Al la enhavo

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

de Tram_Amiko, 2018-decembro-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-17 23:04:55

Ne estas facile determini se io fariĝis pli multekosta. Se vi petos homojn, multaj respondos: Ĉio fariĝis multe pli multekosta en la lastaj jaroj.
Estas ebleco kontroli tion: La prezo estas determinita en laboraj minutoj.
Ekzemple, en 1960 averaĝa persono devis labori 10 minutojn por unu litro da lakto. (En Germanio - sed mi opinias, ke tio estas komparebla al Francio) En 1991, unu litro da lakto kostis nur 4 laborajn minutojn. En 2017, unu litro da lakto kostis 3 laborajn minutojn.
En 1960, unu litro da benzino kostis 14 laborajn minutojn.
En 1991, unu litro da benzino kostis 4 laborajn minutojn.
En 2017, unu litro da benzino kostis 5 laborajn minutojn.
El: https://www.deutschlandinzahlen.de/fileadmin/diz/c...
Sed Altebrilas diris juste: Multe ŝanĝiĝis. Hodiaŭ estas normale veturi longa vojo al la laborejo per aŭto. Ofte la edzo havas aŭton kaj la edzino havas aŭton. Kaj ili veturas al malsamaj laborejoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-18 09:45:14

En Germanio jam spekulas, ĉu la stelo de Macron finas frakasi. La titolo en la hodiaŭa ĵurnalo de Hannover estas: "Kiel Emmanuel Macron kaj liaj civitanoj malproksimiĝis unu de la alia." Macron, kiu havas neniun popularan subtenon en Francio, ankaŭ ne povas multe fari por Eŭropo. Alia flanko: Ĉu estas eble bone por Eŭropo, se Macron ne estas tiel forta en Francio? Nun la timo ne ekzistas: Eŭropo estas organizita de unu persono, de unu diktatoro: Merkel aŭ Macron. La stelo de Angela Merkel ankaŭ malaltigas. Ŝi ankoraŭ estas kanceliero ĝis 2021. Sed ŝi finigis sian laboron kiel ĉefinon de sia politika partio. La CDU nun havas novan ĉefinon. Kaj Merkel diris, ke ŝi ne kandidatiĝi en la proksima elekto 2021.

Mi ankaŭ skribis la kursivan tekston al alia temon. "Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de Francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?" Jen la ligilo: https://lernu.net/forumo/temo/23584/12#p356707 Mi volas finigi la alian temo. Ni povas pli bone diskuti tie. Tie estas temo de la aktuala disvolviĝo de la kariero de Macron.

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-19 08:02:26

Tram_Amiko:Hodiaŭ estas normale veturi longa vojo al la laborejo per aŭto. Ofte la edzo havas aŭton kaj la edzino havas aŭton. Kaj ili veturas al malsamaj laborejoj.
Ĉi tio dependas de, ke oni ne pli laboras en sia bieno. Ne, la socioj evolvis kaj ekzistas laboroj, kiuj ne frue ekzistis. Sed la aŭtoj ne estas la kaŭzo de devo veturi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-20 10:30:04

Metsis:
Tram_Amiko:Hodiaŭ estas normale veturi longa vojo al la laborejo per aŭto. Ofte la edzo havas aŭton kaj la edzino havas aŭton. Kaj ili veturas al malsamaj laborejoj.
Ĉi tio dependas de, ke oni ne pli laboras en sia bieno. Ne, la socioj evolvis kaj ekzistas laboroj, kiuj ne frue ekzistis. Sed la aŭtoj ne estas la kaŭzo de devo veturi.
Estimata samideano, bonvolu klarigi la lastan frazon.

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-20 14:06:13

Se ni plue kultivus bienojn, en kiuj ni ankaŭ loĝus, kaj kontentigus nin kun tia vivo, ne ekzistus bezono posedi tiom multajn aŭtojn. Sed nuntempe plejparto loĝas en urboj kaj havas laborojn, kiuj premisas, ke oni movas sin: inter hejmo kaj laborejo, por viziti klientojn, por liveri varojn ktp. Aŭtoj ebligis kaj ebligas multajn aferojn. Ekzistas ankaŭ aliaj premisoj sed sen ili vi ne havus poŝtelefonon aŭ komputilon per kiu partopreni en la diskuton ĉi tie. Ju specialiĝitaj labortaskoj estas, des pli vastan areon oni utilas aŭ por kolekti partojn aŭ por liveri la rezultojn de la laboro aŭ ambaŭflanke.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-20 17:22:30

Mi aktuale legas, ke en Francio la naŭa morta protestanto estis mortigita dum demonstracioj de la flavaj veŝtoj. Li mortis en la urbo Agen, malgranda urbo en sudokcidenta Francio. Aŭto mortigis lin. Estas tre tragika, ke nun naŭ homoj estis mortigitaj per aŭto, dum la demonstracioj de la flavaj veŝtoj kontraŭ pli altajn prezojn por benzino. Eble estas ankaŭ signo, ke la demonstracioj de la flavaj veŝtoj havas malĝustan intencon?
Ĉu vere ekzistas tiom malmultaj homoj en Francio, kiuj haltigas ĉi tiun frenezon? Kiam la demonstracioj de la flavaj veŝtoj daŭras, ili baldaŭ atingos la punkton, ke la homoj diros: "Tiom da Multaj mortoj nun estas, ni nun devas kontinui ĝis ..." Jes, sed ĝis kiam? Eble ĝis ĉiuj povas preni la benzinon sen devi pagi ĝin?
Kie estas la multaj francoj, kiu elektis Macron? Kie estas la multaj francoj kiu elektis la partion "La Republique en Marche" (LREM)?
Mi bedaŭras, sed mi timas, ke la flavaj veŝtoj difektos Francio.

Pollukso_Stelfilo (Montri la profilon) 2019-januaro-13 20:26:07

La Flavaj Vestoj komparigas ad la ribelado de la libro "La Malŝatludoj" de Susana Kolins. Ili batalas grandan ekonomian maljustecon kaj koruptan regadon en centralisma lando kun granda diferenco inter urbaj kaj landaj regioj. La Flavaj Vestoj rekte portas "la militon" al "La Kapitolo" (ĉefurbo) de iliaj malamikoj.

Emanuelo Makro ne estas mia politikestro! Li nur estas servisto de tutmonda kapitalismo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-13 23:02:07

Emmanuel Macron estis elektita nur pro tio, ke la voĉdonantoj volis eviti Le Pen. Nun la kapitalisma sistemo iĝas pli kaj pli malŝatinda, kaj malaperas la generacioj, kiuj konis la faŝismon. Laŭ mia opinio, tio klarigas kial la ekstremdekstraj partioj havas pli kaj pli da influo, ne nur en Francio, sed ankaŭ en Eŭropo.

Post la falo de la Berlina Muro, merkata ekonomio iris orienten, kaj ekonomia dogmatismo okcidenten. Ne sukcesinte malaperigi senlaborecon, la politikistoj konkludis, ne ke ilia politiko estas erara, sed ke la dogmo ne estas sufiĉe rigore aplikata.

Ne ĉiuj flavaj veŝtoj estas perfortuloj. La plejmulto el ili estas ordinaraj civitanoj, inter ili multe da virinoj, kiuj konstatas, ke mono mankas pli kaj pli frue en la monato, kiel ajn statistikistoj kalkulas aĉetpovon. Ili tutsimple volas, ke la registaro ebligu al ili malpli malfacilan vivon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-13 23:13:29

Metsis:Se ni plue kultivus bienojn, en kiuj ni ankaŭ loĝus, kaj kontentigus nin kun tia vivo, ne ekzistus bezono posedi tiom multajn aŭtojn. Sed nuntempe plejparto loĝas en urboj kaj havas laborojn, kiuj premisas, ke oni movas sin: inter hejmo kaj laborejo, por viziti klientojn, por liveri varojn ktp. Aŭtoj ebligis kaj ebligas multajn aferojn. Ekzistas ankaŭ aliaj premisoj sed sen ili vi ne havus poŝtelefonon aŭ komputilon per kiu partopreni en la diskuton ĉi tie. Ju specialiĝitaj labortaskoj estas, des pli vastan areon oni utilas aŭ por kolekti partojn aŭ por liveri la rezultojn de la laboro aŭ ambaŭflanke.
Tio, kion vi nomas premisoj, devas esti debatita kaj rapide ŝanĝita: alikaze nia planedo ne povos longtempe elteni tion. Sed tiu problemo ne povas esti solvita per impoŝto pri benzino: tion ili provis fari en Francio, kun la konata rezulto. Tiuj, kiuj devas pagi estas tiuj, kiuj faras la decidojn kiuj devigas homojn konsumi benzinon kaj polui la planedon.

Pollukso_Stelfilo (Montri la profilon) 2019-januaro-13 23:32:50

Tiuj, kiuj devas pagi estas tiuj, kiuj faras la decidojn kiuj devigas homojn konsumi benzinon kaj polui la planedon.
Estas mallogika multekosti drajvo sen malplinecesi ĝin. En ekcemplio, senkosti trajnojn kaj antaŭenigi hejmlaboron.

Reen al la supro