Al la enhavo

Kion vi opinias pri la filmoj de Imagu?

de Miland, 2009-februaro-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 11:45:31

La kompanio Imagu faris la unuajn Esperantajn filmojn en la nuna jarmilo, Gerda Malaperis! kaj La Patro. Ili plaĉis al mi, kvankam Gerda evidente estis farita por komencantoj, kaj La Patro estas nur 40 minutojn longa.
Kion vi opinias pri ili?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-12 13:53:11

Mi ne vidis iun ajn. Kie ili haveblas?

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 14:19:11

Rogir:Mi ne vidis iun ajn. Kie ili haveblas?
Jen unu loko.

Ĉu la Nederlanda Esperanto-Asocio ne havas retbutikon?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-12 17:58:09

Verŝajne jes, sed mi estas tro pigra por esplori. Kaj plie, mi volas legi ĉu estas aĉetindaj tiuj filmoj antaŭ aĉeto.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-01 03:39:19

Karambolis okulumo.gif

KienLi (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-01 11:29:01

Ambaŭ filmoj estis prezentitaj en Verda Filmejo.

Gerda malaperis:

http://filmoj.net/gerda-malaperis

La Patro:

http://filmoj.net/la-patro

Mia opinio pri filmoj estas bona, certe ne perfekta, sed bona. Oni devas spertiĝi, pli poluri la proceson, sed mem la fakto, ke aperis tiuj filmoj estas aplaŭdinda.

Reen al la supro