Al la enhavo

Forumo por nordiaj lingvoj (dana, norvega, sveda)?

de Andybolg, 2007-junio-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-19 15:18:43

Ĉu ne estas bona ideo krei unu forumon por tiuj tri lingvoj? Ekzistas ja preskaŭ 20 milionoj parolantoj de tiuj lingvoj. La litovoj havas propran forumon, kvankam nur 4 milionoj parolas la lingvon.
Tio ne estus grandega tasko ...

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2007-junio-19 17:35:42

Mi subtenas la ideo. Mi ne parolas la dana, norvega kaj sveda sed mi interesas la lingvoj.

Ĝis revido, Geraldo

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-21 08:41:37

Andybolg:Ĉu ne estas bona ideo krei unu forumon por tiuj tri lingvoj?
Krei eblas, sed ĉu ekzistas dezirantoj prizorgi ilin?

Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-21 18:06:39

Ĉu prizorgo vere bezoniĝas? Iuj lingvohelpantoj eble povus fari tion ...

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-21 19:31:01

Andybolg:Ĉu prizorgo vere bezoniĝas? Iuj lingvohelpantoj eble povus fari tion ...
Granda prizorgo ne estas bezonata, sed estus bone, se iuj aktivaj uzantoj povus prizorgi ĉion. Do ĉu vi volas 3 novajn nacilingvajn forumojn? Ĉu por ĉiu el ili sufiĉos babilemaj uzantoj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-21 19:57:25

Mi ie legis, ke la lingvoj multe similas unu al la aliaj, kaj estas preskaŭ unu lingvo. Verŝajne, estus ne malbone fari unuecan forumon.
Sed eble pri la unueco de la lingvoj mi eraris.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-23 13:55:12

Jev: Mi pensas, ke vi miskomprenis min iomete. Mi pensas pri unu forumo por la tri lingvoj. Kiun Terurĉjo jam diris, ili estas preskaŭ la sama lingvo. La fadenoj en tia forumo estus markita per [NO], [DK] aŭ [SE] (se tiu bezoniĝas). Ja estas lingvohelpantoj kaj tradukistoj de tiuj tri lingvoj, eble tiuj personoj povus la forumon prizorgi?

Andybolg (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 14:23:10

Nun finfine ekzistas ankaŭ norvega forumo!
Dankon, lernu ridulo.gif

TED110 (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 16:27:44

Dana kaj norvega, ĝi estus ankoraŭ oke... sed sveda? Ĝi ne estus bona ideo, tiam ni povus ankaŭ preni islanda kaj feroa! haha... shoko.gif
Mi parolas kaj komprenas dana, norvega, sveda, feroa, islanda... kaj pensas, ke ĉiu lingvo lukras sian propran forumon.

Ni ankaŭ ne havas forumon por itala, espana kaj portugala kuna! okulumo.gif

Mi diras ankaŭ ĝin, ĉar mi havas respekton por ĉiun lingvon rido.gif

Reen al la supro