendependan Katalunion ene de EU, ĉu ne?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-03 18:59:21

Sendependiĝo estas nur vorto, ĉar nun la EU-landoj ne plu estas tiaj. La vera demando estas kion Katalunio, Korsiko, Eŭskio, Bretonio, ktp rajtus fari se ili iĝus sendependaj kadre de EU. Ĉu oni timas, ke ili ankaŭ forlasus la union?

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-03 19:37:25

Se tiuj regionoj iĝus sendependaj landoj kaj membroj de EU, ili povus agi ene de EU kiel hodiaŭ agas Francujo, Hispanujo, Irlando ktp, krom se okazas fundamenta ŝanĝo.
Mi ne plu memoras la precizan citaĵon, sed Josep Borell, kataluna, hispana kaj eŭropa politikisto, iam trafe rimarkigis ion: katalunaj naciistoj deziras eliri Hispanujon, ĉar ĝiaj aliaj regionoj ŝtelus la riĉecon de Katalunio, sed samtempe ili volas resti en Eŭropunio. Ili eraras, ĉar ili ne komprenas kio estas unu el la plej bazaj principoj de EU: solidareco. Do kiam ili ankaŭ komprenos, ke sendependa Katalunio ene de EU devus esti solidara al pli malricâj landoj, ĉu ili ankaŭ volos eliri Eŭropunion?

derverwandte (Montri la profilon) 2021-januaro-05 08:29:00

Skoltlando NE estas hispanio

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-05 09:43:54

derverwandte:Skoltlando NE estas hispanio
Mi neniam diris la malon, ĉu ne?

Se ŝtato deziras aliĝi al Eŭropa Unio, tiu aliĝ-propono devas esti validigita de ĉiuj 27 membraj ŝtatoj, do Germanujo, Italujo, Bulgarujo ktp... Kaj Hispanujo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-05 10:55:22

Zam_franca:Se tiuj regionoj iĝus sendependaj landoj kaj membroj de EU, ili povus agi ene de EU kiel hodiaŭ agas Francujo, Hispanujo, Irlando ktp, krom se okazas fundamenta ŝanĝo.
Mi ne plu memoras la precizan citaĵon, sed Josep Borell, kataluna, hispana kaj eŭropa politikisto, iam trafe rimarkigis ion: katalunaj naciistoj deziras eliri Hispanujon, ĉar ĝiaj aliaj regionoj ŝtelus la riĉecon de Katalunio, sed samtempe ili volas resti en Eŭropunio. Ili eraras, ĉar ili ne komprenas kio estas unu el la plej bazaj principoj de EU: solidareco. Do kiam ili ankaŭ komprenos, ke sendependa Katalunio ene de EU devus esti solidara al pli malricâj landoj, ĉu ili ankaŭ volos eliri Eŭropunion?
"Solidareco" signifas nenion, se oni ne havas la respondon al tiuj tri demandoj:

- kiu rajtas decidi?
- kiu devas doni?
- kiu povas ricevi?

Eble Katalunio preferas la decidojn de UE ol tiuj de Hispanio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-05 11:23:36

- kiu rajtas decidi?
Ĉiuj landoj. Kompreneble, la plej potencaj kaj la multloĝantaraj landoj havas pli da decido-povon, sed eĉ malgrandaj, teorie senpotencaj landoj povas decidi. Ekzemple, nuntempe Bulgarujo sole blokas la procezon por la aliĝo de Nord-Makedonujo al EU (kaj tio problemas, laŭ mia persona opinio).
- kiu devas doni?
Ĉiuj, sed donas pli ol la aliaj kompreble la plej riĉaj.
- kiu povas ricevi?
Ĉiuj, sed ricevas pli ol la aliaj kompreble la plej malriĉaj.

Grava argumento de katalunaj naciistoj por sendependiĝo estas ke Katalunio estas eble ekonomie la plej grava regiono de Hispanujo, kaj do ja pli bone elturniĝus sendepende, sen bezoni helpi la malriĉajn partojn de Hispanujo.

Matthias_sauvergeat (Montri la profilon) 2021-januaro-16 10:11:24

La malsimileco inter skotlando kaj Katalunjo estas ke Skotlando devas forlasi europo pro brita elirejo.

thyrolf (Montri la profilon) 2021-januaro-16 11:08:31

kredas mi, ke la eŭropa unio unue devus reformi siajn decido-regulojn iomete, antaŭ ol akcepti amasojn de novaj membroj. La ekzemplo de Pollando kaj Hungario montras, kion mi volas diri.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-16 15:05:01

thyrolf:kredas mi, ke la eŭropa unio unue devus reformi siajn decido-regulojn iomete, antaŭ ol akcepti amasojn de novaj membroj. La ekzemplo de Pollando kaj Hungario montras, kion mi volas diri.
Fakte, la ekzisto de tiaj aŭtokratioj ene de EU povus senkuraĝigi multajn por-eŭropajn homojn de Balkanio (la ĉefa regiono en Eŭropo konsiderante la nombron da kandidataj landoj por EU) por kiuj esti parto de Eŭropunio ĝuste signifas esti protektata kontraŭ aŭtokrataj estroj.
Do mi samopinias pri tio, ke por pli bona pligrandiĝo, endas reformi la sistemon por efike forigi aŭtoritatismon el la Unio.

Reen al la supro