Al la enhavo

inteligenta dezajno

de Matilda 69, 2008-majo-09

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-majo-09 15:37:01

Kion vi pensas pri inteligenta desegno - plano, kiu kontraŭas Darvinajn teoriojn?
Se vi ne konas la teorion, vi povas legi ĉi tie:
http://progettocosmo.altervista.org
sed oni povas legi nur angle aŭ itale.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-majo-09 16:12:45

Mi tre volus scii kion, en la teorio de Darwin, ne estas "kredebla" (laŭ la gehomoj kiuj opinias ke ĝi estas malvera teorio). Laŭ kio mi legis pri ĝi, kaj laŭ kio mi lernis en biologiaj kursoj en universitato, ĝi ŝajnas tre verŝajna.

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-majo-09 17:26:44

kaj vere ebla

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-09 18:04:15

Mi ne konsentas ke la teorioj estas simple kontraŭdiraj, ĉar ili ne estas simplaj diroj kiel 2+2=4. Iuj partoj povas akordi, aliaj ne. Me ne estas konvinkita ke la teorioj de Darwin estas la tuta vero, ekzemple laŭ mi la apero de homaro havante konscion, racion, kapablon libere krei kulturon, estas granda mistero. Sed la similecoj inter la DNA inter specioj de vivaĵoj bezonas klarigon. Alia mistero!

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-10 01:51:47

Mi elektis 'ambaŭaj' sed la vereco estas ke mia kredo estas inter evoluismo kaj kreismo. La teorio de evoluo pli-malpli pravas--vivo sur tero (kaj aliloke) evoluas--sed la viva mondo estas tro perfekta por havi nenian inteligencon kiu kreis (kaj eĉ ankoraŭ kreadas) ĝin. Ĉu tio sencas?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-10 06:06:56

ekstertemo.gif
Anstataŭ "inteligenta dezajno" mi uzus "scienca teorio de evoluo", ekzemple.

Matilda, de tago al tago vi iĝas pli kaj pli bela. Do, Darvino malpravas.

Mi preferis abstini la voĉdonadon, ĉar mie simpla voĉdono ne solvas tiom komplikan problemon.

Pino (Montri la profilon) 2008-majo-10 07:46:31

Eksterteme, la bildoj de matilda estas vere belaj kal plezurigantaj.
Sed "inteligenta dezajno" estas ne "scienca teorio de evoluado". Tia teorio estas miksado scienco kaj religio. Mi ne estas ege partiano de tia teorio.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-majo-10 08:33:50

Matilda 69:Kion vi pensas pri inteligenta dezajno, kiu kontraŭas Darvinismon - Darwinajn teoriojn?
Se vi ne konas la teorion, vi povas legi ĉi tie:
http://progettocosmo.altervista.org
sed oni povas legi nur angle aŭ itale.
demando.gif
Kara Matilda,
Mi tradukus pli volonte "Intelligent design" per "Inteligenta plano –aŭ intenco-", ĉar la vorto "dezajno", laŭ mia vortaro, koncernas la formon kaj la aspekton de artefarita objekto, kutime utileca kaj industrie produktata, kiu estu funkcitaŭga kaj estetike valora.
Do, koncerne la "Inteligenta plano", kies adeptoj en Usono profitas de la apogo de Georges W. Bush, kiu deziras ke tiu doktrino figuras en la lernajaj manlibroj ; mi pensas, kaj mi ne estas sola, ke temas de nova atako de la kreadanistoj, kiuj ne plu povas kontentiĝi kontraŭmeti laŭvortan legadon de Genezo. La sciencaj antaŭaĵoj ne plu permesis al ili esti kredindaj, ili do afinis ilian diskurson kaj rekovrita tiun ĉi per falsa scienca ŝmiro, antaŭenmetite ke la vivado estas tiel kompleksa, ke ĝi ne povas rezulti de supera spirito, kompreneble aŭtoro de "inteligenta plano".
Mi signalas por la lernu-anoj kiuj konas nek la angla, nek la itala lingvo, la TTT-ejon : http://fr.wikipedia.org/wiki/Dessein_intelligent, kiu havas esperantan tradukon ("Intelligent design" estas tradukita per –Inteligenta desegno- tio, por la supre donitaj kialoj, ne ŝajnas al mi korekta).

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-10 11:03:19

Mi estas ano de la nova religio kies Dio estas la Fluganta Spagetmonstro. Por mi ĉi tiu religio same bone klarigas ĉion kiel "Inteligenta Desegno", sed la anoj de tiu nova religio estas multe pli kredindaj ol la anoj de "Inteligenta desegno", kiel ekzemple G.W. Bush.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-majo-10 11:03:40

eb.eric:Mi tre volus scii kion, en la teorio de Darwin, ne estas "kredebla" (laŭ la gehomoj kiuj opinias ke ĝi estas malvera teorio). Laŭ kio mi legis pri ĝi, kaj laŭ kio mi lernis en biologiaj kursoj en universitato, ĝi ŝajnas tre verŝajna.
mi ankaŭ pensis tiel, sed poste mi legis pri inteligenta dezajno, kaj mi trovis tian teorion tre interesa. Fakte, ankaŭ Darwin dubis pri la kompleta vereco de sia teorio.

Reen al la supro