Al la enhavo

Ŝakenigmo en tri dimensioj

de Miland, 2008-majo-20

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 07:41:59

Nun ni havas tri-dimensian ŝaktabulon, tamen ne 8x8x8 sed nur 4x4x4. Komence la turo estas en la plej malsupra nivelo. Do ĝi povas movi antauen, dekstren kaj ankaŭ supren. La turo ne movas nenecese malrapide, kaj ne revenas. En kiom da manieroj ĝi nun povas movi al la plej fora ĉelo? Tio estas, kiom da eblaj itineroj estas? Kiom da malsimile-aspektaj vojplanoj al komenco al celo?

Verda stelo por la unua ĝusta respondo!

Jen konsileto se bezonita:
desegnu planojn de la niveloj de la kubo, kiel desegnitaj planoj de la etaĝoj de konstruaĵoj.

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-20 11:09:08

Se la turo pova movi kelkfoje samdirekten: 9918
Se kelkfojaj samdirektaj movoj estas kalkulataj kiel unu: 1680
Nun ne estas facile uzi Excel, estis skribita programo.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 12:57:35

sergejm:Se la turo...
La turo povas movi nek malantauen, nek maldekstren, nek malsupren, kaj ne nenecese malrapide (unu paŝo foje en direkto laŭ kiu pli ol unu paŝoj eblas).

Tamen, bedaŭrinde, laŭ mia kalkulo, vi malpravas.

Mi kalkulis la solvon unue uzante nur paperon kaj krajonon! Mi ĵus kontrole rekalkulis ĝin uzante Excel - la lasta estas utila por neteco kaj por kontroli kalkulojn, sed ne necesa.

Provu denove.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 13:51:58

143 766 demando.gifdemando.gifdemando.gif
Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas... lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 13:55:08

Jen miaj kalkuloj, se mi ie misvojiĝis dumkalkulade:
20+
20*6+
20*6*21+
20*6*21*56

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 13:55:32

Filu:Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas... lango.gif
La proverbo pravas, la provo mistrafas!

Provu uzi analogan metodon al la alia problemo.

Mi aldonis konsileton al la problemo.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 14:12:41

Filu:143 766 demando.gifdemando.gifdemando.gif
Tiu, kiu nenion provas, neniun verdan stelon gajnas... lango.gif
Nature, laŭ la operacioj menciitaj en mia posta mesaĝo, mia respondo legiĝu 143 780 senkulpa.gif

Sed tamen en ambaŭ kazoj malbonas la respondo...

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 14:26:20

1680 demando.gif
Tiu, kiu timas mokon, nur malmulte valoras...

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 14:30:50

"menciitaj en mia posta mesaĝo"? Tio estas la via, ĉu? Se jes, vi ne faris kiel mia konsileto, ĉu? La solvo estas nek 143, nek 780, nek eĉ 143780!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 14:57:53

Miland:"menciitaj en mia posta mesaĝo"? Tio estas la via, ĉu? Se jes, vi ne faris kiel mia konsileto, ĉu? La solvo estas nek 143, nek 780, nek eĉ 143780!
Vi estas anglalingvano kaj konsekvete skribus 143,780 kie mi, franclingvano, skribus 143 780. En Esperanto, tamen kaj malkiel al la angla lingvo, komo indikas eko de la frakcia parto de nombro.

Ho nu! Mi nun scias, ke 143 780 ne estas bona respondo.

Reen al la supro