Al la enhavo

La 104-a UK de Esperanto en Lahtio (Lahti), Finnlando

de Urho, 2018-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Atom007008 (Montri la profilon) 2019-januaro-29 09:11:09

It's very interesting for your story.

ซื้อหวยออนไลน์

Urho (Montri la profilon) 2019-januaro-31 10:29:17

KER-ekzamenoj en Lahtio

Vi trovas detalajn informojn kaj aliĝilon ĉe edukado.net.

KER = Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj (Vikipedio)

Urho (Montri la profilon) 2019-februaro-19 16:02:21

La dua bulteno aperis, bv. vidi ĉe
https://uea.org/kongresojMendoj

Urho (Montri la profilon) 2019-marto-07 12:04:07

Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe la retejo de Pola RetRadio:
E_elsendo el la 22.02.2019.
Pola RetRadio skribis:Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-12 10:46:45

Urho:Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe la retejo de Pola RetRadio:
E_elsendo el la 22.02.2019.
La intervjuisto ŝajnas havi fiksadon de asertitaj altaj hotelprezoj. Estas kiel ŝi ne komprenas, ke Lahtio kun siaj 120 000 da loĝantoj ne estas kiel Lisbono kun siaj 545 000 loĝantoj. Ĉiuj taŭgaj hoteloj en Lahtio estas rezervitaj al la UK. Klare ekzistas aliaj loĝejoj, speciale somerdometoj, eble malmultekostaj, sed ili situas pluraj kilometroj for en lokoj sen aŭtobusaj linioj. Ne estas problemo, se vi vojaĝas per aŭto aŭ kapablas bicikli ekz. dudek kilometrojn. Krome la prezoj mem estas normalaj lokaj prezoj, eĉ ete pli malmultekostaj konsiderante, ke estas turisma sezono. Bonŝance KKS Clay korektas ŝin.

Urho (Montri la profilon) 2019-aprilo-24 15:58:24

Laŭ rekomendo de la IKU-ko­misiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Legu pli ĉe la reta Revuo Esperanto:
Internacia Kongresa Universitato en Lahtio

Urho (Montri la profilon) 2019-junio-08 07:58:05

Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe la retejo de Pola RetRadio:
E_elsendo el la 7.6.2019.
Pola RetRadio skribis:Post la majaj laborvizitoj en Montrealo kaj Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães. Ni ekscias pri laboroj rilate la Universalan Kongreson 2020 kaj informiĝas pri sciindaĵoj lige kun la 104-a en Lahtio kaj aparte, kiel de Helsinki atingi la kongresurbon.…

Urho (Montri la profilon) 2019-junio-26 07:20:53

Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) donacas al ĉiu kongresano en Lahti la finnan nacian epopeon KALEVALA

Menso nia estu ema, cerboj niaj certe celu
re-trastudi tradicion, re-ekpreni belan libron,
kiun Lönnrot forte forĝis, kaj tradukis Leppäkoski
por konservi konon praan, por pluporti daŭran scion.

Runojn rulis Karelio, vagis versoj tra Finnlando
de la bord’ de Blanka Maro ĝis Botnio okcidenta,
de Baltmaro en la sudo ĝis la norda Laponio;
de patrino al filino, de ŝamano al lernanto.

Kreskis klero en la lando. Tiu vartis siajn filojn,
kiuj iris skribon lerni por konstrui la nacion:
por kolekti kaj konservi vortojn por popol’ komunajn,
por kulturon kune krei, por pluporti poemtorĉon.
Tion faris Agricola, poste Petro-episkopo,
Danielo Juslenio, Porthan, Gottlund kaj Ganander.
Lönnrot fine kompletigis kolektaĵon kiel tuton.

Kreskis ankaŭ eksterlande klerigantoj multeflanke,
kies cerbo certe celis disdividi dian arton
inter la popoloj juste, interkomprenigi ĝuste.

La ideo esperanta trafis en Finnland’ junulon
Johan Edvard Leppäkoski, kiu prenis sur sin taskon
peri finnan poezion, la popolan kaj modernan.
Versoj el la plumo fluis, vortoj sur paperon svarmis,
ritmoj inter frazoj rajdis, melodioj moduliĝis.

Estis kulturag’ giganta, Kalevala Esperanta
preta jam antaŭmilite, bombardbrule ekstermite
en Viborgo. Reverkita pres-aperis en sesdekaj.
Tiam vendiĝinta bone, en okdekaj re-eldone;
estis la eldon’ grandkvanta al la publiko leganta.

laŭ Esperantolehti (Esperanta Finnlando) n-ro 3/2019

Urho (Montri la profilon) 2019-julio-03 08:48:04

Olga Shiliaeva pri "Vivanta naturo, floranta kulturo"
Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso.
Legu pli →

* * *
Temo de la 104-a UK de Esperanto en Lahtio:
• Vivanta naturo, floranta kulturo
• Elävä luonto, kukoistava kulttuuri
• Levande natur, blomstrande kultur

Urho (Montri la profilon) 2019-julio-06 06:51:48

Kern.punkto skribis en sia Twitter-konto:
Okazos aŭskultanta renkontiĝo de kern.punkto la merkredon dum #UK2019 en Lahti. Ni antaŭĝojas renkonti vin tie. #Esperanto

Reen al la supro