Al la enhavo

Kurtvortoj

de sengir_assassin, 2008-majo-17

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

sengir_assassin (Montri la profilon) 2008-majo-17 11:53:31

Mi estas scivola pri E-aj kurtvortoj. Mi ne povis rettrovi ekzemplojn multajn da kurtvortoj. Mi havas plej ŝatatajn kurtvortojn:

1) ne estas = ne'stas
2) estas = 'stas
3) a la = ala (samile al Hispana)

Multaj alioj eksistas eble, kiu ĉiuj preferas aŭ ĉiujn ne plaĉas kurtvortoj?

Dankon!

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:11:55

Mi ofte uzis E- por la radiko Esperant'.
En poezio (ne en prozo), estas permesita uzi l' anstataŭ la, kaj, ĉe la fino de linio, uzi apostrofon ' anstataŭ la -o finaĵon.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-majo-17 16:35:22

Esperanto kutime ne uzas kurtvortojn. Mi akordas kun tiu. Mi vidis iom da komencantoj provas uzi ilin, sed la plejparto de plialtnivelaj esperantistoj neniam uzas ilin.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 16:44:11

Vulturo al amiko: - Mia karulino kaj mi ne'stis ĉe tiu klifo pasintjare.
La amiko: - Kiel ŝatis vi la lokon?
- Ni NE'stis tie!
- Jes ja! Kiel bonis via hejmo tie?
senkulpa.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-majo-17 18:07:37

Filu:Vulturo al amiko: - Mia karulino kaj mi ne'stis ĉe tiu klifo pasintjare...
Bona ekzemplo de la kialo ni ne devus uzi kurtvortojn.

"Ne'sti" ne samas tiel, kiel "nesti", sed ili estas prononcitaj same.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-17 19:30:07

Same kun l'afero / la fero ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-17 20:04:07

Laŭ mia malmodesta opinio, unue necesas bone ellerni Esperanton por posedi ĝin perfekte kaj paroli ĝin flue, kaj nur poste prezenti diversajn pribonigojn kaj ŝanĝojn de la lingvo.
Mi ne taksas min spertulo pri la lingvo kaj eĉ ne kuraĝas fari la menciitan supre. Eble, post kvin aŭ ses jaroj de intensa lingvouzado mi decidos ion prezenti, sed ĉio estos enkadre de la Fundamento.

Sed mi suspektas, ke veraj perfekte-posedantoj plene kontentas pri Esperanto kaj entute ne klopodas ĝin plibonigi kaj perfektigi. Pri tio okupiĝas nur novuloj kaj eternaj komencantoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 20:35:01

Terurĉjo:Laŭ mia malmodesta opinio, unue necesas bone ellerni Esperanton por posedi ĝin perfekte kaj paroli ĝin flue, kaj nur poste prezenti diversajn pribonigojn kaj ŝanĝojn de la lingvo.
Pli konsentas ol malkonsentas al tio mi. Ekzemple, mi ne "perfekte" posedas la francan, sed tamen sufiĉe bone por vidi, kiel ĉirkaŭeblas ties regularo. Ne signifas, ke mi blinde akceptus reformproponojn de mia lingvo, fare de alilingvano ĵus eklerninta la francan, tamen.

Aliflanke, malgrandas mian scion pri Esperanto kaj mi ne jam proponus ŝanĝojn al ĝi. Sed tamen tiu lingvo estas pli simpla ol aliaj, kaj post ne tiom da jaroj laŭ mi videbliĝas kiel oni povus "malperfektigi" la lingvo (ĉar ja tie ĉi temas pri malperfektigado, pri pli malpli popoligita versio de Esperanto).
Terurĉjo:Sed mi suspektas, ke veraj perfekte-posedantoj plene kontentas pri Esperanto kaj entute ne klopodas ĝin plibonigi kaj perfektigi. Pri tio okupiĝas nur novuloj kaj eternaj komencantoj.
William Auld kaj Fernando de Diego certe estis plen-posendantoj de l' lingvo internacia, sed tamen volonte uzis ili vortojn laŭ sencoj novaj kaj ne ĉiam konformaj kun ties antaŭaj akceptoj. Mi kredas, ke Esperanto ja plibonigeblas... eĉ se mi ne certas kiamaniere, kaj eĉ se mi kutime malkonsentas kun reformoj proponitaj de "novulaj kaj eternaj komencantoj".

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 20:45:20

La stanga butiko verkis Raymond Schwartz. En la fina poemo la verkisto venene distilas "Last-ranga butiko" al la leganto...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-17 21:57:09

Filu:William Auld kaj Fernando de Diego certe estis plen-posendantoj de l' lingvo internacia, sed tamen volonte uzis ili vortojn laŭ sencoj novaj kaj ne ĉiam konformaj kun ties antaŭaj akceptoj.
Ho, kara, ambaŭ menciitaj personoj estis ja eminentaj verkistoj, poetoj, vortaristoj, kiuj forlasis nin antaŭ nelonge. Al tiaj homoj tutmonde estas permesate testi lingvojn, eksperimenti pri ili, elpensi novajn vortojn kaj novajn ties signifojn.
Per ilia senĉesa laborado Esperanto pliriĉiĝas pri novaj esprimoj kaj sentoj. Sed bonvolu rimarki, ke la proponintoj jam (laŭ viaj propraj vortoj) estis plen-posedantoj.

Reen al la supro