Al la enhavo

La angla “I’ve got it!”

de dbob, 2015-junio-19

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-19 09:06:39

Kiel oni tradukas en Esperanton la anglan “I’ve got it!”, en la senco de “eŭreka, mi solvis tion!” aŭ “mi ekhavas ideon”, ne en la senco de “mi nun komprenas”.

Hispane oni diras preskaŭ laŭvorte same kiel oni diras angle: “lo tengo” aŭ “ya lo tengo”.
Laŭvorta esperanta traduko estas: “mi havas ĝin/tion” aŭ “mi ekhavas ĝin/tion”.

Ĉi tiu video donas bonan kuntekston por la ideo, kiun mi celas. Se vi devus dubli tiun ĉi etan videon, kiamaniere vi dublus ŝian ekkrion “I’ve got it!”.

Antaŭdankon.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-19 11:51:45

Mi jam akiris ĝin; mi sukcesis havigi al mi tion, nun ĝi apartenas al mi. Laŭ mi sufiĉas traduki la ideon.

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-19 20:52:18

Mi komprenas vin, Vinisus, sed mi ne parolas nur pri traduko de ideo. La afero estas, ke tiu traduko devas funkcii duble, ene de iu filmo. La traduko devas esti samtempe:
1) sufiĉe sencodona kaj
2) sufiĉe mallonga, tiel, ke la dublo aperas bona al la okuloj.

Verŝajne mi ne sukcesis ekspliki klare mian intencon. Ne eblas dubli “I’ve got it!” per (ekz.) “mi sukcesis havigi al mi tion”. Tio estas tro longa tempo por anstataŭi la mallonga “I’ve got it!” en la filmo.

Do, la vera demando ne estas kiel traduki tian anglan ekkrion, sed kiel dubli ĝin en Esperanto?

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-19 22:30:04

dbob:Do, la vera demando ne estas kiel traduki tian anglan ekkrion, sed kiel dubli ĝin en Esperanto?
Se la celata ideo estas "komprenite", bedaŭrinde la ĉi-lasta vorto tro longas per unu silabo. Do, ĉar oni ankaŭ povas diri "mi kaptis la ideon/sencon", kion vi opinias pri la silab-longe taŭga "kaptite"?

Simil-modele, se la ĉefa ideo estas, ke atingiĝis aŭ ekhaviĝis la ĝusta aŭ plej konvena ideo, eble la ankaŭ trisilabaj "trafite" kaj "trovite" povus utili.

Laste, okaze de malfacila problemo kies solvo finfine troviĝis, "solvite" ŝajnas al mi plej taŭga.

Aldonaĵo: Mi ĵus ekpensis pri la plej simpla "mi scias!", kiu ankaŭ taŭgas por subita eltrovaĵo de ideo. Mi scias (kion ni faru)! Mi scias (la solvon)! ktp.

dombola (Montri la profilon) 2015-junio-19 22:48:37

dbob: Do, la vera demando ne estas kiel traduki tian anglan ekkrion, sed kiel dubli ĝin en Esperanto?
Mi jam scias!

Jen ebla solvo taŭga.

Oijos (Montri la profilon) 2015-junio-20 04:33:07

Vi jam mem respondis: heŭreka!

sudanglo (Montri la profilon) 2015-junio-20 10:49:38

Mi ofte aŭdis el la buŝoj de ne-anglalingvanoj (kiam ili parolas angle) frazetojn sen rekta objekto.

Ŝajne la Kontinentaj lingvoj ne tiom insistas pri pronoma rekta objekto en tiaj frazetoj, kvankam ties forlaso en la angla sentigus la frazeton ne-kompleta.

Tiel mi dirus simple Mi havas! por traduki la eŭrekan elkrion.

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-20 11:53:42

yyaann:okaze de malfacila problemo kies solvo finfine troviĝis
Tio estas tre bona priskribo de la celata senco, pli bona ol mia. Pro tio, mi pensas, ke kaj “solvite” kaj “mi scias!” kaj “mi jam scias!” estas bonaj proponoj. Dankon.

Oijos:Vi jam mem respondis: heŭreka!
La internacia “heŭreka!”, miakomprene, estas preskaŭ rekta preciza traduko de la angla “I’ve got it!”. Ĝi esprimas triunfan emocion, kiam oni malkovras ion. Sed ĉi-kaze la afero temas pri dubla traduko, t.e. parol-traduko ene de filmo. Angle ja eblas ekkrii “eureka!”, sed ĉi tie oni ne diras angle tiel, sed “I’ve got it!”. Se oni en la angla dirus “eureka!”, la traduko (dublo) estus memevidenta.

Parenteze, mi ne atingas kompreni kial “heŭreka!” aŭ “eŭreka!” ne troviĝas en ePIV, nek en ReVo. Ĉu la kriterio de tiaj vortaroj estas, ke ĉi tiun vorton estas tiom vaste internacie konata, por ke ĝi ne troviĝu tie?

Aliflanke, la vikipedia artikolo pri eŭreka/heŭreka donas “mi ĝin trovis”, ankaŭ bona propono por mia celo.

sudanglo:[…] forlaso en la angla sentigus la frazeton ne-kompleta […] Mi havas! […]
Eĉ hispane tia traduko ŝajnas iel ne-kompleta: “I have!”; “Mi havas!”; “Tengo!”.

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-21 10:41:19

Jen ĝi!, mi trafis (ĝin)!, jen ideo/solvo! … eble estas io alia. Eble, “jen ĝi!” estas la pli komprenebla kaj taŭga por tiu senco, laŭ mia opinio.

Ĝis, Novatago.

tommjames (Montri la profilon) 2015-junio-23 09:21:49

Proponaĵon de novatago "jen solvo!" mi plej preferas. Ankaŭ "solvite!" ŝajnas al mi bona.

Reen al la supro