Al la enhavo

Difiniloj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ substantiva frazparto por difini la identecon de la afero. La plej grava difinilo estas la difina artikolo la.

La — difina artikolo

La vorteto la montras, ke oni parolas pri certa afero, kiun konas la alparolata persono.

Oni ne aldonas finaĵojn al la, nek J, nek N:

  • la domo = tiu de vi konata domo
  • la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino
  • la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj
  • la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj
  • la ruĝajn krajonojn = tiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn

Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l'.

La staras antaŭ aliaj epitetoj de la substantivo. Eventualan prepozicion oni metas antaŭ la:

  • en la domo
  • ĉe la bela junulino
  • pri la altaj domoj

Individuaĵoj

Kiam temas pri individuaĵoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli "vi scias, pri kiu(j) mi parolas".

Foresto de la (aŭ alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli "vi ne scias, pri kiu(j) mi parolas". Manko de difinilo ankaŭ povas signifi, ke la identeco ne gravas. Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la.

  • La rozo apartenas al Teodoro. - La rozo apartenas al Teodoro.

    La parolanto supozas, ke la aŭskultanto povas kompreni, pri kiu rozo temas.

  • Al Teodoro apartenas rozo. - Al Teodoro apartenas rozo.

    Nun temas pri rozo, kiun la aŭskultanto ne konas.

  • Domo brulas! - Domo brulas!

    Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas, aŭ eble la parolanto eĉ mem ne scias, kiu domo brulas.

  • La domo brulas! - La domo brulas!

    La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).

  • Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne? - Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne?

    La gastoj ja estis certaj individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Ilia individua aŭ grupa identeco ne gravas.

Antaŭe menciita

Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton ion novan:

  • Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. - Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn.

    Ĉe la unua mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita aŭ pri domo ĝenerale (ĉiu ajn domo).

  • En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. - En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda.

    Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.

  • Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. - Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min.

    La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.

  • Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. - Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota.

    Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ĝin la banko.

Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:

  • Tre malproksime de ĉi tie loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. - Tre malproksime de ĉi tie loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko.

    Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj.

Nerekte menciita, divenebla

Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ekziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo:

  • Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. - Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias.

    La motoro mem ne estas rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.

  • Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.

    La aŭskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias, ke homo havas buŝon kaj nazon.

Plene priskribita

Frazparto povas havi epitetojn aŭ suplementojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.

    La suplemento de la patro klarigas, pri kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el pluraj ĉapeloj de la patro.

  • Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. - Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.

    La epiteto hodiaŭa plene klarigas, pri kiu tago temas.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. - Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.

    La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas.

  • Mi vojaĝis al la urbo Pekino. - Mi vojaĝis al la urbo Pekino.

    La nomo Pekino plene identigas la urbon.

Rekte vidata

Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ alimaniere rimarkas ĝin:

  • La domo estas vere bela. - La domo estas vere bela.

    Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambaŭ vidas la domon.

  • La floroj odoras tre bone. - La floroj odoras tre bone.

    Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

Ĝenerale konata, unika

Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:

  • La ĉielo estas blua. - La ĉielo estas blua.

    Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi ĝin simple la ĉielo.

  • La prezidanto de Usono diris, ke... - La prezidanto de Usono diris, ke...

    La parolanto supozas, ke la aŭskultanto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas nomi lin simple la prezidanto de Usono.

Specoj

Ofte substantivo estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, singulare aŭ plurale. Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies identeco ne gravas:

  • Leono estas besto. - Leono estas besto.

    Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.

    Temas pri specoj, ne pri individuoj.

  • Karlo estas kuracisto. - Karlo estas kuracisto.

    La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.

  • Elizabeto estas patrino de tri infanoj. - Elizabeto estas patrino de tri infanoj.

    La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo ŝi estas.

  • Akvo bolas je cent gradoj. - Akvo bolas je cent gradoj.

    Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ĝenerale.

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

  • La gitaro estas tre populara instrumento. - La gitaro estas tre populara instrumento.

    Oni prezentas instrumentospecon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Gitaro estas...

  • La kato preferas varman klimaton. - La kato preferas varman klimaton.

    Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...

  • La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. - La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

    La diraĵo ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

  • La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo. La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj. - La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo. La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj.

Se substantivo aperas kiel predikativo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas "Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas" aŭ "Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas" aŭ simile.

Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per plurala vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter singularo kaj pluralo ofte estas malgrava:

  • Leonoj estas bestoj. = Leono estas besto.
  • Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.
  • La leonoj estas bestoj.
  • La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

Malpermesoj de la

Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas posedaj pronomoj, tabelvortoj je U, A aŭ ES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu:

  • Mia dorso doloras. - Mia dorso doloras.

    Ne: La mia dorso doloras. (Sed ja eblas la mia/via..., se ne aperas posta substantivo.)

  • Tiu domo estas granda. - Tiu domo estas granda.

    Ne: La tiu domo estas granda.

  • Ĉiuj gastoj jam venis. - Ĉiuj gastoj jam venis.

    Ne: Ĉiuj la gastoj jam venis. Nek: La ĉiuj gastoj jam venis.

  • Mi ŝatas ĉiajn legomojn. - Mi ŝatas ĉiajn legomojn.

    Ne: Mi ŝatas la ĉiajn legomojn.

  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. - Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.

    Ne: La kies gasto... la ties festo...

  • Mi legis ambaŭ librojn. - Mi legis ambaŭ librojn.

    Ne: Mi legis la ambaŭ librojn. Nek: Mi legis ambaŭ la librojn.

Ne uzu la antaŭ vokativo:

  • Kelnero, alportu al mi glason da biero! - Kelnero, alportu al mi glason da biero!

    Ne diru: La kelnero, alportu...

La anstataŭ poseda pronomo

Ofte oni uzas la anstataŭ poseda pronomo, se la kunteksto klare montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri korpopartoj kaj parencoj:

  • Li levis la kapon. = Li levis sian kapon. - Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.
  • Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro... - Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro...
  • Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn. - Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn.
  • Ĉu Karlo venis kun la patro? = ...kun sia patro? - Ĉu Karlo venis kun la patro? = ...kun sia patro?
  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta. La patro = mia patro (la patro de la parolanto)
    - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. La patro = mia patro (la patro de la parolanto).

    Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun komenca majusklo) kvazaŭ proprajn nomojn sen la.

LaLa anstataŭ ĉiujĉiuj{4}

Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj:

  • La gastoj eksidis ĉe la tablo.Ĉiuj gastoj eksidis... - La gastoj eksidis ĉe la tablo. ≈ Ĉiuj gastoj eksidis...
  • Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Anglojĉiuj Angloj. - Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Angloj ≈ ĉiuj Angloj.

    La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo.

La antaŭ lingvonomoj

La estas uzata antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el adjektivo plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo) k.a. Sed oni ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran substantivan nomon, ekz. Esperanto, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.

La antaŭ plej kaj malplej

Kiam plejmalplej ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj oni uzas la:

  • La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. - La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.
  • Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.

Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataŭ la (mal)plej:

  • Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. - Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ maniero. Tiam oni ne uzu la:

  • vulpo plej ruza fine estas kaptata. - Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.

    Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

  • Li estas plej laca en la mateno. - Li estas plej laca en la mateno.

    Ne temas pri komparo inter diversaj personoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.

  • Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. - Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.

    Plej ne staras antaŭ substantiva frazparto, sed antaŭ adverba frazparto.

La ĉe propraj nomoj

Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo, ĉar tiaj nomoj estas klare difinitaj per si mem:

  • Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. - Pasintjare mi vojaĝis al Kanado.

    Ne diru: ...al la Kanado.

  • Kie estas Francisko? - Kie estas Francisko?

    Ne diru: Kie estas la Francisko?

Ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar tiaj vortoj ne estas per si mem difinitaj:

  • Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano." - Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano."

    La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj substantivoj, kaj tial bezonas la.

Kiam ordinara propra nomo havas adjektivon kiel epiteton, kaj se tiu adjektivo ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

  • Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero. - Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero.

    Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la epiteto surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

  • Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. - Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado.

    Londono ne havas la. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la epiteton aliaj, kaj do ricevas ankaŭ la.

  • Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. - Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn.

    Ankaŭ ĉi tie Londono havas epiteton, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Aliaj difiniloj ol la povas aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

  • Ha, tie vi estas, mia Elizabeto! - Ha, tie vi estas, mia Elizabeto!
  • Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? - Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo?

Duondifina unu

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al la numeralo unu. Nedifina artikolo tamen tute ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:

  • Unu vidvino havis du filinojn. - Unu vidvino havis du filinojn.

    Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la rakontanto konas la vidvinon.

  • Unu vesperon fariĝis granda uragano. - Unu vesperon fariĝis granda uragano.

La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono.

Reen al la supro