Al la enhavo

Kiel esprimi parencecon en Eo kaj aliaj lingvoj.

de AlfRoland, 2009-oktobro-28

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 21:45:42

En la sveda ni esprimas parencecon pli precize ol en eo, la angla kaj diversaj aliaj lingvoj. Ekzemle "avo" povas esti "farfar" aŭ "morfar" depende ĉu temas pri patro de la patro aŭ patro de la patrino. Same estas pri multaj aliaj vortoj de parenceco.

Ĉu estas aliaj lingvoj, kiuj havas similan vortkreadon kiel en la sveda.

Ĉu en la sveda ni eble troigas la precizecon?

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 22:07:03

Ĉu en la sveda do avino estas "mormor" aŭ "farmor"? Tio estus tre regule.

Se vi havas ankaŭ malsamajn vortojn por la frato/fratino de la patro/patrino aŭ eĉ por ties filo/filino (do kuzo aŭ kuzino), vi bezonas multe da vortoj.

En la germana estas same precize (aŭ malprecize) kiel en Esperanto aŭ en la angla.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 22:20:48

fizikisto:Ĉu en la sveda do avino estas "mormor" aŭ "farmor"? Tio estus tre regule.

Se vi havas ankaŭ malsamajn vortojn por la frato/fratino de la patro/patrino aŭ eĉ por ties filo/filino (do kuzo aŭ kuzino), vi bezonas multe da vortoj.

En la germana estas same precize (aŭ malprecize) kiel en Esperanto aŭ en la angla.
Jes, "mormor" kaj "farmor" estas ĝustaj esprimoj en la sveda. Frato de patro estas "farbror", fratino de patro estas "faster", frato de patrino estas "morbror" kaj fratino de patrino estas "moster".

Eble estas strange ke ankaŭ edzino de frato de la patro nomiĝas "faster".

Pri kuzoj ni ne diferencas ĉu temas pri patra aŭ patrina flanko.

Kelkfoje ĝenas al mi ne havi esperantan ekvivalenton.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 08:59:28

Ho, interese! Mi konjektas, ke ankaŭ ekzistas kvar malsamaj praavoj, ekzemple "farfarfar" aŭ "farmorfar". Kaj kiel la onklo de mia patrino mi proponas "morfarbror" kaj "mormorbror". Kaj mia avino estas ankaŭ mia "farbrormor", sed nur se mi havas tian onklon. rideto.gifrideto.gifrideto.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-novembro-01 04:44:13

Oni en Ĉinio diras, ke la vortoj por parencoj en la ĉina estas pli precizaj ol en la angla. Kaj post legi la klarigon de AlfRoland, mi pensas ke la sveda ankoraŭ ne estas tiom preciza kiom la ĉina.

En la ĉina, patro de patro estas "zufu" (en pinjino sen simbolo de tono, same la sekvantaj ĉinaj vortoj), dum patro de patrino estas "waizufu". Patrino de patro estas "zumu" dum patrino de patrino estas "waizumu". (Tiuj estas formalaj vortoj, fakte ankaŭ ekzistas neformalaj...)
Kaj pliaĝa frato de patro estas "bofu", malpliaĝa frato de patro estas "shufu", frato de patrino estas "jiujiu" aŭ "jiufu", fratino de patro estas "gumu", fatrino de patrino estas "yima". (Mi ne aŭdis vorton kiel "yimu", eble ĉar mi estas Kantonano.)

Kaj edzino de pliaĝa frato de patro estas "bomu", edzino de malpliaĝa frato de patro estas "shumu", edzino de frato de patrion estas "jiumu", edzo de fratino de patro estas "gufu", edzo de fratino de patrino estas "yifu" aŭ "yizhang".

La vortoj por gekuzoj ankaŭ malsamas. Pliaĝa filo de frato de patro estas "tanĝiong", malpliaĝa filo de frato de patro estas "tangdi", aliaj kuzoj estas "biaoxiong" aŭ "biaodi". Similaj estas kuzinoj.

Kaj pliaĝa kuzo de patro (krom filo de frato de patro de patro) estas "biaobo", malpliaĝa kuzo de patro (krom filo de frato de patro de patro) estas "biaoshu", kuzo de patrino estas "biaojiu", pliaĝa kuzino de patro (krom...) estas...

Iam eĉ ĉinoj konfuziĝas. lango.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-01 08:41:38

黄鸡蛋:Oni en Ĉinio diras, ke la vortoj por parencoj en la ĉina estas pli precizaj ol en la angla. Kaj post legi la klarigon de AlfRoland, mi pensas ke la sveda ankoraŭ ne estas tiom preciza kiom la ĉina.

[....]
Mi devas konfesi ke vi gajnis la konkurson de preciseco. Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-novembro-01 15:03:37

AlfRoland:
Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif
Normale infanoj simple nomas la geavojn per malsamaj karesnomoj. Ekzemple, mi nomas (germane) la gepatrojn de mia patrino "Omama" kaj "Opapa", dum tiuj de mia patro nomiĝas "Omi" kaj "Opa".

En Esperanto, tio povas esti "avuĉjo"/"avo" kaj "avinjo"/"avino". Aŭ io simila. Temas ja nur pri distingo en familiinterna konversacio, ne pri formalaj okazoj, kie oni certe precizu per "patr(in)o de mia patrino" kaj "patr(in)o de mia patro". Tion ni faras en la germana kaj povas senprobleme esti same en Esperanto.

Cosi (Montri la profilon) 2009-novembro-01 18:33:34

En la pola ne estas regulare malgajo.gif
babcia - avino (ne gravas, ĉu de patro aŭ de patrino)
dziadek - avo
Kaj, kompreneble:
prababcia, praprababcia, pra(...)babcia
pradziadek, prapradziadek, pra(...)dziadek

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-01 20:02:55

darkweasel:
AlfRoland:
Geavoj ofte estas tre gravaj homoj por infano. Mi pensas ke almenaŭ estus utila por infano se eblas distingi inter avo/avino de patra kaj patrina flanko, ĉu ne? sal.gif
Normale infanoj simple nomas la geavojn per malsamaj karesnomoj. Ekzemple, mi nomas (germane) la gepatrojn de mia patrino "Omama" kaj "Opapa", dum tiuj de mia patro nomiĝas "Omi" kaj "Opa".

En Esperanto, tio povas esti "avuĉjo"/"avo" kaj "avinjo"/"avino". Aŭ io simila. Temas ja nur pri distingo en familiinterna konversacio, ne pri formalaj okazoj, kie oni certe precizu per "patr(in)o de mia patrino" kaj "patr(in)o de mia patro". Tion ni faras en la germana kaj povas senprobleme esti same en Esperanto.
Kompreneble oni povas uzi hejmfaritajn karesnomojn, sed kiam mi ekzemple tradukas estas enue ke mankas pli precizajn esprimojn. malgajo.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2009-novembro-03 02:41:35

Laŭ mı, en Esperanto eblas farı same kıel en la sveda:

Avo: Patr-patro, Patrinpatro
Avino: Patr-patrino, Patrinpatrino

(Aŭ ıo sımıla)

—Ilhuıtemoc

Reen al la supro