Ke daftar isi

Noam Chomsky pensas ke la lingvo Esperanto ne estas... lingvo!

dari patbam, 13 Maret 2007

Pesan: 39

Bahasa: Esperanto

patbam (Tunjukkan profil) 13 Maret 2007 16.22.42

Mi trovis la artikolon ĉi tie en la Vikipedio Esperanta:

http://lingvo.org/eo/3/316

"Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi,"

Kio estas via reakcio je ĉi tie prononco?

Mendacapote (Tunjukkan profil) 13 Maret 2007 18.04.42

Jes, Noam Chomsky estas grandega lingvistiko, sed mi demandas al vi: Ĉu vi konsultis lin, ekzemple, por politike havi “korektan pozicion”. Ĉu Chomsky estas via Guruo? Mi ne vivas por farigi Chomsky(n) feliĉan!

Mendacapote (Tunjukkan profil) 13 Maret 2007 19.37.27

Grandega lingvisto, pardonu min!

patbam (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 05.56.33

Mendacapote:Jes, Noam Chomsky estas grandega lingvistiko, sed mi demandas al vi: Ĉu vi konsultis lin, ekzemple, por politike havi “korektan pozicion”. Ĉu Chomsky estas via Guruo? Mi ne vivas por farigi Chomsky(n) feliĉan!
senkulpa.gif

Dankon por via respondo. Bonvolu vidi mian poston originalan; mi neniam esprimis mian opinion mem, mi nur mencionis la artikolon, ĉar mi trovis ĝin interesan.

Sed, ĉar vi tuŝas en mian opinion, mi klarigos ĝin: mi pensas ke ĉi tie ideo de Chomsky estas komplete ridinda. Plue, mi pensas ke Chomsky ne estas grandega lingvisto. (Ĉu iu povas helpi min traduku la vorton "overrated"? rideto.gif )

pastorant (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 07.45.26

patbam:(Ĉu iu povas helpi min traduku la vorton "overrated"? rideto.gif )
trotaksita ridulo.gif

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 07.53.20

pastorant:
patbam:(Ĉu iu povas helpi min traduku la vorton "overrated"? rideto.gif )
trotaksita ridulo.gif
aŭ supertaksigita ?

pastorant (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 10.12.24

Mielo:
pastorant:
patbam:(Ĉu iu povas helpi min traduku la vorton "overrated"? rideto.gif )
trotaksita ridulo.gif
aŭ supertaksigita ?
Efektive, mi preferas supertaksigita. ridulo.gif

Sal' Mielinjo! sal.gif

Mendacapote (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 11.52.02

Miaj demandoj ne estis atako kontraŭ vi, patbam, sed kontraŭ la ideoj de Chomsky. Mi ankaŭ ne pensas ke li estas grandega lingvisto sed obstina stultaĵo parolanto. Bedaŭrinde multaj personoj adoras lin kaj legas siajn verkoj (precipe politikaj) kiel sanktaj vortoj…

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 18.17.57

Mendacapote:Miaj demandoj ne estis atako kontraŭ vi, patbam, sed kontraŭ la ideoj de Chomsky. Mi ankaŭ ne pensas ke li estas grandega lingvisto sed obstina stultaĵo parolanto. Bedaŭrinde multaj personoj adoras lin kaj legas siajn verkoj (precipe politikaj) kiel sanktaj vortoj…
Mi ne konas Chomsky-n kaj ne konas liajn verkojn, sed mi ŝatas la lingvon Esperanto. Kaj nek li, nek alia ne povas forpreni mian humoron. Mi pensas, ke kiu ekkonas la Esperanton, ŝatas ĝin eterne. rido.gif

Kion signifas la vorto "patbam".

(Sal' Hangyácska ' sal.gif )

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 14 Maret 2007 23.37.03

Se Chomsky pravas, ĉiu lingvo krom gepatra por ĉiu homo ne estas lingvo. Dum ni lernas kaj uzas fremdan lingvon, ĝi estas al ni nur vortaro kaj sugesto de instruisto pri gramatiko, ĉu ne?
Sed ĉiu lingvo estas, ekzistas.
Mi opinias, ke tiu ĉi lingvistaĉo (aŭ filingvisto - kiel ĝuste?) eraris pri Esperanto.

Kembali ke atas