Al la enhavo

Mia kredo - Dio estas Mondo

de vedev, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-03 10:56:24

ĉu tiu Martinus THOMSEN?
Certe!

Li certe estas interesa persono kaj li estas la kaŭzo ke mi komencis lerni esperanton.
Se vi iteresas, min povas provi rakonti...
Bonvolu, mi ŝatus legi!!!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-04 12:16:15

Trold: Bonvolu, mi ŝatus legi!!!
Bonvolu!

http://vedev.livejournal.com/5433.html

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-05 12:16:47

Certe tre interesa sperto, ĉu vi nur spertis tian sperton unu foje?
Se vi ŝatas legi iom de Martinus kelkaj de liaj libroj estas tradukita al esperanto. Li skribas iom pri tiel nomataj kosmaj ekbriloj eble kiel ekzemple via sperto. ke ili povas tute ŝanĝiĝi la percepto de la vivo poste, sed ili ofte nur okazas unu fojo dum unu vivo.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-05 13:49:07

Dio estas perfekta, sed la mondo ne.
Tial Dio ne estas la mondo.
Simple, ĉu ne?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-05 19:54:43

Miland:Dio estas perfekta, sed la mondo ne.
Tial Dio ne estas la mondo.
Simple, ĉu ne?
Kial Dio estas perfekta, sed la mondo estas ne perfekta? Mi scias - ĝi estas absolute perfekta!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-05 20:07:32

Trold:Certe tre interesa sperto, ĉu vi nur spertis tian sperton unu foje?
Se vi ŝatas legi iom de Martinus kelkaj de liaj libroj estas tradukita al esperanto. Li skribas iom pri tiel nomataj kosmaj ekbriloj eble kiel ekzemple via sperto. ke ili povas tute ŝanĝiĝi la percepto de la vivo poste, sed ili ofte nur okazas unu fojo dum unu vivo.
Jes,tian grandan sperton - unu foje. Sed - estas multe da malgrandajn okulumo.gif- en ĉiu momento. Mi legos libroj de Martinus baldaŭ - sed nun mia kono de Esperanto ne estas sufiĉa, mi estas nur komencanto. Mi lernas Esperanton dum 10 tagoj.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:16:58

vedev:Kial Dio estas perfekta, sed la mondo estas ne perfekta?
Temas pri libera volo. Homoj kiuj misuzas la liberan volon malboniĝas aŭ eĉ krimuliĝas, ĉu ne?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:56:56

Miland:Dio estas perfekta, sed la mondo ne.
Tial Dio ne estas la mondo.
Simple, ĉu ne?
Oni povas diri:

La mondo ekzistas, sed la dioj ne...

Do, la mondo ne estas dio.

Ankaŭ tre simple okulumo.gif

(Mi ne volas ofendi neniun, mi respektas la homojn kiuj kredas je dio(j))

Amike,

Daniel.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-06 06:57:14

Miland:
Temas pri libera volo. Homoj kiuj misuzas la liberan volon malboniĝas aŭ eĉ krimuliĝas, ĉu ne?
Ne. ĉar tio estas malbona pro iu, estas bona pro alia. lupoj estas tre malbona pro leporoj, sed lupo manĝi malfortajn kaj malsanajn leporojn. Do - ili liberigas lokon
por fortaj kaj sanaj. Ne estas nepre fortaj korpore - eble forte intilekte.
Krimuli? Policistoj ofte estas pli malbone.

Kiu estas vera krimulo - ofte ne estas simpla demando.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-06 07:21:36

henma:
Oni povas diri:
La mondo ekzistas, sed la dioj ne...
Do, la mondo ne estas dio.
Sal!

Vi diras tion, ĉar vi, verŝajne, estas kristano, kaj vi legis:
* Neniu iam vidis Dion * (Johano 1.18)

Sed - vi povas diri ankaŭ en Johano 1:

*9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
*

*la mondo lin ne konis* - vi verŝajne scias, ke tio estas por Jesuso - sed ĉu vi vidis la kato, spektantan memon en spegulo?*

ankaŭ en Johano 1
*8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo *

Reen al la supro