Al la enhavo

adjektivo aŭ substantivo ?

de crescence, 2009-oktobro-17

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 10:26:51

Saluton,

Ĉu oni diras :

Inter ĉiuj virinoj, la bela venis. (= La bela virino inter ĉiuj virinoj venis)



Inter ĉiuj virinoj, la belulino venis.

Dankon

Crescence

tommjames (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 10:49:59

Mi dirus ke ambaŭ taŭgas. Oni povas uzi adjektivojn substantive kiam antaŭ la adjektivo aperas la aŭ alia difinilo.

PMEG klarigas.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 10:55:19

Ankaŭ miaopinie ambaŭ ĝustas.

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 10:56:49

Mi opinias ke la prepozico "inter" ne estas ĝusta, krom se vi volas diri ke la bela virino iris inter la aliaj virinoj kiam ŝi venis. Mi uzus "de" anstataŭe.
.
Mi pensas ke ambaŭ formoj eblas. La formo
"De ĉiuj virinoj, la bela venis."
estas mallongigo de:
"De ĉiuj virinoj, la bela virino venis."
.
Sed mi skribus:
"De ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
ĉar ja ĉiuj virinoj estas belaj. okulumo.gif
.
Redakto: Mi ĵus legis ke eble ankaŭ "inter" taŭgas, sed por mi tiu ne estas tre logika.

patrik (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 14:04:49

Ambaŭ ĝustas miaopinie, kiel jam diris Mutusen kaj tommjames, sed mi dirus:

"El-inter ĉiuj virinoj..."

rideto.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 14:58:37

Dankon al ĉiuj !

Crescence

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 17:08:47

horsto:
Sed mi skribus:
"De ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
ĉar ja ĉiuj virinoj estas belaj. okulumo.gif
Mi skribus:
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 17:38:58

Fizikisto pravas.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 18:58:35

tommjames:Oni povas uzi adjektivojn substantive kiam antaŭ la adjektivo aperas la aŭ alia difinilo.

PMEG klarigas.
Ne nur tiam, kiel diras PMEG.
Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A-vorto aperas la aŭ alia difinilo:
Do, ankaŭ eblas frazo kiel mi vidis kaj belajn kaj malbelajn virinojn, el kiuj bela poste venis al mi = "...el kiuj bela virino poste venis al mi".

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 22:57:37

fizikisto:
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
Mi ne scias, mi provas imagi kiel virino venas el aliaj virinoj. Tio igas min memori la filmon Alien, en kiu eksterteruloj venas el la brusto de homoj.

Reen al la supro