Al la enhavo

"Nelegita mesaĝo" kaj vortaro

de KienLi, 2009-februaro-26

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

KienLi (Montri la profilon) 2009-februaro-26 23:02:12

unu el uzantoj atentigis min pri la fakto, ke en MESAĜOJ, en la stato de mesaĝo (ĉu legita aŭ nelegita) en alternativa teksto de bildeto koverteto estas skribita "Nelegita mesaĝo" dum la koverto estas malfermita.

La alia montris eraron en vortaro

mi citas ruse:
"6)Это вообще в службу поддержки писать надо, ну да ладно, напишем сюда, кто-нибудь да переведет.
Небольшой косяк при использовании словаря. Допустим, я хочу узнать смысл слова Vizaĝeto.
Он мне напишет:
vizaĝeto (vizaĝ·et·o ← vizaĝ·o)
личико.

Хочу узнать слово, от которого оно произошло. Нажимаю на vizaĝ·o.
В итоге в строке поиска vizaĝ·o и вариантов ответа 0.
Все потому, что мешает точка(·). Её убрать и все нормально. Но вручную это делать нехорошо.
Если это важно, у меня ОгнеЛис."
Estas eraro en vortaro. Ekzemple, mi volas ekscii la signifon de vorto Vizaĝeto.
La vortaro respondas:
vizaĝeto (vizaĝ·et·o ← vizaĝ·o)
личико.

Nun mi volus scii, de kiu vorto ĝi devenas.
Mi klakas sur vizaĝ·o.
Rezulte en serĉkampo aperis linio "vizaĝ·o" kaj en respondoj 0.

Tio aperas pro punkto(·). Se oni ĝin forigas, ĉio enordas.
Sed permane fari tion maloportunas.
Se tio gravas mi uzas fajrovulpon.

Espi (Montri la profilon) 2009-februaro-27 00:34:17

Saluton KienLi,

bonvolu vidi en "lernu!-Vortaro" en la lingva elekto "Eo-Eo" kaj eble vi trovos klarigon (aŭ en la Reta Vortaro).

Amike
Espi

KienLi (Montri la profilon) 2009-februaro-27 12:52:00

Espi:Saluton KienLi,
bonvolu vidi en "lernu!-Vortaro" en la lingva elekto "Eo-Eo" kaj eble vi trovos klarigon (aŭ en la Reta Vortaro).
Sal, Espi,

temas ne pri klarigoj, sed pri teknika maloportuneco, kiu aperas pro punkto en la mezo (·).

Provu mem!

Amike,
Saŝa

fizikisto (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:18:30

Saluton Saŝa,

maldekstre de la sago, vi povas klaki sur vortetoj inter la punktoj. Nur dekstre de la sago, ĝi ne funkcias.

Amike
Klaŭs

KienLi (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:37:25

fizikisto:Saluton Saŝa,

maldekstre de la sago, vi povas klaki sur vortetoj inter la punktoj. Nur dekstre de la sago, ĝi ne funkcias.
Interese, tiel funkcias. Vi pravas, Klaŭs.

Sed tamen tio ne logikas. Intuicie oni klakos la vorton, kies signifon oni ŝatus scii, do tio estas la vorto dekstre de la sago. okulumo.gif

bbc (Montri la profilon) 2009-marto-29 05:00:44

Tiu estis mi, kiu rimarkis tian problemon. Ĉu tio estas korektebla?

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 12:23:08

Problemo pri "Nelegita mesaĝo" riparita. Pri la vortaroj necesas ankoraŭ esplori.

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 13:06:31

Problemon pri la vortaro mi ankaŭ ŝajne sukcesis ripari. Sed atentu, ke necesas bone refreŝigi la paĝon, por ke ne estu uzataj malnovaj skriptoj.

bbc (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 17:18:18

Ho, dankon!

Reen al la supro