Al la enhavo

Bonvolu

de Cary, 2007-julio-12

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Cary (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:02:47

Mi kelkfoje havas problemon kun tiu vorto, kiam vi volas uzi ĝin en volitiva frazo :

bonvolu fari tion

kun tiu frazo, mi ne havas problemon, sed ĉu mi povas diri :

faru tion, bonvolu

?

Mi ofte volas diri tion, ĉar estas kopio de la franca (fais ça, s'il te plait) kaj angla (do that, please) formoj, sed ĉu ĝi estas korekta ?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:23:01

Vi povus diri:

Faru tion, bonvole.
Bonvole, faru tion.
Tion, bonvole faru.
Bonvole, tion faru.
Tion faru, bonvole.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:23:28

Cary:Mi kelkfoje havas problemon kun tiu vorto, kiam vi volas uzi ĝin en volitiva frazo :

bonvolu fari tion

kun tiu frazo, mi ne havas problemon, sed ĉu mi povas diri :

faru tion, bonvolu

?

Mi ofte volas diri tion, ĉar estas kopio de la franca (fais ça, s'il te plait) kaj angla (do that, please) formoj, sed ĉu ĝi estas korekta ?
Jes. rido.gif Ĝi estas korekta. Laŭ mi.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:26:29

Mendacapote:Vi povus diri:

Faru tion, bonvole.
Bonvole, faru tion.
Tion, bonvole faru.
Bonvole, tion faru.
Ne "bonvole". Oni devas skribi "bonvolu".

(Hej amiko, ni skribis samptempe. Mi ĝojas, ke mi vidas vin. sal.gif)

white knight (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:39:57

Mi dirus: Faru tion, mi petas! sal.gif

Sed eble ni devus demandi eksperton...

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-12 12:52:31

Laŭ PMGE:
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu... i.

Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-12 13:43:06

Mendacapote:
Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.
Mi uzas "bonvole faru", ĉar ĝi estas pli sencohava kiam oni mallongigas "bonvole" al "bv".

"bv fari ion" sonas vere strange al mi.
"bv faru ion" estas, male, pli logiksona.

Oni povus tamen, mi supozas, diri "bonvolu (estu bonvola) kaj faru ion".

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-13 07:20:32

Mendacapote:Laŭ PMGE:
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu... i.

Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.
Cary pravas.Mi legis en mia lernolibro:

Bonvolu fari al mi kafon!



Faru al mi kafon, bonvolu.

Sed mi akceptas ankaŭ starpunkton de PMGE.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-19 05:07:04

Mi pensas, ke la frazo Donu al mi tion, bonvolu! estas korekta, ĉar bonvolu ĉi tie estas la dua predikato kaj ĝi estas post komo. Mi kredas ke la komon ĉi tie oni povas anstataŭi per punkto.

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-julio-22 00:09:53

Mielo:Faru al mi kafon, bonvolu.
Tio malĝustegas miaopinie; laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko. Ĉikaze oni uzu "mi petas" kiel la ĝentilaĵon. Ekzemple:

Faru al mi kafon, mi petas.

-Ĉu vi volas kafon aŭ teon?
-Kafon, mi petas.

Reen al la supro