Al la enhavo

Al mi ...

de Terurĉjo, 2007-novembro-08

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-08 18:26:03

En Esperanto ekzistas esprimoj, similaj al:
- al mi ŝajnas...
- al mi plaĉas...
En la rusa lingvo tiaj frazoj estas tre ofte uzataj kaj kutimaj.
Ĉu oni povas diri:
- al mi varmegas (estas varmege) - мне жарко;
- al mi pensiĝas - мне думается;
- al mi ne dormiĝas - мне не спится;
- al mi voliĝas manĝi - мне хочется есть;
- al mi enuas - мне скучно; demando.gif
Mi pardonpetas pro tio, ke skribis ruse (multaj, certe, ne komprenas la rusan), sed mi montris samsignifajn frazojn en la rusa.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-08 18:59:04

Al mi ŝajnas, ke mi ne tre ĝuste tradukis rusajn esprimojn en Esperanto(n). Kiel estas ĝuste: ĉu traduki en iu lingvo aŭ en iun lingvon?
Sed al mi estas pigre redakti antaŭan mesaĝon, pli prefere mi skribos ankoraŭ unu.
Pliaj ekzemploj kaj korektoj:
мне страшно - al mi estas time;
мне холодно - al mi estas malvarme;
мне радостно - al mi estas gaje;
мне скучно - al mi estas enue.

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-08 20:07:00

Terurĉjo:Al mi ŝajnas, ke mi ne tre ĝuste tradukis rusajn esprimojn en Esperanto(n). Kiel estas ĝuste: ĉu traduki en iu lingvo aŭ en iun lingvon?
Sed al mi estas pigre redakti antaŭan mesaĝon, pli prefere mi skribos ankoraŭ unu.
Pliaj ekzemploj kaj korektoj:
мне страшно - al mi estas time;
мне холодно - al mi estas malvarme;
мне радостно - al mi estas gaje;
мне скучно - al mi estas enue.
Al mi ŝajnas, ke tute bonas tiuj ĉi. Se ne estas la kazo, almenaŭ ja tre facile kompreneblas ili.

Tiuj de via unua mesaĝo, tamen, mi ne vere povas juĝi. Nur ĉar mi ilin ne vere komprenas, ne signifas ke malbonas ili, sed nur ke scio mia pri Esperanto ne sufiĉas...

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-novembro-12 12:12:40

Mi iam volus uzi "por mi" anstataŭe, ĉar ŝajnas al mi ke la prepozicio devas esti "por". senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:04:45

黄鸡蛋:Mi iam volus uzi "por mi" anstataŭe, ĉar ŝajnas al mi ke la prepozicio devas esti "por". senkulpa.gif
BV plu ne zorgi pri tiu ĉi fadeno, ĉar mi estis iom ludema, kiam elpensis ĝin.
Por bona kaj klara kompreno necesas uzi klarajn Esperantajn esprimojn: mi timas, mi gajas, mi malsatas, mi soifas, mi pensas, mi havas, mi ne estas dormema, mi enuas, mi hontas kaj t.p.

Sed ruse mi diras "al mi" - мне (dativo). La prepozicio "por" - для - en la rusa estas uzata kun genitivo. Verŝajne, en kelkaj okazoj vi tute pravas, ekzemple: estas malvarme por mi. Sed kiam mi volas noti, ke mi mem sentas malvarmon kaj vibras pro frosto aŭ malvarmo, kiel diri tion?
Aŭ se mi suferas pro varmego kaj konstante ŝvitas, kiel tian situacion priskribi?

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-13 13:59:15

Terurĉjo:Sed kiam mi volas noti, ke mi mem sentas malvarmon kaj vibras pro frosto aŭ malvarmo, kiel diri tion?
Aŭ se mi suferas pro varmego kaj konstante ŝvitas, kiel tian situacion priskribi?
Ĉu malpravus tiu ĉi? :

Mie sentas mi malvarmon (aŭ varmegon).

Ĉiukaze, mi plu konsentas kun via unua propono "Al mi estas malvarme (aŭ varmege)". Ĝi ŝajnas al mi taŭgan esprimmanieron.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 18:43:39

Filu:Mi plu konsentas kun via unua propono "Al mi estas malvarme (aŭ varmege)". Ĝi ŝajnas al mi taŭgan esprimmanieron.
Tio ne estas mia propono okulumo.gif. Tio estas kutima ruslingva esprimo. Ruse oni preskaŭ neniam en multaj okazoj diras "mi ...-as", sed "al mi estas iel". (Parenteze, sen uzi le verbon "estas", ĉar ĝi forestas en la rusa. Por spertuloj, ĝi tamen ekzistas - "есмь", sed neniam estas uzata en moderna rusa lingvo.)
Mi hontas - al mi estas honte;
mi pigras - al mi estas pigre;
mi enuas - al mi estas enue kaj t.p.
Tamen min plu tre interesas, kiel oni diras, se "al mi estas malvarme"? Ekzemple, mi sidas en malvarma ĉambro, mi ne frostiĝas, sed sentas malvarmon. Kiel tion diri?

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:22:41

Terurĉjo:Tamen min plu tre interesas, kiel oni diras, se "al mi estas malvarme"? Ekzemple, mi sidas en malvarma ĉambro, mi ne frostiĝas, sed sentas malvarmon. Kiel tion diri?
Ĉu "malvarmetas mi" taŭgus? demando.gif
Aŭ eble "malvarmeton ene (ek)sentas mi"... "fridetiĝas mi"... "enmie malvarmetas" ????? Ĉu komprenis mi tion, kion deziras esprimi vi, aŭ ankoraŭ ne tute klare?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:08:15

Filu, dankon, ĉion tre ĝuste kaj klare komprenis vi kaj priskribis, kiel kutime, per vortoj kompreneblaj kaj preskaŭ poeziaj. Jes, "al mi estas malvarme" signifas, ke sentas mi interne kaj ekstere malvarmon (fridon).

Reen al la supro