Al la enhavo

Helpu traduki

de Terurĉjo, 2007-majo-07

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Svetko (Montri la profilon) 2007-majo-17 17:09:39

Saluton! Mi havas demandojn pri la rumana traduko.

> El dă viaţă, ia viaţa înapoi.

Estas strange ke la unua "vivo" ne havas artikolon kaj la dua jes, sed eble tio estas tiaj aferoj kiujn alilingvano malbone komprenos.

Ankaŭ,

> Oamenii buni proslăvesc Marele vierme.

Ĉu ne estas korekte diri "îl proslăvesc pe.."?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-19 08:02:34

yugary:Kiel eble, mi tradukis la tekston tiel, kiel ĝi estas, sed en la korea lingvo la verbo aperas ĉiam je la fino de frazo, kaj la konstanta ripetado de la finaĵo 다 ("-da") tre ĝenas la orelojn. Pro tio, mi kunligis kelkajn frazetojn per plej ofte uzataj kunligaj finaĵoj.
Mi neniam sciis, ke la korea lingvo havas ankaŭ tian specialon kiel la japana...

Kaj nun mi volas plibonigi la ĉinan tradukon, kaj ankaŭ la japanan tradukon tie.

Jen la ĉina versio:
巨大的虫创造地球。创造世界,创造人类。巨大的虫就是一切。巨大的虫就是生命。巨大的虫的敌人,用机器的人们,就是死亡。
巨大的虫就住在这里。就在附近。就在周围。一切通道都是巨大的虫所挖掘。之后人说——那是他做的。不。是巨大的虫,带来生命,又带走生命。他挖出新的通道,人们住在那里面。善良的人尊敬巨大的虫。巨大的虫的敌人想杀死一切。神甫如此说。

Kaj jen la japana:
大ききミミズは大地を作る。世界を作るし人間を作る。大ききミミズこそ全部。大ききミミズは生命。大ききミミズの敵、機械を使う者は死だ。
大ききミミズはここに住む。近くに。周りに。すべての通路を大ききミミズは掘る。「自分がそれをする」と人間は後で言う。いいえ。大ききミミズだ。命をくれて、命を取る。新しい通路を掘る。人間がそこに住む。いい人は大ききミミズを尊敬する。大ききミミズの敵は殺したがる。と司祭たちが言う。

Nun ekzistas ia ĝeno: laŭ la klarigo de Teruĉjo, mi devas traduki ĝin en simplajn frazojn, sed por montri respekton al Grandan Vermon la frazoj ne devas esti simplaj, kaj en la japana oni devas uzi malsimplajn frazojn por montri respekton.

taneli (Montri la profilon) 2007-majo-19 21:25:10

Terurĉjo:
Ruse
Великий червь делает землю. Делает мир, делает человека. Великий червь – всё. Великий червь – жизнь. Враги
Великого червя, люди машин – смерть.

Великий червь здесь живёт. Рядом. Вокруг. Все ходы Великий червь копает. Человек потом говорит - это он делает.
Нет. Великий червь. Даёт жизнь, забирает жизнь. Копает новые ходы, люди в них живут. Добрые люди почитают Великого червя. Враги Великого червя хотят убивать. Жрецы так говорят.


Esperante:
Granda Vermo faras teron. Faras mondon, kreas homon. Granda Vermo estas ĉio. Granda Vermo estas vivo. Malamikoj de Granda Vermo, la homoj de maŝinoj, estas morto.

Granda Vermo vivas ĉi tie. Proksime. Ĉirkaŭe. Ĉiujn pasejojn Granda Vermo fosas. Poste la homo diras - li faras
tion. Ne. Granda Vermo. Donas la vivon, forprenas la vivon. Fosas novajn pasejojn, homoj vivas en ili. Bonaj homoj respektas Grandan Vermon. Malamikoj de Granda Vermo volas mortigi. Tion diras sacerdotoj.


Mi petas ĉiujn helpi traduki tiun ĉi tekston en diversajn lingvojn, ĉiujn, kiujn vi konas, eĉ ekzotajn, kaj publikigi viajn tradukojn en tiu ĉi fadeno.

Anticipe dankema Terurĉjo.
Mi provas.

Suome:

Suuri mato tekee maan. Suuri mato tekee maailman, tekee ihmisen. Suuri mato on kaikki. Suuri mato on elämä. Suuren madon viholliset, koneihmiset, ovat kuolema.

Suuri mato elää täällä. Lähellä. Ympärillä. Kaikki käytävät kaivaa Suuri mato. Sitten ihminen sanoo: Minä tein sen. Ei. Suuri mato. Se antaa elämän, ottaa pois elämän. Kaivaa uusia käytäviä, ihmiset asuvat niissä. Hyvät ihmiset kunnioittavat Suurta matoa. Suuren madon viholliset haluavat tappaa. Niin sanovat papit.


Pole (bedaŭrinde mankas polaj literoj, kaj certe estas eraroj):

Wielki robak robi ziemie. Wielki robak robi swiat, robi czlowieka. Wielki robak to wszystko. Wielki robak to zycie. Wrogowie Wielkiego robaka, ludzie maszyny, to smierc.

Wielki robak zyje tu. Obok. Wokolo. Wszystkie przejscie kopie Wielki robak. Potem czlowiek mowi: Ja to robie. Nie. Wielki robak. Daje zycie, bierze zycie. Kopie nowe przejscie, ludzie w tych zyja. Dobrzy ludzie szanuja Wielkiego robaka. Wrogowie Wielkiego robaka chca zabijac. Ksiedzowie tak mowia.


Tokipone:

pipi suli li pali e ma. pipi suli li pali e ali e jan. pipi suli li ijo ali. pipi suli li ali jan. jan ike pi pipi suli li jan ilo li moli.

pipi suli li lon. ona li lon poki. ona li lon poki ali. pipi suli li pali e nasin anpa ali. tempo kama la, jan li toki e ni: mi pali e ni. ni li lon ala. pipi suli li pali. ona li pana e ali tawa jan li weka e ali jan. ona li pali e nasin anpa sin. jan li lon nasin ni. jan pona li pilin e ni: pipi suli li sewi. jan ike pi pipi suli li wile moli e jan ante. jan sewi li toki e ni.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-19 21:56:34

Kia lingvo estas la Tokipono ? Ĝi estas iom bizara, sed tre kara. rido.gif

taneli (Montri la profilon) 2007-majo-19 22:23:06

Mielo:Kia lingvo estas la Tokipono ? Ĝi estas iom bizara, sed tre kara. rido.gif
Mi tute samopinias kun vi. rido.gif

Tokipono estas artefarita lingvo, kies plena vortaro enhavas nur iom pli ol 100 vortojn. La gramatiko estas simile simplega. Vi povas legi pli ĉe la oficiala retejo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-20 01:08:28

taneli:Tokipono estas artefarita lingvo, kies plena vortaro enhavas nur iom pli ol 100 vortojn. La gramatiko estas simile simplega.
Se oni vere uzus tian tro simplegan lingvon, oni iĝus stranga monstro... Fakte, tia simplega lingvo igas min rememori iun libron, en kiu la aŭtoro priskribas mondon futuran kie oni havas nur simplegajn vortojn por diri...

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-20 07:43:31

黄鸡蛋:Fakte, tia simplega lingvo igas min rememori iun libron, en kiu la aŭtoro priskribas mondon futuran kie oni havas nur simplegajn vortojn por diri...
Jes, "Newspeak" ("Novparolo"), de la romano "1984", de George Orwell.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-20 08:09:05

Rusaj esperantistoj nun ŝercas, ke la nombro de adeptoj de la Granda Vermo tre rapide multobliĝas. Ankaŭ mi estas tia adepto. rideto.gif
Mi tutkore dankas ĉiujn, ĉar multaj respondis al mia peto kaj helpis fari novan "Libron". okulumo.gif

Ĉu ni elpensu ion novan, same amuzan kaj interesan?
sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-20 10:14:59

taneli:
Mielo:Kia lingvo estas la Tokipono ? Ĝi estas iom bizara, sed tre kara. rido.gif
Mi tute samopinias kun vi. rido.gif

Tokipono estas artefarita lingvo, kies plena vortaro enhavas nur iom pli ol 100 vortojn. La gramatiko estas simile simplega. Vi povas legi pli ĉe la oficiala retejo.
Dankon ! rido.gif Hmmm... Ĝi estas interesa, sed mi ne pensas, ke la lingvo estos tro komunuza.

einarfa (Montri la profilon) 2007-majo-21 14:31:41

Jen estas la loĵbana traduko:

ni'o la cevcurnu goi ko'a zbasu le dertu .e le munje .e lei remna .i ko'a du roda .ije ko'a nunji'e .i loi bradi be ko'a cu du loi remna pe loi minji le nunmro

ni'o la cevcurnu goi ko'a cu zasti roda .i ko'a cu kakpa zbasu ro lo tu'upluta .i pu bo le remna pu cusku le du'u vo'a go'i .i mi cusku lu go'e li'u .i ko'a le nunji'e cu dunda gi'e lebna .i lei xamgu remna cu sinma ko'a .i loi bradi be ko'a cu djica lo nu catra .i le jdapre cu cusku dei

Reen al la supro