Al la enhavo

Tutmonda krizo

de piotrek92, 2008-oktobro-06

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-05 17:24:59

torreden:
Jes, vera komunismo (se la vorto estas malbone ŝarĝita, oni devas trovi alian nomon pli belan por la nova sistemo), kie ĉiu homo estas konscia ke la bono de la socio dependas de li.
(Mi scias ke estas nereala... ) ploro.gif
Bedaŭrinde, vi pravas. Ĉiu homo estas nature egoisma, tial ĉiu strebas nur por sia propra bono kaj nur poste (aŭ neniam) por bono de la socio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 20:28:13

Tial komunismo atingeblas kiel horizonto.
Kredu min, gesinjoroj. lango.gif

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-06 07:59:15

Krizoj estas normalaj periodoj de redistribuiĝo de kapitaloj. Ili necesas por developiĝo, samkiel por developiĝo de homo necesas psikologiaj krizoj. Homoj kutimiĝis percepti krizon kiel malbono. Jes, ĝi estas nenormala stato suferiga, sed neevitebla kaj necesa. Eviti krizojn neniam eblos, ili estas natura fenomeno.

P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj ridego.gif, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-novembro-06 11:35:06

nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj ridego.gif, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.
Ĉu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?

Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?

En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-06 12:18:46

Terurĉjo:
nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj ridego.gif, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.
Ĉu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?

Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?

En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?
Tio ne rilatas al krizoj. Dum en kapitalismaj landoj estis periodoj de industria malkresko, eksigo de multegaj laboristoj, en sovetunio tio ne okazis. Jes, estis banale malriĉa lando, sed ĝi malrapide developiĝis, ial. Kaj mondaj krizoj ne tre influis internon.

Reen al la supro