Al la enhavo

Kiel "parolas" bestoj kaj birdoj en nia hejmlando?

de robinast, 2009-julio-19

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-19 18:54:31

En Estonio
Anaso: prääks-prääks ("ä" sonas kiel an la germana aŭ la "a" en engla vorto "mad")
Rano: krooks-krooks
Korvo: kraaks-kraaks
Korako: kronks-kronks
Kokino: kak-kak-kaak
Ansero: gagagagagagaaa
Pasero (kaj aliaj malgrandaj birdoj): siuts-siuts
Hundo: auh-auh; urrrrrrr; au-uu-uu...
Kato: n(j)äu aŭ mjauuu; nurr-nurr-nurr...
Bovino: muu, ammmmuuuuuh
Bovido: möö-öö (ö sonas kiel en la germana aŭ similas vokalon en la anglo vorto "bird")
Ĉevalo: i-ha-ha-haa
Azeno: ii-aa-aa
Ŝafo: mää-mää
Kapro: mee-mee
Porko: röh-röh, ruik-ruik
Hirundo: kidli-kudli-midli-madli-kirts-kärts-kärrrrrr

Kiel sonas tiuj esperante?

Amike,
Harri.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-19 19:07:37

En Francujo :

Anaso: koin koin ("in" franca)
Rano: koa koa
Korvo: kroa kroa
Kokino: kot kot kot kodet
Pasero : pju pju
Hundo: uaf uaf...
Kato: mjau mjau
Bovino: meuh meuh ("eu" franca)
Ĉevalo: hiiiiiiiiiiiiiiii
Azeno: hi-han ("an" franca)
Kapro: beeeeeeeeeeeeee
Porko: uik uik
Kukolo : kuku

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-19 20:05:30

En Germanujo:

Anaso: kvak kvak
Rano: kvaak kvaak
Kokino: gak gak
Hundo: vaŭ vaŭ
Kato: miaŭ miaŭ
Bovino: muu muu
Ĉevalo: hiii
Azeno: i-a
Porko: ojnk ojnk
Ŝafo: mää mää
Pasero: pip pip
Kukolo: kukuk
Fiŝo: blub blub rideto.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-20 05:15:00

Brazilon:

Anaso: quac quac [kŭak kŭak]
Rano: croach [kroaŝ]
Kokino: có có [ko ko]
Hundo: au au [aŭ aŭ]
Kato: miau miau [miaŭ miaŭ]
Bovino: mu muuu
Ĉevalo: riiinc [ĥiiinc]
Azeno: ió ióó [i-o i-oo]
Porko: óinc óinc [ojnk ojnk]
Ŝafo: mé mééé [me meee]
Pasero: piu piu [piŭ piŭ]
Kukolo: cuco [kuko]
Arao: arara arara
Moskito: zzzzzzzzzzz

super-griek (Montri la profilon) 2009-julio-20 07:31:18

robinast:En Estonio
Anaso: prääks-prääks ("ä" sonas kiel an la germana aŭ la "a" en engla vorto "mad")
Rano: krooks-krooks
Korvo: kraaks-kraaks
Korako: kronks-kronks
Kokino: kak-kak-kaak
Ansero: gagagagagagaaa
Pasero (kaj aliaj malgrandaj birdoj): siuts-siuts
Hundo: auh-auh; urrrrrrr; au-uu-uu...
Kato: n(j)äu aŭ mjauuu; nurr-nurr-nurr...
Bovino: muu, ammmmuuuuuh
Bovido: möö-öö (ö sonas kiel en la germana aŭ similas vokalon en la anglo vorto "bird")
Ĉevalo: i-ha-ha-haa
Azeno: ii-aa-aa
Ŝafo: mää-mää
Kapro: mee-mee
Porko: röh-röh, ruik-ruik
Hirundo: kidli-kudli-midli-madli-kirts-kärts-kärrrrrr

Kiel sonas tiuj esperante?

Amike,
Harri.
En Esperanto...

Rano: kvak, kvavak
Hundo: boj boj
Kato: miaŭ

(la aliajn mi ne konas okulumo.gif )

La ĝenerala verbo por indiki "bestoparolado" estas bleki .

Konsekvence: "la hundo bojas" = "la hundo blekas"

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-20 08:27:45

super-griek:La ĝenerala verbo por indiki "bestoparolado" estas bleki .

Konsekvence: "la hundo bojas" = "la hundo blekas"
Dankon pro bleki - mi eĉ ne suspektis ke la speciala verbo por "paroli beste" ekzistas (la estona ne havas tion)! rido.gif

Harri.

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-20 12:57:52

fizikisto:
Fiŝo: blub blub rideto.gif
Fiŝo! ĉu vere?ridulo.gif!

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-20 13:00:30

super-griek:

En Esperanto...

...
Hundo: boj boj
...
Tamen laŭ mia scio ne boj sed vaf

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-20 13:07:01

robinast:

Kiel sonas tiuj esperante?
Ĉe nia forumo Boris Kolker skribis:

B.Kolker:
"Onomatopeoj estas vortoj imitantaj la sonon de difinitaj bruoj aŭ bestaj blekoj" (Renato Corsetti). Jen pluraj onomatopeoj: be! (bleko de ŝafo), bum! (bruo de kanono, tamburo, falego, obtuza frapo), gak! (bleko de ansero), glu-glu! (bruo de elboteliĝanta akvo), grr! (grumblado de hundo, urso ktp), grun! (bleko de porko), i-a! (bleko de azeno), i-ho-ho! (bleko de ĉevalo), klak! (bruo de man-kunfrapado), kluk! (bleko de kokino), knar! (bruo de rompiĝinta trabo), kokeriko! (bleko de koko), ku-ku! (bleko de kukolo), kvak! (bleko de rano, anaso), kvivit! (bleko de pasero), la-la-la!, tra-la-la! (sono de danc-ario), lu-lu! (por luli infanon), mek! (bleko de kapro), miaŭ! (bleko de kato), mu! (bleko de bovo kaj bruo de vento), mur! (bleko de kolomboj kaj ĝenerale murmurado), paf! (bruo de pafo), pep! (bleko de malgrandaj birdoj), pip, pip! (bleko de musoj, kokidoj, anasidoj), ronk! (ronkado), ta-ta-ta! (bruo de rapidega parolado), tik-tak! (bruo de horloĝo), tin-tin! (bruo de sonorileto), vaf! (bleko de hundo), zum! (zumado de abelo, vespo, burdo), zzz! (flugado de muŝo).

harlandski (Montri la profilon) 2009-julio-25 21:47:31

En Anglujo

Anaso: kŭak kŭak (quack quack)
Rano: ribet ribet (ribbet ribbet)
Korvo: koa koa (caw caw)
Korako: koa koa
Kokino: kluk kluk, aŭ: bŭark (cluck cluck, bwark)
Ansero: hiss
Pasero: tŭiit tŭiit (tweet tweet - kiel multaj negrandaj birdoj)
Hundo: ŭuf ŭuf, aŭ baŭ waŭ (woof woof, bow wow)
Kato: miaŭ, aŭ purr purr (miaow, purr purr)
bovino: mu (moo)
bovido: mu (moo)
ĉevalo: neij (neigh)
azeno: i-or (ee-or)
ŝafo: baa baa
kapro: maa maa (?)
porko: oink oink
hirundo: [mi ne scias, probable ankaŭ tweet tweet]

Reen al la supro