Al la enhavo

Nominativon (sen prepozicio, sen akuzativa finaĵo) oni uzas por la jenaj frazroloj:

Subjekto

Subjekto estas tio, kio faras la agon de la predikato. La subjekto estu ĉiam en nominativo:

  • La patro donis al mi dolĉan pomon. - La patro donis al mi dolĉan pomon.
  • Ili promenadis. - Ili promenadis.
  • La soldato pafis. - La soldato pafis.
  • Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. - Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj.
  • Ĉu vi aŭdis jam tiun historion? - Ĉu vi aŭdis jam tiun historion?
  • La folioj faladis de la arboj. - La folioj faladis de la arboj.
  • Tio surprizis min. - Tio surprizis min.
  • Estis iam malgranda knabino. - Estis iam malgranda knabino.
  • Mankas al mi nenio. - Mankas al mi nenio.
  • Ŝi estas tre maljuna. - Ŝi estas tre maljuna.

Vokativo

La frazrolo vokativo montras, al kiu la eldiraĵo estas celata. Vokativo ordinare estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton. Vokativo estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj. Vokativo estu ĉiam en nominativo:

  • Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas? - Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?
  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ. - Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.
  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
  • Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon. - Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

Nominacio

Substantiva frazparto povas havi epiteton, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia nominacio staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj estu en nominativo:

  • Tio estis en la monato Majo. - Tio estis en la monato Majo.

    La monato nomiĝas "Majo". Majo estas nominacia epiteto de la vorto monato.

  • Ni vizitis la urbon Seulo. - Ni vizitis la urbon Seulo.
  • La ĉefurbo de Britio estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono. - La ĉefurbo de Britio estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.
  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.

Oni povas ofte enmeti kiu nomiĝas antaŭ nominacio: monato, kiu nomiĝas Majo; urbon, kiu nomiĝas Seulo; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.

Ne uzu la prepozicion de antaŭ nominacio: la urbo de Nov-Jorko, la ŝtato de Keralo, la Popola Respubliko de Ĉinujo. Ĝustaj estas nur: la urbo Nov-Jorko, la ŝtato Keralo, la Popola Respubliko Ĉinujo.

Komparu nominacion kun apozicio.

Predikativo

Predikativo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la predikato. Predikativo normale estas nominativa.

Subjekta predikativo

La verbo esti estas la ĉefa verbo, kiu ligas priskribon al subjekto. Aliaj priskribaj verboj estas ekz. (far)iĝi, ŝajni, montriĝi kaj nomiĝi.

Subjekta predikativo estas plej ofte adjektivo (adjektiva frazparto) aŭ adjektiveca vorteto:

  • Ŝi estis terure malbela. - Ŝi estis terure malbela.

    Terure malbela estas priskribo de ŝi. La priskribo estas perata de la verbo estis.

  • La patro estas sana. - La patro estas sana.

    Sana estas priskribo de la patro.

  • La dentoj de leono estas akraj. - La dentoj de leono estas akraj.
  • Ili fariĝis trankvilaj. - Ili fariĝis trankvilaj.
  • La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.
  • Ŝi aspektis kolera. - Ŝi aspektis kolera.

    Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas adverban manieran adjekton anstataŭ adjektiva predikativo: En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele.

  • Ordinare li ne estas tia. - Ordinare li ne estas tia.

    La adjektiveca vorteto tia priskribas la subjekton li pere de estas.

Subjekta predikativo povas ankaŭ esti substantiva frazparto en nominativo:

  • Leono estas besto. - Leono estas besto.

    Besto estas (speca) priskribo de leono.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro. - Januaro estas la unua monato de la jaro.
  • Mi scias, kio mi estas. - Mi scias, kio mi estas.
  • Mia frato fariĝos doktoro. - Mia frato fariĝos doktoro.

Subjekta predikativo povas ankaŭ esti substantiva frazparto kun prepozicio. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en adjektivon:

  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro. = Li estas hodiaŭ kolerhumora. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. = Li estas hodiaŭ kolerhumora.
  • Ili estas de la sama speco. = Ili estas samspecaj. - Ili estas de la sama speco. = Ili estas samspecaj.

Oni uzas adverbon kiel predikativon anstataŭ adjektivo, se la priskribata subjekto estas infinitivosubfrazo:

  • Resti kun leono estas danĝere. - Resti kun leono estas danĝere.
  • Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. - Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere.

Oni uzas adverbon anstataŭ adjektivo ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la predikativo priskribas la tutan situacion:

  • Estis al mi tiel terure! - Estis al mi tiel terure!

    Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio.

  • Ĉu hodiaŭ estas varmemalvarme? - Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?

Se subjekto estas subkomprenata substantivo aŭ pronomo, oni uzu adjektivan formon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!

Objekta predikativo

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj predikativoj priskribas objekton, ili ne ricevu la finaĵon N:

  • Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) - Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.)

    Ruĝan estas ĉi tie epiteto de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.

  • Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. - Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa.

    Ruĝa estas predikativo de la domon, do objekta predikativo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni ankaŭ povas diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: Vi farbas la ruĝa domon.)

Objekta predikativo povas esti adjektivo aŭ adjektiveca vorteto:

  • Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? - Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda?
  • Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava. - Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.
  • Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj. - Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.
  • Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. - Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
  • La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! - La ĝojo kaj surprizo faris lin muta!

Iafoje ĉi tia adjektiva priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la predikata ago. Tiam oni povas ja uzi akuzativon:

  • Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. - Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva.

    La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.

  • Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj.

    - Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas adjektivon sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.

Objekta predikativo povas esti substantiva frazparto en nominativo:

  • Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto. - Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.
  • Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo. - Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.
  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.

Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.

Iafoje frazparto kun prepozicio povas esti objekta predikativo:

  • Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto. - Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.
  • Mi preferas ĝin sen sukero. - Mi preferas ĝin sen sukero.

Se la objekto estas infinitivo aŭ subfrazo oni uzas adverbon kiel objektan predikativon. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun la verboj opinii kaj trovi (en la speciala signifo "opinii [ke io estas ia]"):

  • Ili trovis saĝe forkuri. - Ili trovis saĝe forkuri.

    (Ili opiniis, ke forkuri estas saĝe.)

  • Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola. - Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola.

    (Mi opiniis, ke tio, ke Petro faru la tutan laboron sola, estas taŭga.)

Noto: Laŭ iuj gramatikistoj oni uzu adjektivon en tiaj frazoj, ĉar ili opinias, ke adverba formo povas esti miskomprenata kiel maniera adjekto. Ili do rekomendas, ke oni diru ekz. Ili trovis saĝa forkuri.

Kontrolmetodo

Se oni hezitas, ĉu temas pri epiteto aŭ objekta predikativo, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Epiteton oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Predikativon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo: Ĉu vi farbas la domon ruĝan?Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas epiteto. Ĉu vi farbas la domon ruĝa?Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas objekta predikativo.

Reen al la supro