Al la enhavo

Kiel elekti inter peni kaj provi?

de nw2394, 2006-novembro-24

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nw2394 (Montri la profilon) 2006-novembro-24 13:03:25

En la vortaro, peni kaj provi havas la saman signifon (anlge, "to try" aŭ "to attempt"). Kio estas la malsameco?

Amike, Nick

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-novembro-24 16:20:44

La diferencon inter la du vortoj, oni povas vidi per la signifo, kiun mi trovis en la vortaro:

peni (pen·i)
multe provi, forte labori por fari ion

provi (prov·i)
fari por vidi, ĉu oni povas fari

Du ekzemploj estas jene:

Mi provis la supon, kaj decidis ke mi ŝatis ĝin.

Mi penis iniciati Esperanto-klubon, sed mi ne sukcesis.

Se mi estas malprava, bonvolu korekti min!

Samideane,

Benjamin

T0dd (Montri la profilon) 2006-novembro-24 16:28:24

Novico Dektri:La diferencon inter la du vortoj, oni povas vidi per la signifo, kiun mi trovis en la vortaro:

peni (pen·i)
multe provi, forte labori por fari ion

provi (prov·i)
fari por vidi, ĉu oni povas fari

Du ekzemploj estas jene:

Mi provis la supon, kaj decidis ke mi ŝatis ĝin.

Mi penis iniciati Esperanto-klubon, sed mi ne sukcesis.

Se mi estas malprava, bonvolu korekti min!

Samideane,

Benjamin
Vi pravas, sed la signifo de "provi" iom fandiĝas kun tiu de "peni". Ekzemple, Reta Vortaro donas trian signifon de "provi" ĉi tiel: "Peni fari ion malgraŭ necerta sukceso". Do oni rajtas diri, "Mi provis iniciati E-klubon."

nw2394 (Montri la profilon) 2006-novembro-24 18:13:44

Dankon, Nick

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-21 01:32:09

``provi``
``peni``
``klopodi``

estas ordigitaj laŭdaŭre... ``provi`` ne okupas tro da tempo, sed ``klopodi`` estas malrapide. ``peni`` troviĝas meze de ĉiuj.

Reen al la supro