Al la enhavo

Al kio la rilativa pronomo rilatas?

de Metsis, 2019-majo-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-28 09:09:16

Mi kelkfoje demandis pri, al kio la rilativa pronomo rilatas, sed ricevis kontraŭdirajn respondojn. Do mi havas frazon

      Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa.

Kies vivo estis aĉa? De la hundo aŭ de Eva?



      Libro estas objekto farita el papero, kiun homoj legas.

Kiun homoj legas? Libron aŭ paperon?

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-28 15:33:20

Via ekzemplo estas, sen kunteksto, dusenca. Tiaj frazoj kun atributa subpropozicio sur poseda konstruaĵo estas dusencaj ne nur en Esperanto, sed en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas.

Homaj lingvoj ne havas krampojn por klarigi tiajn relaciojn.

Mi vidis ( la hundon (de Eva, kies vivo estas aĉa.) )
Mi vidis ( (la hundon de Eva,) kies vivo estas aĉa.)

Sama afero kun adjektivoj:
Mi manĝis ( ruĝajn ( pomojn kaj ĉerizojn.) )
Mi manĝis ( ( ruĝajn pomojn ) kaj ĉerizojn.)

Sama afero kun adverboj:
Mi ( ( kuras kaj naĝas ) rapide.)
Mi ( kuras kaj ( naĝas rapide.) )

La dusencaĵoj naskiĝas el la seriigo (serialisation) de grafo (sintaksa arbo).

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-29 08:49:51

Nornen,

Dankon pro via respondo. Kiel mi skribis, mi jam antaŭe demandis pri tio kaj mi estas konfuzita, ĉar mi ricevis kontraŭdirajn respondojn. Mi komprenas baze de mia denaska lingvo, ke

      Mi manĝis ruĝajn pomojn kaj ĉerizojn.
      Mi kuras kaj naĝas rapide.

estas dusencaj. Sed ĉar mia denaska lingvo havas genetivan kazon, kiel (uzante la sufikson -es el la tabelvortoj)

      Mi vidis Eva-es hundo, kies vivo estis aĉa.

mi kutimas, ke la poseda esprimo estas unusenca. La vivo de la hundo estis aĉa. Ĉar E-o celas klarecon, tia (al mi) ekstra dusenceo estas miriga.

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-29 17:35:38

Good to know that the use of possessive constructions marked with genitive solves this problem in Finnish. But genitive alone is not always sufficient. E.g. in German the genitive doesn't solve anything in these cases:

Ich kümmere mich um den Hund meines Vaters, der gerade im Krankenhaus liegt.
Ich kümmere mich um meines Vaters Hund, der gerade im Krankenhaus liegt.
Ich habe mich um den Hund meines Vaters kümmern wollen, der damals im Krankenhaus lag.

In all examples we cannot know who was hospitalized.

Also possessive case doesn't solve it always:

Xwula'ni li xtz'i' inyuwa' wan sa' banleb'aal.

Is-rin-mi-visit la ria-hund mia-patr trovigx-ri en kurac-ej

Impossible to tell who was hospitalized.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-majo-30 12:06:28

Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa. Kies rilatas al hundo de Eva

thyrolf (Montri la profilon) 2019-majo-30 13:42:02

Mi vidis la hundon de Eva, kies robo estis aĉa. Kies rilatas al Eva

Urho (Montri la profilon) 2019-majo-30 15:45:43

Vinisus:Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa. Kies rilatas al hundo de Eva
Jes, mi samopinias: kies rilatas al la hundo [de Eva],

ĉar
la hundon estas ĉefvorto en la frazparto (frazeto) "la hundon de Eva".

Do, la vivo de la hundo estis aĉa.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-majo-30 17:23:17

thyrolf:Mi vidis la hundon de Eva, kies robo estis aĉa. Kies rilatas al Eva
Ĉu la hundo de Eva uzas robon?

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-30 18:14:13

Urho:
Vinisus:Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa. Kies rilatas al hundo de Eva
Jes, mi samopinias: kies rilatas al la hundo [de Eva],

ĉar
la hundon estas ĉefvorto en la frazparto (frazeto) "la hundon de Eva".

Do, la vivo de la hundo estis aĉa.
Ĉe Zamenhof oni trovas ambaŭ variantoj: atributaj subpropozicioj, kiuj priskribas la posedaton (ekz la hundon) kaj kiuj priskribas la posedanton (ekz Eva).

Z: En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn.

Ĉi-ekzemple, la atributo "kies sukceso superis ĉiujn atendojn" sendube priskribas la posedaton, t.e. la kongreson, kaj ne la posedantojn, t.e. la esperantistojn.

Z: Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie.

Ĉi-ekzemple, la atributo "kies nomo estis Raĥab" priskribas la posedanton, t.e. la malĉastistinon, kaj ne la posedaton, t.e. la domon.

Konsekvence, la argumentado, ke atributa subpropozicio ĉiam rilatas al la ĉefvorto de posedo konstruaĵo, ne validas, ĉar la dua Zamenhofa ekzemplo ĝin kontraŭdiras.


Tial mi konjektas, kaj la subaj tri propozicioj eblas:

Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Windsor Castle.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Elizabeto II.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-31 06:48:54

nornen:
Tial mi konjektas, kaj la subaj tri propozicioj eblas:

Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Windsor Castle.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Elizabeto II.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando.
Sed… sed tio ja estas terura! Kaj tute mallogika en la lingvo, kiun oni reklamas esti superforte logika.

Reen al la supro