Al la enhavo

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

de Tram_Amiko, 2018-decembro-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-14 18:31:22

Pollukso_Stelfilo:
Tiuj, kiuj devas pagi estas tiuj, kiuj faras la decidojn kiuj devigas homojn konsumi benzinon kaj polui la planedon.
Estas mallogika multekosti drajvo sen malplinecesi ĝin. En ekcemplio, senkosti trajnojn kaj antaŭenigi hejmlaboron.
Mi konsentas kun vi pri tio, ke, se la kosto de la veturado altiĝas, tio devas esti kompensata per malmultekostaj publikaj transportoj aù instigado labori hejme. Tion bedaŭrinde ili ne faris.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-12 08:50:10

Hieraŭ kaj hodiaŭ vi povas legi en la germanaj gazetoj:
La movimento de la flavaj vestoj en la Francio estas dominata de la ekstremaj dekstraj politikistoj. Ili batalas kontraŭ ekstremaj maldekstraj politikistoj pri la potenco en la movimento de la flavaj vestoj. Ĉu tio estas vere?
Kion diras la homoj en Francio pri tio? Multaj homoj en la Francio simpatias pri la flavaj vestoj, sed ili ne partoprenas en iliaj protestoj mem. Ĉu ĉi tiu simpatio finiĝas nun?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-12 10:29:00

Altebrilas:Emmanuel Macron estis elektita nur pro tio, ke la voĉdonantoj volis eviti Le Pen. Nun la kapitalisma sistemo iĝas pli kaj pli malŝatinda, kaj malaperas la generacioj, kiuj konis la faŝismon. Laŭ mia opinio, tio klarigas kial la ekstremdekstraj partioj havas pli kaj pli da influo, ne nur en Francio, sed ankaŭ en Eŭropo.
Kion vi diras pri la elekto de Macron, tio memorigas min pri malnova televida anonco por "Maoam" en germanio. "Maoam" estas dolĉaj bombonoj por maĉi.
La futbal-ludo finiĝas en remizo. Nun la arbitraciisto demandas: Ĉu vi deziras decidon per penalo-pafo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Ĉu vi volas decidon per ludo-plilongigo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Kion vi volas?
La spektantoj respondas: Maoam, Maoam ...!
Jen ligilo al youtube-video: https://www.youtube.com/watch?v=aL5JPSp7arw

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-16 17:52:26

Hodiaŭ mi legis en germanaj gazetoj, ke en Germanio homoj fundis la movimento de buntaj vestoj. Tio estas ligilo al germana gazeto de Hannover: http://www.haz.de/Hannover/Aus-der-Stadt/Hannover-...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-18 22:48:22

Laŭ mia opinio, la nuna EU misfunkcias, ĉar estas la unua fojo, kiam oni provas unuigi tiom da landoj. Estas normale, ke la afero ne tuj funkcias, sed ĝi devas flekseble adapti sian politikon por korekti tion, kio estas malutila, prefere ol pli rigore apliki la dogmojn.

La diverskoloraj protestoj kaj la ekstremista voĉdonado en pluraj landoj estas la simptomo de tiu misfunkciado. Kiam problemo aperas, plejofte oni povas fari nenion, pro traktatoj sekrete aŭ kaŝe subskribaitaj, kaj oni malkovras tiam, ke oni povas nenion fari.

Tiel neniu povas imagi nek la estontecon de EU, nek sian propran situacion en tia estonta EU.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-19 12:44:37

Ne estas facila tasko, kiam vi volas formi federacion de multaj landoj. Sed EU estas formo kiu ofertas pli eblojn ol multaj homoj ofte diras. Mi ankaŭ pensas, ke se iu parolas Esperanton kaj esperas, ke ĉiuj homoj iam uzos tiun lingvon por interparoli, tiam li devas rigardi al la federacio EU kun pli de espero.
Bedaŭrinde la EU-Parlamento ne havas pli da forto. La decidoj kaj la laboro de la EU-Parlamento estas ofte malpli importaj, ke la laboro de la Eŭropa Komisiono. Ĉi tio povas doni la impreson, ke sekretaj traktatoj kalkulas pli ol la parlamentan laboron. Sed tio ne estas kialo, por pentri ĉion nigran.

Ne rigardu la serpenton kiel la kuniklo. Ni ne devas nur rigardi la altajn nombrojn de voĉdonoj por la dekstraj ekstremistoj. EU estas bona ideo. Ni devas antaŭenigi la ideon kun pli kuraĝo!

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-01 22:29:00

Mi havas demandon pri la akuzo: La movado de la flavaj veŝtoj estas antisemita.
Ĉu ĉi tio vere estas granda problemo dum la manifestoj de la flavaj veŝtoj?
Ĉu ekzistas antisemitaj sloganoj de la manifestantoj?
En Germanio mi ofte aŭdis aŭ legis dum la lastaj tagoj pri la akuzo, la flavaj veŝtoj estas antisemita.
Ĉu nur kelkaj flavaj veŝtoj estas antisemita? Aŭ ĉu la tuta movado estas antisemita?
Kaj kion faras la grupo de flavaj vestaĵoj, kiuj volas partopreni je la eŭropaj elektoj? Ĉu ili povas fari ĝin?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-04 10:53:42

La FV movado tute ne estas antisemita (kontraŭjuda), kvankam antisemitoj povas surmeti flavan veŝton. Mi ne vidis tiajn sloganojn, sed okazis kelkaj eventoj - ekster la manifestacioj, kiu opiniigas, ke tiu fiaĵo denove aperas.

Sed la medioj pliampleksigas la kontraŭjudajn profanojn: se iu kreteno skribaĉas svastikon sur leterkesto, oni parolas pri tio dum la vesperaj naciaj televidprogramoj. Ĉu ili vere meritas tiun famon? Certe, oni ne (jam) konas iliajn nomojn, sed ili povas fanfaroni inter siaj sam-antaŭjuĝanoj (por ne malpurigi alian vorton!). Male esperantistoj baraktas post pli ol unu jarcento por konigi la lingvan problemon, sed ne ricevas multe da komunikila reklamo...

Por mi, tiuj eventoj estas senrilataj kun FV movado, sed la apogantoj de la estraro emas misfamigi manifestantojn...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-04 10:59:01

Pri Eŭropo, mi bedaŭras, ke ĝi ŝajnas aparteni al teknokratoj, lobiistoj kaj banksteroj (fibankistoj). Mi revas pri unuigita Eŭropo, sed kia en la eŭropa himno de Umberto Brocatelli:
Tuthomara granda rondo / En la paco, en la ĝoj'!

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-19 08:29:23

Saluton Altebrilas,
Dankon pro viaj observoj kaj taksadoj. Ĉu la esprimo FV-movado estas la komuna termino por la movado de la flavaj veŝtoj ?
Ĉu ĉi tiu mallongigo ankaŭ ekzistas en Francio? Kio estas la mallongigo en la franca lingvo? En Germanio oni parolas de la "Gelbwesten" aŭ "Bewegung der Gelbwesten" aŭ "Bewegung der Gelben Westen".
Hodiaŭ mi legis denove en la germana gazeto pri la flavaj veŝtoj. La aŭtoro suspektas, ke la dekstraj partioj en la Eŭropa Parlamento volas kunlabori kun la "partio de la flavaj-veŝtoj" post la venanta elekto.
Sed ĉu la partio de la flavaj-veŝtoj vere ekzistas? Aŭ ĉu ĝi ekzistos ankoraŭ ? Ĝustatempe pri la eŭropaj elektoj?
Kaj se tia estas la kazo, ĉu la homoj de la "partio de la flavaj-veŝtoj" vere estas dekstremaj populistoj, kiel la RN (Rassemblement National) aŭ la AfD (Alternative für Deutschland)?
Mi pensis ĝis hodiaŭ, ke la ekstrema dekstra parto de la movado de la flavaj veŝtoj ne volas kandidatas pri la elekto de la EU-Parlamento. Kaj mi pensis ke la "flavaj veŝtoj Partio" (kiam ĝi ekzistas) estas pli maldekstra ol dekstra.

Reen al la supro