Ke daftar isi

Kiel mi povus bone kompreni parolatan esperanton?

dari josell, 30 September 2008

Pesan: 13

Bahasa: Esperanto

josell (Tunjukkan profil) 30 September 2008 23.02.47

Mi jam komprenas tre bone la verkitan esperanton, sed mi ankoraŭ ne komprenas aŭskulte esperanton.

Kion vi konsilas por solvi tiun problemon?

Dankon.

Sebasities (Tunjukkan profil) 30 September 2008 23.10.10

Mi sugestas al vi aŭskulti http://radioverda.com/
La prononco ne estas tro rapida.
sal.gif

AlfRoland (Tunjukkan profil) 1 Oktober 2008 11.04.50

Sal' Josell, ankaŭ estus utile kiel eble plej frue ekzerci paroli esperanton. Mem mi ankoraŭ ne flue parolas ĉar mankis eblecon paroli. Nuntempe tamen estas Skajpo (Skype) kaj aliaj programoj ekzemple Ekiga por Linukso kaj eble ĝi ankaŭ estas en Vindoza versio.

Se vi volas testi, kontaktu min se vi ne konas alian parolanton!

horsto (Tunjukkan profil) 1 Oktober 2008 11.16.03

Ankaŭ la prelego de Anna Löwenstein pri Tolkien estas bonege komprenebla, vidu kaj auskultu!

josell (Tunjukkan profil) 1 Oktober 2008 18.08.20

Dank' al ĉiuj vi, ĉar utile respondis al mi. Mi sekvos viajn konsilojn; Dankegon.

josell (Tunjukkan profil) 1 Oktober 2008 18.09.12

ĉu ekzistas iu aŭ iuj esperantistaj organizoj puerto-rikaj (Puerto Rico)?

Espi (Tunjukkan profil) 1 Oktober 2008 19.59.01

josell:ĉu ekzistas iu aŭ iuj esperantistaj organizoj puerto-rikaj (Puerto Rico)?
Saluton Josell,

hazarde mi trovis ĉe "http://www.esperanto-usa.org/?q=node/447" sekvantan kontakton:

PUERTO RICO

* Contact: Alberto J. Rodriguez
PMB004
RR 7 Box 7460
San Juan PR 00926-9183
(787) 942-9044
alberto.jose.rodriguez@gmail.com

Amike
Klaus-Peter

alfred14 (Tunjukkan profil) 2 Oktober 2008 06.29.27

la prelego de anna Löwenstein estas tre bonege komprenebla
dankon dankon pro tio

horsto:Ankaŭ la prelego de Anna Löwenstein pri Tolkien estas bonege komprenebla, vidu kaj auskultu!

horsto (Tunjukkan profil) 2 Oktober 2008 09.41.15

alfred14:la prelego de anna Löwenstein estas tre bonege komprenebla
dankon dankon pro tio
Ne dankinde. La prelego ŝajne same plaĉis al vi kiel al mi. Ĉu vi ankaŭ vidis la duan parton?

sinjoro (Tunjukkan profil) 6 Oktober 2008 13.07.18

Ĉar tamen Esperanto estas lingvo internacia, ne ekzistas en ĝi unu uzata prononco. Pluraj homoj elparolas ĝin per sonoj de siaj gepatraj lingvoj, aŭ eĉ nekorekte. Tial mi rekomendas al vi, por bone kompreni ĉiujn, ne nur aŭskulti bonajn legantojn kiel Anna Lowenstein, sed ankaŭ eĉ komencantojn - ne sekvu ilian manieron prononci, sed alkutimiĝu al ĝi. Per skajpo vi povos facile trovi parolemulojn, kaj ja estas pluraj radioelsendoj el ĉiuj mondopartoj.

Kembali ke atas