Al la enhavo

"Demokratio" kaj "demokrato"

de guyjohnston, 2008-marto-19

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:52:06

Saluton, mi ne komprenas kial oni uzas la vorton "demokratio", anstataŭ simple uzi regule formitan vorton el "demokrato", ekzemple "demokrataro" (alternativo donita de Reta Vortaro), aŭ "demokrat-lando". Ĉu iu povas diri al mi kial oni faras tion?

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:10:00

Unue :
vi devas akcepti ke en la esperanto ne ĉio estas regula .
Poste:
Demokrato = unu demokrato
demokrataro = multo da demokratoj = a bunch of damocrats ( not democracy )

demokrat-lando is not democracy too ridulo.gif

Bone,la plej proksima analogo por demokratio (laŭ mi)povus esti: demokratizmo.

Bonvolu kompreni ke multege da radikoj(vortoj) estis aldonita al la lingvo el naturaj lingvoj kaj, bedaŭrinde,tute malregule.

Melequíades (Montri la profilon) 2008-marto-19 23:12:21

Mi uzas PIVon (2002), kaj tiu vortaro distingas inter "demokrateco" (pensmaniero, ideologio de demokratoj) kaj "demokratio" (reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo). Do, el "demokrat-" oni povas fari "demokrateco" kaj "demokrataro", formoj kiuj rilatas al ideologio aŭ al partianoj de ideologio; kaj "demokrati-" estus neanalizebla elemento kiu rilatas al difinita sistemo de politika organizado. Tial mi pensas ke "demokrati/o" devus esti la kapvorto de alia artikolo (PIV analizas la vorton kiel demokrat/io, en la sama artikolo de "demokrat/o").

R2D2! (Montri la profilon) 2008-marto-20 20:45:01

Hm... demokrat·ıo... senkulpa.gif

Demokratıo estas lando, kıe demokratoȷ loĝas. rido.gif

Reen al la supro