Al la enhavo

La baza kaj ĉefa signifo de la prepozicioj al, el kaj ĝis estas direkto, sed ili estas uzataj ankaŭ por diversaj aliaj signifoj:

al
Celo de moviĝo: Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
Senmova direkto: Ŝi apogis sin per la mano al la muro.
Tiu, kiu ricevas ion, aŭ kiu profitas/malprofitas de ago: Donu al la birdoj akvon. Diru al mi vian nomon. Ŝi kombas al si la harojn. Pardonu al mi! Lia babilado malhelpis al mi fari la hejmtaskojn.
Tiu, kiu spertas aŭ sentas ion: Ŝajnas al mi, ke vi mensogas.
Posedanto k.s. (ĉe aparteni): La rozo apartenas al Teodoro.
Rezulto de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon: Li disrompis ĝin en mil pecojn.
Aldono, adicio k.s. (kun aligi, aliĝi, aldoni k.s.): Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?
Tio, kion oni konsideras, kiam oni taksas aferon proksima aŭ simila: Proksime al la angulo staris aŭto. Tiu nubo similas al ĉevalo.
el
Movo for de interno al ekstero: El la tubo fluis akvo. Li eliris el la ĉambro.
Deveno, origino, fonto, antaŭa stato, kaŭzo: El kiu lando vi venas? Ŝi tradukis la libron el la Ĉina lingvo. El la knabo fariĝis junulo. El surprizo (= pro surprizo) li preskaŭ falis. Por esprimi kaŭzon oni nuntempe preferas uzi pro.
Materialo, konsisto: La skatolo estis farita el ligno. Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.
Grupo aŭ amaso, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. Trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
ĝis
Loko, kiun movo atingas, sed ne preterpasas: Mi akompanis ilin ĝis ilia domo.
Limo de spaco, tereno aŭ simile: La tuta lago ĝis la transa bordo estas kovrita de glacio.
Tempo, mezuro, grado, nivelo aŭ stato, kiun io atingas, sed ne preterpasas: Mi laboras de frua mateno ĝis malfrua vespero. La tasko estu preta ĝis la fino de Junio. La prezo falis ĝis du eŭroj.

Ankaŭ la akuzativa N-finaĵo kaj la prepozicio de estas direktaj rolmontriloj.

Reen al la supro