Al la enhavo

Tempo kaj -n.

de Eligzo, 2007-septembro-06

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Eligzo (Montri la profilon) 2007-septembro-06 12:54:29

Kio estas korekta: "tridek minutoj da ĝazo" aŭ "tridek minutojn da ĝazo"?

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-06 13:02:13

Eligzo:Kio estas korekta: "tridek minutoj da ĝazo" aŭ "tridek minutojn da ĝazo"?
Ambaŭ. Dependas ĉu temas pri subjekto, aŭ ĉu temas pri daŭro.

(mi ne scias kio estas ĝazo. Ĉu vi celas ĵazon, la muzikstilon?)

"tridek minutoj da ĝazo estas ĉio kion mi povis vidi".

"mi nur vidis tridek minutojn da ĝazo".

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-septembro-06 13:02:37

Ĉu ĝazo aŭ ĴAZO???

Eligzo (Montri la profilon) 2007-septembro-06 13:09:39

Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.

piteredfan (Montri la profilon) 2007-septembro-10 01:36:41

Eligzo:Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.
Mi trovis nur "ĵaz'" kaj en la Lernu vortaro kaj en la vortaro "Pocket Esperanto Dictionary."

Urho (Montri la profilon) 2007-septembro-10 07:02:16

piteredfan:
Eligzo:Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.
Mi trovis nur "ĵaz'" kaj en la Lernu vortaro kaj en la vortaro "Pocket Esperanto Dictionary."
Eligzo pravas: en lernu!-vortaro ekzistas la vorto "ĝazo" (almenaŭ ruse kaj finne, sed ne angle).

Bonvolu vidi ankaŭ la paĝon: "UEA-Vikio: Superfluaj Vortoj"
http://www.uea.org/vikio/?action=browse&diff=1...

Reen al la supro