Al la enhavo

ĉu la mondo devus ekonomie surgenuiĝi antaŭ la usonaj maskletoj kiel trump?

de cromañon, 2018-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-23 12:14:05

Usono volas kontroli la tutmondan ekonomion, por usonanoj ne ekzistas amikoj aŭ malamikoj sed nur usonanoj kaj malsuperaj landoj. sed ĉu vi opinias ke la mondo devus surgenuiĝi antaŭ la usonaj maskletoj kiel trump?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-23 13:33:44

baldaŭ venos estimata samideano robbkvasnak kaj informos nin, ke usono havas malbonajn registaron kaj prezidenton, sed la popolo usona tute ne apogas ilin kaj eĉ multe kaj ofte protestas kontraŭ usona politiko.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-23 14:30:47

Mi ne scias kiu estas la ekzakta situacio, sed multaj homoj, kiel mi, havas la senton aparteni al ekonomi-politika sistemo trudata de ekstere, kiu suferuigas multajn homojn kaj kies legitimecon kaj funkciadon oni ne klarigas al ni...

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-24 10:44:17

Mi estas Usonano. Mi ne komprenas la politikon. Mi provis, sed mi ne komprenas. Sed mi ja scias ĉi tiu: mi neniam volis ke Trump estu mia prezidanto, mi vere kredis ke li ne povas gajni (la fakto, ke li estis elekto, estis ŝerco), kaj mi ne konsentis pri io ajn ke li decidas.

El ĉiuj, kiujn mi konas, unu amiko volis ke Trump estu la prezidanto, kaj ŝi volis tiun ne ĉar ŝi pensis ke Trump estos bona prezidanto, sed nure ĉar ŝi pli timis la alian elekton.

La usona politiko bezonas rekreadon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-24 20:52:25

Samkiel en Francio: la homoj elektis Macron nur pro tio ke ili malamas faŝismon eĉ pli ol novliberalismon.

mininvl (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-25 03:42:50

Kantoj14:Mi estas Usonano. Mi ne komprenas la politikon. Mi provis, sed mi ne komprenas. Sed mi ja scias ĉi tiu: mi neniam volis ke Trump estu mia prezidanto, mi vere kredis ke li ne povas gajni (la fakto, ke li estis elekto, estis ŝerco), kaj mi ne konsentis pri io ajn ke li decidas.

>la fakto, ke li estis elekto, estis ŝerco

Ĉu vere Tramp ne estis elektita? Ĉu la kalkulado de la voĉdonoj estis falsigita?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-25 07:43:27

rusa propagando rakontas, ke Usono denove planas ataki Sirion per misiloj, pli frue akuzinte ĝin pri la uzado de kemia armilaro.
kiel oni diras: memorfiksu la mesaĝon

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-25 10:22:35

Tiom longe, ke regos la leĝo de la plej forta, la homoj militos por vidi kiu estas la plej forta.

Paulinho (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-25 20:32:25

Mi ofte pensas, ke la problemo ne estas la usonanoj la problemo, sed la ekonomia sistemo: kapitalismo. Estas vero, ke la usona registaro defendas ĉi tiun sistemon kun viroj kaj armoj. La registaro de mia lando ankaŭ defendas ĝin. Multaj registaroj defendas. Mi sufiĉe konvinkas, ke la aktuala sistemo de produktado, se ne profunde ŝanĝita, kondukos al la estingo de la homan specon. Mi kredas, ke la ŝanĝoj venos. Ĝi devas veni. Sed estas multaj potenculoj, kiuj ne zorgas pri la estonteco de nia komuna hejmo. "En la estonteco ni ĉiuj mortos," ili diras.

mininvl (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-26 09:01:01

mimoprobegal:rusa propagando rakontas, ke Usono denove planas ataki Sirion per misiloj, pli frue akuzinte ĝin pri la uzado de kemia armilaro.
kiel oni diras: memorfiksu la mesaĝon
Ĉu usonaj militistoj scias anticipe, ke Sirio uzos kemiajn armilojn? shoko.gif

Reen al la supro