Al la enhavo

Atentu fitrejnitojn!

de StefKo, 2021-majo-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-22 15:00:50

Kiel mallonge nomi viron kiu ŝajnigas sportulon: vestas sin kiel sportulo, ekzerciĝas, halteras ktp. kaj samtempe estas brutalo, vulgara, triviala primitivulo. En la pola ekzistas la vorto „dresiarz” (prononcu, pli malpli „dresjaŝ”)? La vorto devenas de la vorto dres (fr. survêtement, ang. tracksuit, his. chándal, nor. joggedress).
Sporteskulo, muskolulo, sporta primitivulo, dresulo, dresiĝulo, fidresulo, fidresanto, sportdresulo, trejniĝulo, fitrejnito?
Plue, kiel nomi la kutiman manieron, en kiu la viro agadas, parolas kaj vivas?
Mi proponas fitrejnito kaj fitrejnitismo, kaj vi? Ĉu vi havas tiajn kulturgrupojn?

https://en.wikipedia.org/wiki/Dresiarz

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-23 09:28:34

Kalle Kniivila uzas la vorton "sportkompleto" por priparoli la vestaĵon.

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-24 15:58:08

Dresiarze (aŭ гопники) ĉi tie en Gvatemalo ne estas. Eble la plej komparebla afero estas la "cholos". Ili vestas vestaĵojn tro grandajn kun pantalonoj sidantaj sub la pugo, vestas sportŝuojn, portas oraĵojn (dikajn orajn kolierojn), havas tatuaĵojn en la tuta korpo (kaj en la vizaĝo), dancas "cumbia", ĝenerale estas anoj de "maras" (Calle 18 (de la kartelo de Sinaloa), Mara Salvatrucha (de la kartelo Los Zetas), ktp) kaj sekve portas pafilojn.

Ne alproksimiĝu al cholos; povas esti mortige.

- - - -

Tio estis la unua fojo, ke mi vidis la vorton "chándal"... Ĉi tie oni diras "pants" o "traje deportivo".

Reen al la supro