Al la enhavo

verboj

de crescence, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 17:39:19

sal'

Oni diras :

La domo brulas... Kial ne La domo bruliĝas ? (kiel : La muzeo fermiĝas.)

------------

La gardisto fermas la museon.... Kial ne La gardisto fermigas la museon. ? (kiel La ĝardenisto bruligas herbojn.)

------------

Kiu estas la malsamenco inter la verboj naski kaj naskigi ?

------------

La elekto inter la afiksoj -i -iĝ- kaj -ig- ŝajnas al mi tre malfacila. demando.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 17:57:50

Jes, tio estas iom malfacile. Ĝi dependas de ĉu verbo estas transitiva aŭ ne.

"La domo brulas" ĉar "bruli" estas netransitiva verbo (tial "mi bruligas la domon")
"La gardisto fermas la muzeon" ĉar "fermi" estas transitiva verbo (tial "la muzeo fermiĝas")

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 18:19:20

darkweasel:Ĝi dependas de ĉu verbo estas transitiva aŭ ne.
Dankon,

Kiel oni scias ĉu verbo estus transitiva aŭ ne, sen vortaro ĉiam sub la brako ?

mastro Jano (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 19:03:21

crescence:sal'

Oni diras :

La domo brulas... Kial ne La domo bruliĝas ? (kiel : La muzeo fermiĝas.)

------------

La gardisto fermas la museon.... Kial ne La gardisto fermigas la museon. ? (kiel La ĝardenisto bruligas herbojn.)

------------

Kiu estas la malsamenco inter la verboj naski kaj naskigi ?

------------

La elekto inter la afiksoj -i -iĝ- kaj -ig- ŝajnas al mi tre malfacila. demando.gif
Pro homa idiomo oni diras tiel. Prahomo vidis bruli arbon, sed li ankoraŭ ne sciis de kio tiu arbo bruliĝis, tial li konceptis tiel, ke la arbo faras ion.

Male, muzeovizitanto scias, ke muzeo fermiĝas fare de gardisto. La direktoro de la muzeo fermigas ĝin per gardisto.

Akuŝisto en konvena tempo scias naskigi gravedulinon.

Mi preskaŭ ĉiutage paŝtas niajn kaprojn. Certaj sovaĝaj bestoj paŝtiĝas sen paŝtanto. Ili estas sinpaŝtantoj.

tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 20:22:28

crescence:
darkweasel:Ĝi dependas de ĉu verbo estas transitiva aŭ ne.
Dankon,

Kiel oni scias ĉu verbo estus transitiva aŭ ne, sen vortaro ĉiam sub la brako ?
Sen vortaro oni ne povas 100% certi ĉu verbo estas transitiva aŭ ne. Sed ofte la transitiveco estas evidenta en la baza signifo de la verbo. Se vi bone lernas la veran signifon de la verbo, la transitiveco kutime estos plimalpli facile eksciebla.

Ekzemple manĝi. Estas klare de la signifo de la vorto, ke ĉi tiu estas transitiva verbo, ĉar oni nepre devas manĝi ion (eĉ se vi ne mencias tion kion oni manĝas).

La transitiveco de aliaj verboj estas iom malpli evidenta. Ekzemple boli. Estas preskaŭ neeble por la komencanto aŭtomate scii, ĉu tiu verbo estas transitiva aŭ ne. SED!.. se vi lernas la veran signifon de la verbo la problemo estos malpliigita. La signifo de boli ne estas "kaŭzi ion esti en stato de 100° gasiĝo" (signifo kiu iafoje aperas en aliaj lingvoj). La signifo estas simple ESTI en tiu stato. Do se vi volas diri "kaŭzi ion esti en bolanta stato", vi devas diri boligi.

Multaj kritikantoj de Esperanto ŝatas plendi ke ĉi tiu afero aĉas ĉar oni "devas lerni plian aferon, krom la signifo de la verbo." Sed mi ne vidas la aferon tiel. Plejparte la transitiveco simple estas produkto rezultanta el la esenca signifo de la verbo.. supozeble io kion oni volas lerni ĉiukaze.

Se oni bone regus la emon supozi ke la signifo de la verbo 100% sekvas la signifon trovatan en lia denaska lingvo, multe da konfuziĝo oni povus eviti.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 21:42:06

crescence:
darkweasel:Ĝi dependas de ĉu verbo estas transitiva aŭ ne.
Dankon,

Kiel oni scias ĉu verbo estus transitiva aŭ ne, sen vortaro ĉiam sub la brako ?
Laũ "Jacques JOGUIN " (*):

TRANSITIVAJ VERBOJ (T) KAJ NETRANSITIVAJ VERBOJ (NT)

1) DIFINOJ :

- Verbo estas transitiva (T), se ĝi havas rektan objektan komplementon,
- Verbo estas netransitiva (NT) se ĝi ne havas rektan objektan komplementon.

2) KONSEKVENCOJ :

a) Kriterio de transitiveco :

Oni kutime diras ke verbo estas T, ĉar ĝi permesas transitigi la faritan agon de la "subjekto" sur la "objekto", kiu suferas ĝin. Tio estas vera tre ofte, sed ne ĉiam : ŝi havas infanon…

Do la transigado de la ago ne povas esti konsiderita kiel absoluta kriterio de transitiveco.

La nura kriterio de transitiveco apogas sur la nomita "proceduro de returniĝo", t.e. ke transitiva verbo permesas pasi al la pasiva formo :

la kato manĝas la muson  la muso estas manĝata de la kato

Tio veras precipe en E-o, ĉar la kongrueco inter aktivo kaj pasivo estas perfekta. En franca lingvo, la "proceduro de returniĝo" donas kriterion pli ĝenerala ol tiu de la transigado, sed tiu ĉi ne estas absoluta por la verbo "havi" (krom en franca slango : [j'ai été eu]) ,

b) Principe verbo NT,
kiel ĝi ne havas rektan objektan komplementon, ne povas havi la pasivan formon. Do ili devus ĉiam esti al la aktiva formo. Tamen, tio devas esti nuancita.

(*)Jacques JOGUIN estis membro de la nacia oficejo de Franca-Esperanto, kaj membro de la Komitato de Internacia Asocia de la Esperantistaj Scienculoj.

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 10:44:43

crescence:Kiel oni scias ĉu verbo estus transitiva aŭ ne, sen vortaro ĉiam sub la brako ?
Laŭ la signifo! Vi ne bezonas zorgi pri transitiveco kiel koncepto se vi simple lernas la signifon de vorto.

Ekzemple: Bruli = havi fajron sur si, konsumiĝi en fajro, esti kovrita de flamoj, ktp. Se vi scias tion, tiel vi scias ke domo povas bruli.

Fermi = Meti ion en staton, kiu malebligas eniron aŭ eliron. Se vi scias tion, tiel vi scias ke gardisto povas fermi muzeon.

La problemo estas ke homoj ofte ne lernas la signifon sed nur parkeras iun unuvortan nacilingvan ekvivalenton, ekzemple "bruli=burn" kaj "fermi=close", do se la nacilingva vorto havas plurajn signifojn (la angla "burn" povas esti "bruli" kaj "bruligi": "The house burned" kaj "I burned the house"; la angla "close" povas esti "fermi" kaj "fermiĝi": "I closed the museum" kaj "The museum closed"), la lernanto ne vere komprenas la signifon en Esperanto. (Tio kompreneble veras pri iu ajn lernata lingvo, ne nur Esperanto.)

Estas ĝuste la sama problemo kiel se vi lernus ke "ĝenerala" = "general" en la angla, kaj tiam erare supozas ke altranga armea oficiro (angla "general") ankaŭ estus "ĝeneralo" en Esperanto. (Tia oficiro estas "generalo", ne "ĝeneralo", en Esperanto.) Do ne sufiĉas simple lerni unuvortan nacilingvan ekvivalenton; oni bezonas kompreni la efektivan signifon de la vorto (do "ĝenerala" estas ne specifa, neindividua, rilata al la tuto, ktp).

Mi opinias ke vortoj en denaska lingvo kun pli ol unu signifo estas ĉiam fonto de multaj konfuzoj en lernado de alia lingvo, kiam homoj simple "lernas" per nacilingvaj ekvivalentoj anstataŭ per signifoj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 01:12:07

Mi neniam havis problemon pri transitivaj kaj netransitivaj. Mi scivolas, kial aliaj ja havas. Estas intuicie por mi.

Reen al la supro