Al la enhavo

Patro, Patrino, Patrulo

de SDG, 2010-decembro-11

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 20:38:10

nikko:djbumerang, saluton!
Saluton, maristo.

nikko:Kiel fartas vi?
Mi fartas bone, dankon. Mi esperas, ke vi ankaŭ.

nikko:Kial vi forgesis nian kanalaĉon? sal.gif
Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.

Chainy:Se jes, pli bone, se li mem forf*ku.
Kiun?

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-12 21:35:34

fekaldemokratio:
nikko:djbumerang, saluton!
Saluton, maristo.

nikko:Kiel fartas vi?
Mi fartas bone, dankon. Mi esperas, ke vi ankaŭ.
Nu, kompreneble estas ja djbumerang. Tiu rasisma, netolerebla homo, kiun oni malpermesis plu partopreni en la forumoj ĉe Lernu. Kaj nun li reaperis sub nova nomo! Mi pensas, ke la administrantoj forigu ankaŭ lian novan konton! Kial ni toleru liajn stultaĵojn? Li nur rolas kiel trolo la tutan tempon.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 21:54:06

Chainy:Nu, kompreneble estas ja djbumerang. Tiu rasisma, netolerebla homo, kiun oni malpermesis plu partopreni en la forumoj ĉe Lernu. Kaj nun li reaperis sub nova nomo! Mi pensas, ke la administrantoj forigu ankaŭ lian novan konton! Kial ni toleru liajn stultaĵojn? Li nur rolas kiel trolo la tutan tempon.
Neniu "malpermesis al mi partopreni" en la forumoj, sed mi mem forigis la antaŭan konton, kio estis protesto kontraŭ manko da esprimlibereco ĉi tie.

Mi ne komprenas, al kio vi aludas nomante min rasisto, sed se temas pri tio, ke mi ne ŝatas iujn religiojn, tiam nomante min "rasisto" pro tio vi reale estas malsaĝulo.

Miaj mesaĝoj almenaŭ havas ian valoron, estas sinceraj, kaj subtenitaj per argumentoj, dum vi verŝajne lertas nur pri personaj atakaĉoj.

Ĉar kompreneble pruvi, ke tio, kion mi diras, estas stulta, vi neniam povos.

Cetere - mi jam finas.

Fino.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-decembro-13 13:24:13

darkweasel:Ido tutstrange ... [ironio]Kia facilega lingvo, kia plibonigo kompare al Esperanto ...[/ironio]
Darkweasel, kion vi faris! Ne veku dormantajn hundojn!

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-14 18:10:38

fekaldemokratio:

Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.
Esperanto: facile lernebla, malfacile forgesebla!
lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-decembro-22 17:02:52

Iuj ĉinoj diras en iu ĉina forumo, ke la ĉinaj ideogramoj malfaciligis la lingvon tro multe, kaj ke oni reformu la skribadon de la ĉina lingvo. Laŭ tiuj, tiam kiam oni tradukis la fremdlingvajn vortojn en la ĉinan laŭ la sono anstataŭ la signifo, (ekzemple, traduki la nomojn) oni jam faris la ĉinajn ideogramojn nur fonetikaĵojn, kio forigis la neceson uzi ĉinajn ideogramojn en tiuj traduk-vortoj, k.t.p.

Tamen tio ne povas havi influon al la ĉina lingvo. Tion mi volas diri, ke ĉie estas kontraŭuloj kontraŭ io, kun siaj ŝajne ĝustaj rezonoj. La plej bona respondo estas fosi nian sulkon.

fekaldemokratio: Mi interesiĝas pri via kontnomo, ĉu vi malamas demokration? lango.gif

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-23 11:03:24

黄鸡蛋:fekaldemokratio: Mi interesiĝas pri via kontnomo, ĉu vi malamas demokration? lango.gif
Evidente.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-decembro-23 15:25:06

fekaldemokratio:
黄鸡蛋:fekaldemokratio: Mi interesiĝas pri via kontnomo, ĉu vi malamas demokration? lango.gif
Evidente.
Do diru al ni kian sistemon vi preferus. Onidire Winston Churchill esprimis la problemon jene:

Demokratio estas aĉa sistemo, sed ne ekzistas pli bonan.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-23 16:06:07

Jen fadeno, kies partoprenantoj transtemiĝadis de stranga reformpropono al diskuto pri demokratio.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-23 16:42:15

fekaldemokratio:
Neniu "malpermesis al mi partopreni" en la forumoj, sed mi mem forigis la antaŭan konton, kio estis protesto kontraŭ manko da esprimlibereco ĉi tie.
Kiel bildiĝis tiu "manko de esprimlibereco"? Ĉu viaj mesaĝoj estis forigitaj, via konto nuligita perforte?

fekaldemokratio:Miaj mesaĝoj almenaŭ havas ian valoron, estas sinceraj, kaj subtenitaj per argumentoj, dum vi verŝajne lertas nur pri personaj atakaĉoj.
"Ian" valoron ili havas, kvankam tiuj eldiroj estas personaj opinioj de centr-eŭropa knabeto, kiu elreviĝis pri la komunumo de esperantistoj kaj nun penas sub nova kaŝnomo amuzi sin per "kritikoj". Vi konfuzas faktojn kun opinioj, ne tro informiĝinte pri Esperanto kiel komunumo kaj kiel lingvoprojekto, kaj plenigas tiel nomatajn argumentojn per nenecesaj emoci-esprimoj. Jen deca retoriko.

Reen al la supro