Al la enhavo

Kia estas via monkoncepto?

de Vilinilo, 2009-majo-09

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:52:30

Mondkoncepto (aŭ mondbildo) estas opiniaro, kiun oni havas pri ĉirkaŭa mondo. Evidente tiu inkluas tro multajn kategoriojn de pensado, ne nur religia pensado, sed ankaŭ filozofia kaj scienca, tamen se listo havintus ĉiun ĉi eblojn, ĝi estus eĉ pli granda! Tial, se necesas, klarigu respondante.

Mia propra mondkoncepto estas materialista sendiismo, ĉar mi estas ateisto kaj kredas je ĉiu ekzistante estas tute komprenebla per fizik-leĝoj. Morale, mi havas ĉefe influojn stoikistajn kaj politike mi defendas liberalan demokration.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-majo-10 01:30:59

Ĉu vi klarigus, kion vi celas per "materialisma diismo"?

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 01:44:47

le_chaz:Ĉu vi klarigus, kion vi celas per "materialisma diismo"?
Estas kelkaj materialistaj filozofioj kiuj jesas dion, ekzemple, la Diismo kaj iuj formoj de Panteismo. Ankaŭ Epikuro estis materialista filozofo, kiu jesis diojn, sed ĝin pensis kiel materiaj estuloj, farataj de atomoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-10 11:30:31

Min surprizas ke homaranismo ne estas en la listo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-10 11:49:09

Kio estas "senreligia diismo"? Laŭ mi religio ĝuste temas pri kredo je supernatura forto (dio). Ĉu eblas kredo je dio kaj samtempe ne esti religiulo?

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 13:47:33

AlfRoland:Kio estas "senreligia diismo"? Laŭ mi religio ĝuste temas pri kredo je supernatura forto (dio). Ĉu eblas kredo je dio kaj samtempe ne esti religiulo?
Mi nomiĝas kiel "religio", nur organizitaj religioj, do laŭ mi estas "senreligia diista" tiu, kiu kredas je iu dio, sed ne sekvas iu tradicia religio.

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-10 15:35:25

Vilinilo:Mi nomiĝas kiel "religio", nur organizitaj religioj, do laŭ mi estas "senreligia diista" tiu, kiu kredas je iu dio, sed ne sekvas iu tradicia religio.
Tio, kion vi nomas "religio", estas eklezio.
Do vi estas seneklezia diokredanto.
Ateistoj ankaŭ ion kredas, sed tion oni kutime ne nomas "religio", eĉ se tio estas organizita.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 15:46:06

sergejm:Tio, kion vi nomas "religio", estas eklezio.
Do vi estas seneklezia diokredanto.
Ateistoj ankaŭ ion kredas, sed tion oni kutime ne nomas "religio", eĉ se tio estas organizita.
Eble vi pravas.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-10 18:53:52

nematerealisma sendiismo mi kredas... Mi havas idealistajn filozofikajn pensojn, eble simila al ili de Kant, ke estas verŝajna ke ekzistas mondon ekster niaj mensoj, sed ne estas rekte grava por ni, nerekta eble gravas, sed ni ne scias tion.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-12 13:44:26

Mi estas pagano.

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro