Al la enhavo

Etimologio

de Altebrilas, 2010-oktobro-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 10:12:01

Mi ŝatus diskuti tiun temon kun alilingvanoj, ĉar oni konstatis, ke multaj vortoj ofte malsimilaj havas komunan devenon:

ekzemple,
la rusa "soyuz" (unio) la hinda (?) "yoga" (esperante jogo) kaj la franca "joug" (jugo, speco de ligna stango por arigi du bovojn kiu tiras plugilon) devenas de la sama hindeŭropa radiko.

aliekzemple, la latindevenaj vortoj en "s" korespodas al grekdevenaj vortoj kun "h".
"sex" (ses, en la latina)-> sekstanto, sesteto
"hexa" (ses, en la greka) -> heksagono, heksametro

same "sol"(latine suno) korespondas al "helios", "super" al "hyper", ktp.

Ĉu tiu temo interesas vin? rideto.gif

gabadubo (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 21:43:18

Jes, ĉi tiuj temoj interesas min.

Pliekzemple:
Lat. sequor = Gr. hepomai ("sekvi" esperante)
Ĉi tie ankaŭ la "kv"-sono aliiĝas al "p" (aŭ ŝajne kelkfoje "t"), kiel en:
Lat. quinque = Gr. pente ("kvin")

Kaj por kompari la franca kun la nederlanda (ĉi tie okazas la sama, sed la "s" aliiĝis al "é"):
école = school, étudier = studeren...

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 23:31:22

franclingve, la vorto evoluis jene:
(lat) schola - > escole - > école

restas derivataj vortoj kun la malnova formo:

école - > scolaire (lerneja)
étudiant - > studieu x (studema)

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-02 20:40:57

familio de KAPO
ĝi devenas de la latina "caput" samsignifa, kiu devenas de la sama hindeŭropa radiko kiel la greka "kephale", la malnovangla "hafud", kiu donis "head", kaj la sanskrita "kapalam" (kranio).

G'i ankaŭ donis la francan "chef", kiu sugnifas "estro", "ĉefa" (sama etimologio) kiel en "chef-lieu" (ĉefurbo).

"chef" estas ankaŭ ĉefkuiristo, kaj signifas eminenta kuiristo.

Ankaŭ kapitalo kaj kapitulacio.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-novembro-03 09:28:25

Tiu temo estas tre interesa. Mi ĉiam ĝojas ekscii, ke du vortoj, kiuj ŝajnas al mi senrilataj, fakte estas parencaj.

Ekzemple la franca cent kaj la pola sto (100) ambaŭ devenas de la prahindeŭropa vorto *ḱm̥tóm. En kelkaj lingvoj, la prahindeŭropa iĝis k:
[LISTO]
latina centum, franca cent, hispana ciento,
k poste fariĝis h en ĝermanaj lingvoj: angla hundred, germana hundert.[/list]En aliaj lingvoj, iĝis s, ekzemple en la slavaj lingvoj (praslave *sъto, sto en ĉiuj modernaj slavaj lingvoj).

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-03 13:54:46

Ĉu estas vortoj el japana, korea aŭ ĉina etimo en la esperanta?
Aŭ el aliaj maloftaj lingvoj?

Mi nur konas "ĝirafo", "lazura", el la araba.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-novembro-03 18:11:30

Litova lingvo estas plej malnova el hindeŭropaj lingvoj.Tiel komparu:
jugo - jungas
ses - ŝeŝi
suno(latine solo) - saŭle
sekvi - sekti
cent - ŝimtas

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-03 19:06:30

Eddycgn:Ĉu estas vortoj el japana, korea aŭ ĉina etimo en la esperanta?
Aŭ el aliaj maloftaj lingvoj?

Mi nur konas "ĝirafo", "lazura", el la araba.
Origamio, cunamo, uŝuo, karateo, ŝinobo ...

vidas vandenis:Litova lingvo estas plej malnova el hindeŭropaj lingvoj.
Ĉu? Kiel unu el diversaj lingvoj, kiuj devenas de la sama fonto, povas esti "plej malnova"?

Kion vi verŝajne celas, estas, ke la litova estas plej proksima al la originala hindeŭropa lingvo. Tio tamen ne signifas, ke ĝi estas "pli malnova" ol aliaj lingvoj. Ja ĉiuj lingvoj - ankaŭ la litova - evoluas.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-novembro-03 19:49:20

darkweasel:
Eddycgn:Ĉu estas vortoj el japana, korea aŭ ĉina etimo en la esperanta?
Aŭ el aliaj maloftaj lingvoj?

Mi nur konas "ĝirafo", "lazura", el la araba.
Origamio, cunamo, uŝuo, karateo, ŝinobo ...

vidas vandenis:Litova lingvo estas plej malnova el hindeŭropaj lingvoj.
Ĉu? Kiel unu el diversaj lingvoj, kiuj devenas de la sama fonto, povas esti "plej malnova"?

Kion vi verŝajne celas, estas, ke la litova estas plej proksima al la originala hindeŭropa lingvo. Tio tamen ne signifas, ke ĝi estas "pli malnova" ol aliaj lingvoj. Ja ĉiuj lingvoj - ankaŭ la litova - evoluas.
Vi pravas.Amike,V.V.

Rohan (Montri la profilon) 2010-novembro-03 20:08:13

Saluton al ĉiuj.

Tra la tuta hind-eŭropa lingvaro rimarkiĝas prefikso sufiĉe komuna, ŝajne. Mi parolas pri la latina 'con', kiu en la greka estas 'syn/sym', sanskrite 'sam' kaj perse 'ham' (kaj esperante 'kun'/'sam' ridulo.gif ).

Do ekzemple, en sanskrito, 'samvaad' signifas 'kunparolo'. Persa (kaj ankaŭ urdua) 'hamraahi' signifas 'vojkunulo' aŭ 'samvojulo' (raah = vojo). De la latina kaj greka facile troviĝas grandan nombron da ekzemploj tiaj. Mi citas iliajn anglajn formojn ĉi tie ĉar mi ne konas la originalajn: constellation (stelkunaĵo, stelaro), synergy (kunlaboro?) ktp.

Plie, troviĝas vortoj en la moderna angla kaj en sanskrito (kaj pro tio en aliaj barataj lingvoj) kiuj similas. Ekzemple:

Door - Dvaar (Pordo)
Medium - Maadhyam (Medio)
Wagon - Waahan (Vagono)
Serpent - Sarpa (Serpento)

Kaj inter la latina kaj sanskrito:

Ignis - Agni (Fajro)
Ped(em) - Pad (Piedo)

Reen al la supro