Al la enhavo

Ĉu Biblio estas interesa libro?

de k.garin, 2007-februaro-25

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 03:12:58

diogotŭ: kontraŭ mia volo mi lernis
Ĉi tio ĉion klarigas. Mi komprenas vin, kaj vin konsilas trakti tian malbonan traŭmaton kaj koni aliajn kristanojn. Vi certe vidos ke Kristanismo enhavas ambaŭ bonajn kaj malbonajn homojn, tiel kiel ĉiuj la religioj.

Amike,
Murilo

k.garin (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 04:21:38

ne temas pri la senco de la libro en la fadeno, nur pri "ĉu biblio estas interesa libro?"
mi ne sukcesic ĝin tralegi malgraŭ tio ke min neniu devigis, nur mi mem. mi ne sukcesis.
laŭ mi, la libro ne estas interesa.

Trold (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 06:08:00

Mi pensas ke la plej grava elemento kiel la homaro povas lerni de la biblio devas estas la mesaĝo: amu vian proksimulon kiel vi mem, kaj
pardonu viajn malamikojn. En la biblio Jesuo montras al ni la ultimata ekzemplon:
eĉ sur la kruco li pardonas siajn ekzekutistojn tial ili ne scias kion ili faras.
Ultimatie la proksimuloj ne nur estas homoj sed ankaŭ bestoj kaj plantoj kaj la tero mem.

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-09 16:17:15

stultooooooo!!!

La biblio ne estas interesa libro, kaj eĉ malpli interesaj estas la personoj kiuj ĝin legas.

La pastroj estas la plej fipersonoj en la tuta mondo! Ili volas konvinki vi de aferon kiun eĉ ili mem ne komprenas!

Vivu la karno, morto al la sanktaj fileĝoj!

Trold (Montri la profilon) 2007-oktobro-09 19:13:11

Mi bone komprenas vin.
Sed memoru ke la biblio preskaŭ havas 2000 jaroj.
ĝi iĝis skribita sur maniero kiun la homoj de la antaŭtempo povis kompreni.
ĝi estas skribita sur nekonsekvenca maniero kaj enhavas multa da bildlingvoj kaj simboloj.
Tial la biblio estas nun malaktualiĝinta por multa da inteligenta homoj.
Sed la biblio tiam tra la kristanismo alportis kelkajn gravanj moralajn mesaĝojn.
kelkajn de tiuj moralaj mesaĝoj ne pli estas gravaj, sed eĉ hodiaŭ Jesuso estas simbolo de unu bona homo kiu ne ŝteli, mensogas aŭ mortigas.
Por mi la biblio kaj religio ne estas grava.
Sed mi pesas la biblio havis enorman moralan enfluon en la mondo.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 03:31:37

diogotŭ:stultooooooo!!!

La biblio ne estas interesa libro, kaj eĉ malpli interesaj estas la personoj kiuj ĝin legas.
Ĉu tia ofendo estas adresata al mi? Nur ĉar ni ne partoprenas en la sama opinio? Dum niaj klopodoj por paco kaj interkompreniĝo inter la homaro, vi ne nur malrespektas la opinion de la aliaj uzantoj, sed ankaŭ ofendas ilin.
Kia honto al la Esperanta Movado, havi anon kiun tute ne toleras aliajn pensmanierojn kaj eĉ ofendas tiujn kiujn pensas malsimile.

Diogotŭ, mi tutkore esperas ke mi mislegis vian mesaĝon. Kaze ne, mi hontas pri vi ĉar mi neniam pensis ke eblus trovi maltolereman esperantiston.

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-11 13:05:06

Trold, vi pravas ke biblio ne estas en ajna maniero aktuala. Ĝi fakte estas tre, tre antikva.

remi_boligee:Dum niaj klopodoj por paco kaj interkompreniĝo inter la homaro
Interkompreniĝo ne rilatas al paco, kiel vi ja povas vidi.

Por diri la veron, paca mondo estus tre enua. Ne! Mi ne ŝatas militon, sed se ni havas multajn vidpunktojn, ni diskutu pri tiuj! Aŭ ni akceptu ke multaj homoj ne same opinias. "Kiom da kapoj, tiom da pensoj".

remi_boligee, vi ja estas tre ofendiĝema. Mi neniam volis ataki vin, kiel persono, sed mi montras miajn ideojn en tiu ĉi forumo, kaj vi defendis vian vidpunkton. Mi havas nenion kontraŭ vi ĉar mi eĉ vin ne konas! Ne alportu tion al persona kampo, mi petas.

Mi atakas la ideojn, ne la personojn. Memoru tion.

Kaj se vi hontas pri mi, estas vi kiu estas maltolerema, ĉar kiam perdis argumentaĵaron, vi movis la diskuto al persona kampo. Tio nomiĝas "atako al parolanto" kaj ne efikas al praveco de ideoj.

Malantaŭ, mi diris "stulto". Se unuflanke la personoj kiuj skribas en tiu ĉi forumo ne estas stultaj (aŭ estas, mi povas diri nenion pri tio), ĝiaj mesaĝoj tia ŝajnas al mi.

Ĉu vi komprenas min nun?

Finfine, mi pardonon petas pro lasi malpravan impreson en miaj mesaĝoj. Mi nur volis vigla diskuto.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 00:03:52

diogotŭ:

Kara Diogotŭ.

Mi ŝajnas ofendiĝema ĉar vi uzis la vorton 'stulto'(kiu povas ankaŭ signifi 'stultulo') anstataŭ 'stultaĵo', ne pro manko de argumentoj, kiel vi mem diris. Kontraŭe, ŝajnas ke al vi mankis argumentoj, ne al mi, ekde en via lasta mesaĝo vi ne prezentis iun ajn argumenton.

Se vi eĉ ne konas min aŭ la aliaj forumanoj kaj atakas, kial vi diras ke ni estas 'ne interesaj personoj'? Tio estas iomete kontraŭdirema, sciante ke vi atakas 'la ideojn, ne la personojn'. Mi ja kredas ke interkompreniĝo rilatas al paco. Ekz: Se vi komprenus mian malsimilan vidpunkton, vi respektos ĝin kaj ĝin ne atakus.

Provu ke vi ne estas maltolerema kaj mi ne plu hontos pri vi.

Vi rajtas diskuti vigle, sed ŝajnas ke vi ankaŭ ne montris bonajn argumentojn. Vi nur diris 'La biblio estas aĉa. Punkto!', nur montrante al ni via opinio, bazita sur viaj spertoj kiel infano. Tiamaniere ne eblas diskuti, nek vigle nek iel ajn.

Brakumojn. sal.gif

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 20:30:26

k.garin:ne temas pri la senco de la libro en la fadeno, nur pri "ĉu biblio estas interesa libro?"
mi ne sukcesic ĝin tralegi malgraŭ tio ke min neniu devigis, nur mi mem. mi ne sukcesis.
laŭ mi, la libro ne estas interesa.
Mi konsentas kun k.garin. Eĉ se mi volus legi la Biblion, mi ne povus legi ĝin ĝis la fino, ĉar la libro estas tre enua por mi.

Eble tio ne tre interesas al la temo de fadeno, sed se mi povus mi pereigus ĉiujn ekleziojn kaj mortigus ĉiujn pastrojn. Jam ke ĉiu stulta opinio devas esti respektata, respektu ankaŭ la mian, mi petas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 21:57:26

Tre estimataj kaj tre respektindaj diskutantoj kaj disputantoj. Mi kiel k.garin, kiu estas mi mem, tre petas ĉiujn ne tuŝi personojn, ne ofendi tie ĉi geforumanojn. Ĉiuj opinioj estas konsiderindaj kaj ne indas konduti malĝentile, simile al malbone edukitaj infanoj.

Reen al la supro